Group: Poems


Saint-John Perse


Roland Platteau
10 Aug 2009 - 920 visits- Permalink   |   Translate title into English

Tiu ne estas facila por traduki, ĉar li havas apartan emfazan stilon kun rara lingvaĵo, kaj samtempe intima kaj epika sento.
Sed tio jukis al mi, do mi tamen provi esperantigi kaelkaj paragrafoj aŭ frazoj (li verkas per prosaj poemoj):

« Poezio por akompani iron de recitmarŝo honore al maro. Poeziaĵo por subteni kanton dummarŝan tutĉirkaŭ lime la maron. Tiel, kiel la ago de la altar-ĉirkaŭiro, aŭ la orbitado de ĥoro dum disfaldado de l’strofo » (en "Maraj gvidsignoj")

« Funebra odoro de rozo ne sieĝos plu kradojn de l’tombo. Vivanta la horo inter palmoj ne mutigos plu sian animon fremdecan. Amaraj, ĉu tiel iam estis niaj vivantulaj lipoj ? »
( en "Maraj gvidsignoj")

« Vi ‘stas kuracinto, asociinto, kaj sorĉinto je la altaj fontoj mensaj ! Ĉar ĉia kapablo en homa la koro strangas, kaj grandas alirfacilo al inter ni via : treallogema Homo ! kun cent kutimoj inter ni, ho disigitulo ! Ni la stampon de via rigard’ surhavas ĉiuj sur frunto ! »
(en « Amikeco de l’Princo »)

Multaj aĵoj surteraj kaj por aŭdi, kaj por vidi, aĵoj inter ni vivantaj. » (en "Anabazo")

« Tioma mildo en la homa koro, kaj kiom mankas al ĝi, ke ĝi alĝustiĝu … » ("Anabazo")

« agroj de rev’ ; pri domkonstruo ne parolu ! » ("Anabazo")

« Mi foriros kun anseroj en la sobra odor’ de l’maten’. » (en "Ventoj")

« Kaj poste venis neĝoj, unuaj la neĝoj dum foresto, sur vastaj la larĝoj veftitaj de rev’ kaj real’ ; kaj je ĉia sufer‘ indulgitas homoj memoremaj, ekestis tolaĵa freŝo sur tempioj niaj. Kaj estis je l’maten’, sub griza ĉiel’ l’frumatena, iom antaŭ la sesa hor’, kiel en refuĝa haven’, ejo el graco kaj el danko kie liberigi l’svarmon de l’grandaj odaĵoj el silent’. (en "Neĝoj" - Novjorko 1941)

« mi iras ho memor’ ! je paŝo de viro libera, senhorda, sentriba, meze kanto de l’sablhorloĝoj kaj, kun frunto nuda laŭrkronita per abeloj el fosforo, malsupre de ĉiel’ tre vasta el verdŝtalo, kiel en marfundo, fajfvokante mian genton el Sibiloj, fajvokante mian genton el nekreduloj, mi dorlotas plu, reve, per mano, inter tiom da estaĵoj nevideblaj,
mian hundinon en Eŭropo, kiu esti blanka kaj, pli ol mi, poet’. »
(en "Ekziloj" - poemaro verkita en Novjorko dum 2-a mondmilito)

The topic of this discussion has been edited by Roland Platteau 7 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)