Keyword: legado
-
Uzkapablo
De mia sperto lernante plurajn lingvojn, mi rimarkis ke mi komprenas pli bone en aŭskultado aŭ legado pli ol parolado aŭ skribado en la komenco. Mi kategorigas aŭskultado kaj legado kiel " Enigo " kaj parolado kaj skribado kiel " Eligo " bildo Kiam mi lernas lingvon , mi lernos plejparte de la konversacio. Tiuokaze, mi analizas la gramatikon kaj vortarojn el la konversacio. Mi povos lerni kaj kompreni gxin facile kaj rapide per tiu cxi metodo. Mi povas ankaŭ scii kiel uzi la frazojn…
-
Lingvlernado per Skajpo
Ĉu vi iam uzis Skajpon por lingvolernado ? Se jes, bonege! Gratulon , vi jam uzis unu el la plej bonaj iloj por lingvlernado. Se ne, vi eble volas konsideri pri uzi ĝin. Laux mi, Skajpo estas grandioza ilo. Mi uzas ĝin ĉiutage por paroli kun mia familio kaj amikoj , aŭ en alia maniero, por internaciaj kaj enlandaj alvokoj. Ĝi estas SENPAGA ! Skajpo Do, kial ne uzi Skajpon por paroli kun denaskaj parolantoj kaj lingvlernantoj por praktiki viajn cellingvojn ? Vi povas praktiki parolado…
-
Ne timu, timu!
NE timu tiun, kiu havas bibliotekon kaj multe legadas TIMU tiun kiu legas nur unu libron kaj NUR legadas la saman libron kaj KREDAS ke tiu libro estas sankta. *la tekston mi trovis surrete en la persa kaj plaĉis al mi la enhavo.
-
libro kiun nun mi legadas ...
"La mondo de Sofia" verkita de Jostein Gaarder estas libro kiun de antaŭ tagoj mi legadas. Ne eblis al mi ne prezenti ĝin al vi ! Ĝuplene mi legas la libron kiu en simpla maniero prezentas esencon de la filozofio kaj pensumado. Se la libro estas akirebla al vi, ne preterpasu ĝin sen ties tralegado :)