Giorgos Papoulias' photos with the keyword: Lukiano

lukiano, vr

10 Sep 2012 704
Lukiano Veraj rakontoj Unua Libro 5 Ĉar foje, ekirinte de la Heraklaj Kolonoj2 kaj navigante direkte al la okcidenta oceano, mi ŝipveturis sub prospera vento. Motivo kaj celo de mia vojaĝo estis mia mensa agemo kaj la deziro je novaj travivaĵoj kaj precipe mia espero, trovi, kio estas la fino de l’ oceano kaj kiaspecaj homoj vivas transe. Pro tio mi enŝipigis grandan provizon da nutraĵoj, enmetis krome sufiĉe da pura akvo, persvadis kvindek kamaradojn kun la samaj ideoj kiel la miaj, kunigis krom tio ankaŭ egan amason da armiloj kaj konvinkis per grandega salajro la plej bonan stiriston kaj ekipigis la ŝipon (temis pri leĝera ŝipeto kun remiloj kaj veloj) por longa kaj danĝera vojaĝo. 6 Unu tagon do kaj unu nokton ni veturis sub la vento, dum la bordo ankoraŭ restis videbla, do ni ne multe avancis; sed je sunleviĝo la sekvan tagon kreskis la vento, la ondoj plialtiĝis, estiĝis obskuro, kaj ne plu estis eble refi la velon. Kapitulacinte al la ŝtormo, plene transdoninte nin, ni antaŭen peliĝis de la tempesto dum sepdek naŭ tagoj; je la okdeka subite eklumis la suno, kaj ni rimarkis je mallonga distanco insulon altan kaj arboriĉan, ĉirkaŭ kiu skuiĝis ondoj ne minacaj: ĉar la ŝtormo plejparte jam pasis. Tien ni celis do; ni elŝipiĝis kaj kuŝis longtempe sur la grundo, ĉar ni estis elĉerpitaj pro la daŭra mizero, tamen fine ni leviĝis kaj indikis tridek el ni por gardi la ŝipon, dum dudek kun mi foriris inspekti la insulon. 7 Ĉirkaŭ tri stadiojn ni pluiris disde la maro, tiam tra la arbojn ni vidis steleon el bronzo kun Greklingva surskribo, kvankam svage kaj apenaŭ plu legeble: “Ĝis ĉi tien venis Heraklo kaj Dionizo.” Ὁρμηθεὶς γάρ ποτε ἀπὸ Ἡρακλείων στηλῶν καὶ ἀφεὶς εἰς τὸν ἑσπέριον ὠκεανὸν οὐρίῳ ἀνέμῳ τὸν πλοῦν ἐποιούμην. αἰτία δέ μοι τῆς ἀποδημίας καὶ ὑπόθεσις ἡ τῆς διανοίας περιεργία καὶ πραγμάτων καινῶν ἐπιθυμία καὶ τὸ βούλεσθαι μαθεῖν τί τὸ τέλος ἐστὶν τοῦ ὠκεανοῦ καὶ τίνες οἱ πέραν κατοικοῦντες ἄνθρωποι. τούτου γέ τοι ἕνεκα πάμπολλα μὲν σιτία ἐνεβαλόμην, ἱκανὸν δὲ καὶ ὕδωρ ἐνεθέμην, πεντήκοντα δὲ τῶν ἡλικιωτῶν προσεποιησάμην τὴν αὐτὴν ἐμοὶ γνώμην ἔχοντας, ἔτι δὲ καὶ ὅπλων πολύ τι πλῆθος παρεσκευασάμην καὶ κυβερνήτην τὸν ἄριστον μισθῷ μεγάλῳ πείσας παρέλαβον καὶ τὴν ναῦν—ἄκατος δὲ ἦν—ὡς πρὸς μέγαν καὶ βίαιον πλοῦν ἐκρατυνάμην. 6 ἡμέραν οὖν καὶ νύκτα οὐρίῳ πλέοντες ἔτι τῆς γῆς ὑποφαινομένης οὐ σφόδρα βιαίως ἀνηγόμεθα, τῆς ἐπιούσης δὲ ἅμα ἡλίῳ ἀνίσχοντι ὅ τε ἄνεμος ἐπεδίδου καὶ τὸ κῦμα ηὐξάνετο καὶ ζόφος ἐπεγίνετο καὶ οὐκέτ’ οὐδὲ στεῖλαι τὴν ὀθόνην δυνατὸν ἦν.