Group: Zamenhof amikaro
Zamenhof-festo en Unesko la 15-an de decembro 2008
By
Reto
|
Iniciate de la pola delegitaro ĉe Unesko, subtenata de la litova
delegitaro, kaj en kunlaboro kun Universala Esperanto-Asocio, la 15-an
de decembro 2008 okazos en la sidejo de Unesko en Parizo solenaĵo por
celebri la naskiĝon de Lazaro Ludoviko Zamenhof. Samtempe ĝi estos bela
enkonduko al la jaro 2009-a, la 150-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof.
Dum la festo estos pluraj oficialaj salutoj de la ambasadoroj kaj de
reprezentantoj de Unesko kaj sekvos poste paroladoj, spektado de filmeto
pri Esperanto kaj bufedo. La ĉefaj paroladoj estos tiuj de la franca
lingvistino Henriette Walter kaj de la nepo de Zamenhof, Louis
Zaleski-Zamenhof.
La tuto en solena etoso okazos de la 17,30 ĝis la 20,30 en la sidejo de
Unesko en Parizo.
Ĉiuj esperantistoj estas varme invitataj partopreni. Por eniri la
sidejon de Unesko vi devos esti en listo antaŭliverota al Unesko. Por
esti en tiu listo, se vi pretas partopreni, bonvolu tuj sendi al la
ret-adreso
vian personan nomon, familian
nomon, poshtan adreson kaj ret-adreson.
Venu, ni deziras montri al Unesko kiom da ŝatantoj de la lingvo de
Zamenhof estas en vagonara malproksimeco de Parizo.
La organiza komitato

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the comment feed for this topic
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter