Keyword: Esperanto-Movado
-
Esperantistul - bonega blogo el Rumanio
La miaguste plej bonan novan Ipernity-blogon havas Marian Vochin el Rumanio. Li prezentas mirindajn kaj maloftajn dokumentojn pri la tiu-landa Esperanto-Movado kaj skribis ,,La Historio de la esperantista movado en Rumanio".
-
Limerikoj de Lariko kaj la bela olda epoko Graca
En la spaco de Lariko vi trovas kelkajn amuzajn limerikojn memverkitajn kaj povas ekzerci vin per lango-tordaĵo ("Tiuj barbaj arbaraj barbaroj"). Ĉar mi bedaŭrinde ne estas same talenta mi nur povas citi historian limerikon pri la junulara Esperanto-Movado de aŭtoro nekonata al mi. Kiel vi prave atendas en tiu spaco, ĝi estas iom maldeca, do gepatroj, unue sendu viajn infanojn en la litojn antaŭ plulegado. ...