Esperanto-Muzeo en Svitavy's photos with the keyword: danco
Litova popoldanco
10 Oct 2019 |
|
El la kultura posttagmezo kadre de la solena inaŭguro de la 55-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Panevežys (Litovio) - la 7-an de junlio 2019 en la urba kulturdomo
Virina sabrodanco kadre de la 16-a ĈEA-Kongreso
11 Nov 2016 |
|
|
|
Inka Prchalová, estrino de la dancensemblo Thoraya el Pacov, inaŭguris 15.10.2016 la vesperan amuzprogamon kadre de la 16-a Kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en Pelhřimov.
Filmis Vladimír Türk
Dancoj el la tuta mondo - Antaŭkongreso Svitavy 20…
03 Oct 2016 |
|
Kiel spite al siaj sankomplikaĵoj disdoni ĝojon ĉirkaŭ si?
Jen ĉ. 8minuta gustuma porrememora mallongigo de la ĉ.75minuta vespera programo, kiun prezentis svitavaj membrinoj de la amatoraj dancensembloj SEFA kaj Srdíčko kaj de la Asocio de handikapitoj pro civilizaj malsanoj por partoprenantoj de la Oficiala Antaŭkongresa Ekskurso, organizitan de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kunlabore kun UEA kaj la loka E-klubo inter la 19-a kaj la 23-a julio 2016.
Okazis la 21-an de julio 2016 en la Teatro Trám en Svitavy.
Filmis Marie Čumová kaj Libuše Dvořáková, tondis kaj prilaboris Pavla Dvořáková.
Invito al Nacia vespero dum la Universala Kongreso…
11 Jul 2016 |
|
Prezento de la pintkvalita kaj nepre spektinda slovakia folklora ensemblo LÚČNICA, kies publika spektaklo okazos kadre de la 101a UKo en Nitra la 24-an de julio vespere sur la placo de Svatopluk.
Kiu ne venos persone, ĝuu almenaŭ ĉi-forme - kaj kiu venos, gustumu iomete por povi pli bone ĝojatendi!
Kun persona invito de la LKK-estro Petro Baláž.
La filmon pretigis Pavol Kaščák el Verda Stacio
verdastacio.weebly.com
kaj kompletigis ĝin per klarigaj Esperantaj subtitoloj.
fonto: www.youtube.com/watch?v=gZUBpxVx5hg
Vera kankano en Esperanto-muzeo!
07 Aug 2013 |
|
|
Pinto de la programo de la Muzea nokto, okazinta en la Domo de Ottendorfer, kie situas nia muzeo, 2.6.2013, estis vespera prezentado de kankano, kiu okazis eĉ kvarfoje - tial ĝi venigis al nia nova ekspozicio sufiĉe multajn vizitantojn el la urbo!
Pasodoblo dum E-festo
03 Feb 2011 |
|
11-12jara dancparo malfermas solenan amikan vesperon omaĝe al 100jariĝo de la E-klubo "La Ponto" en Písek (Ĉeĥio)
http://eo.wikipedia.org/wiki/P%C3%ADsek
dum la 3-a Sabla Printempo (aprilo 2008)
http://eo.wikipedia.org/wiki/Sabla_Printempo
filmis Pavla Dvořáková (prizorgantino de tiu ĉi retpaĝo)
Jump to top
RSS feed- Esperanto-Muzeo en Svitavy's latest photos with "danco" - Photos
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter