Hans-Georg Kaiser's photos with the keyword: vivo

Vi vivas en niaj koroj

06 Nov 2008 908
fotis Cezar Cezar Ĉu vi ankoraŭ vivas? Ĉu vi ankoraŭ vivas? Ĉu vi ankoraŭ... Ĉu vi Ĉu ?

Deziro kaj vivo / Kurzens: Ĉu tio do - la vivo?

27 Jun 2009 1482
fotis Cezar Inskribo sur tomboŝtono SENFINAN DEZIRAS LA ARDA DEZIRO NUR FINANTAN KONCEDAS LA MALLONGA VIVO fotis kaj notis Cezar Nikolao Kurzens (1910 -1958) Ĉu tio do - la vivo? Ne, ne, ankoraŭ io devas veni. Ankoraŭ devas fajri vera tago, ankoraŭ devas nigri nigra nokto - ne povas ja de grizo ĉio pleni. Cu vere nur por nin al tombo treni, ĉu vere nur por morti ni naskiĝis? Ĉu tio do - la viv'? Ne, ne! Neeble! Ankoraŭ devas, devas io veni! (1934)

Hura! Ni vivas!

28 Aug 2008 1339
Hurra , wir leben! fotis Cezar Cezar Vivu longe kaj en sano ne nur registara ano! Vivu longe kaj en sano ne nur registara ano! Vivu longe sen enuo nia tuta mond' en ĝuo! Vivu ĉiam la aliaj, kaj la kuloj, eĉ la fiaj. Vivu ĉiu hom' sur Tero, ne nur ul' post kariero! Vivu longe la patrinoj kaj al tio belulinoj, vivu plu la vira speco in-afable kaj kun deco! Vivu ĉiuj geniuloj kaj fuŝuloj, krome nuloj. Vivu la insekt' sur tero kaj maŝinoj, ĉiu ero! Vivu griloj, floropotoj, krome inde la robotoj, vivu de la land' la filoj, la filinoj, muzikiloj! Vivu forta ambicio liberiga homa krio; vivu nia viv' entuta, ankaŭ vivo surde muta! Vivu ĉiu ŝton' sur tero, kosma polvo el infero. Vivu por kredant' eĉ Dio. Vivu ĉiuj. Vivu ĉio! Vivu la perdita filo, festotagoj, sunobrilo. Vivu nia Esperanto, ĉiu bela amokanto! Vivu ĉiuj, vivu ĉio, nur ne plu militebrio! Vivu mia panja filo, la poet' kun komputilo. Vivu longe kaj en sano ne nur registara ano! Vivu longe, sen enuo nia tuta mond' en ĝuo! PS: jen plibonigita poemo, kiu antaŭe ne tute pretis.