Jump to top
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
797 results.
Pablo Neruda: Poema 15 de "20 ampoemoj kaj 1 senespera kanto"
Pedro Hernández1890 visits1Mi ŝatas kiam vi silentas, ĉar kvazaŭ forestas, kaj vi aŭdas min el malproksime, kaj mia voĉo vin ne tuŝas. Ŝajnas kvazaŭ forflugis viaj okuloj, kvazaŭ fermus vian buŝon kiso. Ĉar ĉiuj aĵoj plenas de mia animo, vi emerĝas el la aĵoj, plena de mia animo. Sonĝa papilio, vi similas al mia animo, kaj similas al la vorto melankolio. Mi ŝatas kiam vi silentas, kaj estas kvazaŭ fremda, Kaj kvazaŭ plendas, papilio en murmuro. Kaj el for vi aŭdas min, kaj m… (read more)
Veronika Fiŝisto (Fischer) & bando: For tra la vasta mar' (rimtraduko de kanto)
Hans-Georg Kaiser678 visitsVeronika Fiŝisto & bando For tra la vasta mar ' -kanzono- Laŭnome nur "Madame", staris ŝi por iri for kun solaj ŝipmatrosoj; subjekto de ador'. Haven' - jen ŝia land' - la sopir' surŝipa lok' envente plene vele; ŝi sur ferdek' kun laŭta vok': "For, for tra la granda mar', jen mia cel'. For, for, estas je kompar' la celĉiel'." Mi eĉ demandis ŝin pri la am' al viro do. Laŭ dir' ŝi havas ĉiujn, sed unu estus tro. Ŝin logas pli solec', laŭ drivanta ŝip' sen… (read more)
Argil' Ŝtonoj Pecoj: Krev' de l' rev'! (kantotraduko)
Hans-Georg Kaiser3731 visitsArgil' Ŝtonoj Pecoj Krev' de l' rev'! kantas Rio Reiser teksto/muziko: Rio Reiser kaj R.P.S. Lanrue Pri vintrofin' mi revis, sur l' ter'. Vi ĉe mi kaj ni en liber', enmatene sub sunradi'. Nek estis plu tim', nek perdoj sub Sun'. Estis paco ĉe la homoj kaj bestoj jam nun. Jen ja la paradiz'. refreno Sed krevis l' rev'! Sed krevis l' rev'! Sed mi volas doni ĉion, ke ĝi iĝu ja ver'. Sed mi volas doni ĉion, ke ĝi iĝu ja ver'. Mi revis pri l… (read more)
Kanto de l' Ekzilo
Júlio César PEDROSA1 comment320 visitsGonçalves Dias, brazila poeto (1823-1864) Mia lando havas palmojn, Kie kantas sabia'; Birdoj tie ĉi kantantaj, Tiel ne belsonas ja. Kaj ni havas pli da steloj, Sur herbejoj pli da floroj, En arbaro pli da vivo, Pli da amo en la koroj. Tie nokte solrevante Pli da ĝoj' mi trovas ja; Mia lando havas palmojn, Kie kantas sabia'. Mia lando ĉarmojn havas, Kiujn mi ne trovas ĉi; Tie nokte solrevante Pli da ĝoj' mi trovas ja; Mia lando havas palmojn, Kie kantas sabia'. Di'… (read more)
Johnny Cash: Hurt (Vundite) / muzikvideo / kun proztraduko de la kantoteksto
Hans-Georg Kaiser1 comment3711 visits1Hurt Vundite kantas Johnny Cash I hurt myself today to see if I still feel I focus on the pain the only thing that's real the needle tears a hole the old familiar sting try to kill it all away but I remember everything Mi vundas min mem hodiaŭ, por vidi, ĉu mi ankoraŭ sentas. Mi koncentriĝas je l' doloro, jen la ununura afero reala. La pinglo ŝire truigas mian haŭton; jen la olda intima piko, mi provas ĉion tion kvazaŭ formurdi, sed mi memoras pri ĉio. What… (read more)
B.Breĥt: Laŭdo de l' komunismo (kantotraduko)
Hans-Georg Kaiser471 visitsLaŭdo de l' komunismo teksto: Bertolt Breĥt muziko: Hanns Eisler kantisto : Ernst Busch Ĝi estas prudenta, ĉiu komprenas ĝin. Ĝi estas simpla. Vi ja ne estas ekspluatisto, vi povas kompreni ĝin. Ĝi estas bona por vi, informu vin pri ĝi. La stultuloj nomas ĝin stulta, kaj la kotuloj nomas ĝin kota. Ĝi estas kontraŭ la koto kaj kontraŭ la stulteco. La ekspluatistoj nomas ĝin krimo. Sed ni scias: Ĝi estas la fino de la krimoj. Ĝ… (read more)
Rio Reiser: Sorĉoland' (kantotraduko)
Hans-Georg Kaiser465 visitsRio Reiser Sorĉoland' La nuboj migras al orient', mi enlite pensas pri vi kaj kiel vivis ni. Sorĉoland' forbrulis jam, sed ardas plu ie ĝi. Sorĉoland' forbrulis jam, sed ardas plu tiom ĝi. Ĉiele ardas laŭ ruĝa fero. Birdeto kantas tre mallaŭte. Nia kant' - ĉu ĝi? Eble. Sorĉoland' forbrulis jam, sed ardas plu ie ĝi. Sorĉoland' forbrulis jam, sed ardas plu tiom ĝi'. La revbest' do vojaĝas longe. La griza pluvo estingas flamojn. Aĥ, kisu min refoje. Sorĉola… (read more)
Jevgeni Jevtuŝenko: Ĉu la rusoj celas al milit‘? (poemtraduko kaj kanto)
Hans-Georg Kaiser1 comment500 visits1Jevgeni Jevtuŝenko Ĉu la rusoj celas al milit‘? Ĉu rusoj celas al milit‘, al kampoj, kies infinit‘ silente kuŝas antaŭ vi? Demandu do pri tio ĉi. Demandu filojn de luktul‘ dormanta nun sub la betul‘ en la eterna tomba lit‘, ĉu rusoj celas do, ĉu rusoj celas do, ĉu rusoj celas al milit‘? Ne nur por sia hejma land‘ li falis – glora batalant‘, sed por ke homoj en futur‘ feliĉe dormu kun plezur‘. Demandu tiujn, kiuj vin sur Elbpont‘ borde ĉe la fin‘ brakumis frate kun konfid… (read more)
LA PLEBE: Bella Ciao (muzikvideo) + Bela, ĝis! (kantotraduko)
Hans-Georg Kaiser482 visits1Bela, ĝis! (itala partizankanto: Bella Ciao) Je mateno mi vekiĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis. Je mateno mi vekiĝis, staris jen la malamik'. Ho, partizanoj, min forportu, bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis. Ho, partizanoj, min forportu, mi proksimas jam al Mort'. Kaj se mi mortos, ho, partizanoj, bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis. kaj, se mi mortos, ho partizanoj, metu en la teron min. Metu en tombon min montare, bela, ĝis, bela,… (read more)
RENFT: Kiam mi laŭbirdis (kantotraduko de rokbalado)
Hans-Georg Kaiser392 visitsmuziko: Schoppe teksto: Gerulf Pannach E-traduko: H.-G. Kaiser (el la DEFA-filmo: Ĉu por la amo ankoraŭ tro magra?“) Kiam mi laŭbirdis do kun vespera kant', vokis ĉiuj homoj nur „Sunsubira grand'“ „Ĉiuj birdoj venis jam“, vokis eĉ ne hom', kaj sen voĉ' forflugis mi nokte el la dom'. Refreno: Iam volas ĉiu hom' for el sia haŭt', iam li pensas ĝin, eĉ se sen laŭt'. Kiam laŭĉielis mi super rozarbet', diris benke ĉiuj nur: „Floras roz' kun pret'.“ „Kiom bluas la ĉiel'“,… (read more)
Ĝibvireto (kantotraduko el la germana kantaro "Miraklokorno"
Hans-Georg Kaiser629 visits1Ĝibvireto El la fama germana kantaro „Miraklokorno" de Arnim de Brentano Se ĝardenen iras mi por akvumi tie, staras ĝibviret' en ĝi, ektusetas fie. Se enkuirejas mi por la suppreparo, staras ĝibviret' en ĝi ĉe potrompa faro. Se loĝĉambren iras mi por la manĝ' de l' kaĉo, staras ĝibviret' en ĝi, kun kaĉvora plaĉo. Se mansarden iras mi por lignetopreno, staras ĝibviret' en ĝi kun ŝtelistsinteno. Se vinkelen iras mi por la pren' de vino, staras ĝibv… (read more)
Johano Volfgango Goeto: Prometeo (rimpoemtraduko de Kaloĉaj) + kanto pri Prometeo
Hans-Georg Kaiser335 visitsJohano Volfgango Goeto Prometeo Ĉielon vian kovru; Zeus, per nubvapor', kaj, kiel knab' hakanta kapojn de kardoj, ekzercu vin je kverkoj kaj montpintoj. Ŝanceli ja ne povas vi mian teron, kaj la kabanon, kiun ne vi faris, fajrujon mian, pri kies brulo vi min envias. Sub la sun' mi ne konas pli mizerajn ol vi, dioj. Sub zorgoj nutras vi per ofertributoj kaj preĝo-spiroj vian majeston, kaj vi malsatus, se ne estus infanoj, almozuloj, stultuloj esperplenaj. K… (read more)
Johano Gaudenc de Salis Sevis: Buntas jam arbaroj (kantotraduko de "Bunt sind schon die Wälder")
Hans-Georg Kaiser1 comment381 visitsJohano Gaudenc de Salis Sevis (1762-1834) Buntas jam arbaroj 1 Buntas jam arbaroj, flavas la stoplaroj dum aŭtunprezent'. Ruĝfolioj falas, la nebuloj palas, blovfridetas vent'. 2 Plenaj la vinberoj sur la laŭbaj eroj brilas el purpur'. Balustrade flanke la persikoj branke stri-ruĝflavas nur. 3 Vinportistoj saltas, inoj kantekzaltas en jubila bel'. Buntaj bendoj ŝvebas, al vinbranĉoj strebas sur la pajlĉapel'. 4 Flutoj, violonoj, en vesperruĝtonoj… (read more)
Tim Hardin: Se mi estus ĉarpentist' (If I Were A Carpenter) kantotraduko
Hans-Georg Kaiser369 visitsTim Hardin Se mi estus ĉarpentist' Se mi estus ĉarpentist' kaj vi estus damo, ĉu vi plu edzigus min, iĝus mi eĉ patro? Se mi estus kaldronist' ĉu vi min atentus, portus ujojn sen rezist', sekvus min, ne pentus? Amu min eĉ dum solec' eĉ dum aĉa horo; donis mi min kun tutec', amu min el koro. Se mi estus lignaĵist', ĉu vi min plu amus? Jesus vi ĝin kun insist', vi sur l‘ tron‘ ĉiamus. Se mi estus muelist' ĉe grincanta rado, plorus vi pro l' ŝminkokest'… (read more)
Katrino tradukis la kantotekston: La hejmo, kie mi kreskis (La maison où j'ai grandi) – Françoise Hardy
Hans-Georg Kaiser1 comment474 visits3Françoise Hardy La hejmo, kie mi kreskis Kiam mi revokas pasintecojn, Mi vidas hejmon, kie mi kreskis Multe da bildoj mi memoras Rozojn en ĝarden' mi revidas Tie, kie vivis arboj, nun Urbo staras Amataj dom' kaj floroj, hodiaŭ Ne ekzistas plu Ĉiuj miaj amikoj sciis ridi Ili volonte ludis kun mi Sed en la vivo ja ĉio finiĝas. Kaj devis mi foriri kun larmoj en okuloj Miaj amikoj min demandis: Kial plori? Malkovri mondon estas pli bone ol restadi. Tie vi trovos, kion ĉi tie o… (read more)
Tompall Glaser: How I love them old songs (Kiom mi amas tiujn malnovajn kantojn!) muzikvideo
Hans-Georg Kaiser257 visitsSigi Maron: Leo (proza kantotraduko germanen kaj Esperanten)
Hans-Georg Kaiser207 visitsLeo Leo liegt im Gitterbett Seit an hoibn Johr De Leit sogn wos da Leo redt Is ollas gor net wohr Leo hätt an Engel g'segn Mittn in da Nocht Auf der Wölt kaunns kan Engel gebn Zum Dokta wird er brocht Und des Amtsarzts Diagnose Riecht verdächtig nach Psychose Lossts mi wieda aussi Lossts mi wieda ham I möcht wieda Blumen segn Und Vogerl in de Bam Waun da Dokta in Leo frogt Host echt an Engel g'seg… (read more)
Lift: Somernokto (kantotraduko)
Hans-Georg Kaiser209 visitsLift Somernokto Se vesperaj bildoj svenas, vent' dum vag' nebule plenas, sinkas do tagpotenc'. Levas sin noktkonsekvenc'. La arbaroj eksensonas kaj koloroj buntaj dronas, klinas sin pro dormem', nokt' nun fariĝas kurten'. Enĝardene de l' najbar' nun atendas frukt' por far' kaj kuraĝ' kaj sekret' kaj cent seruroj en pret' . Refreno: Somernokt', tiu nokt' donas momenton al rev'; iĝas do vest' kaj pled' por ĉiu ag' en sekret'. Kaj mi vagas kvazaŭ febre sur l… (read more)
Karussell: Eltenu! Halte durch (proztraduko de kanto)
Hans-Georg Kaiser301 visitsMuziko: Reinhard Huth Teksto: Kurt Demmler Muzik- kaj sonregistrado: Siegbert Schneider Produktado: Karl Heinz Ocasek (1980) el la sondisko „La unika vivo“ (AMIGA 855 786) KARUSELO ELTENU! Eltenu en la ŝtormoj kaj maroj. Eltenu sur la montopintoj el glaci'. Eltenu, se en fumo mankas la aer' al vi kaj la najbaro ne scias ion pri la najbar'. Eltenu en la koncert' de l' onidiroj. Eltenu, se vi ekzercas beatecon. Jen eltenu, se malico atakas vin el la okul… (read more)
Dum paŝtado de ĉevalo (kantotraduko)
Hans-Georg Kaiser243 visits1Dum paŝtado de ĉevaloj ĉeĥa popolkanto Dum paŝtado de ĉevaloj mi ekdormis, ho ĉagren', la ĉevaloj deflankiĝis tuj en kampon de la gren'. tradukis Jan kaj Karel Filip https://cezarmuziko.blogspot.com/