Keyword: historio

Especially used by:  
Photos | Documents | Articles The most recent | The most popular
    
  • Omaĝe al Manola (Manuela) Martorell Moreno

    Omaĝe al mia patrino, Manola Martorell Moreno kiu forpasis pasintan semajnon la (5an de oktobro 2010), Farri de KISTV el Barcelono realigis, finpretigis kaj enretigis tiun ĉi filmeton. La intervjuo (en la kataluna kun esperanto-subtitoloj) estis farita dum la somero 2009 kiam Kaj Tiel Plu venis en la Studio de la trappe / Vinilkosmo por registri la albumon Sur placen venu vi . Dankon pro ĉiuj viaj subtenaj kaj amikaj vortoj. Elkore salutas Flo !

  • Uzante malveron kiel veron

    Tiu ĉi teksto klarigas kiel la prezentado de okazaĵoj povas transformiĝi. Ŝablono: okazaĵo > kion la judoj/Israelo faris > kiel la afero ofte estas prezentata La judoj bezonas propran landon pro la persekutoj > La judoj aĉetas landpecojn en la regiono kie antikva Izraelo iam troviĝis > “La judoj ŝtelis la landon de la palestinanoj”, “Israelo okupadas Palestinon” (Neniam ekzistis sendependa ŝtato nomata Palestino.) La najbaroj de Israelo atakas la landon > Palestinanoj fuĝas > “Is…

  • Interparolo de du homoj pri paciĝo en Mezoriento…

    — Do vi celas ke ekestu paco se Israelo retiriĝos al la landlimoj de 1967. Tiel oni atingus pacon kun Sirio, Libano kaj Sauda Arabio kaj la palestina afero estu principe solvita?! — Tre ĝuste… — Hmmmm, sed se tiel estas, ĉu vi povas klarigi kial en tiu okazo la arabaj ŝtatoj atakis Israelon en jaro 1967? Tiam ja Israelo estis malantaŭ la landlimoj de 1967. Se la araboj estis kontentaj kun tiuj landlimoj, kial la egipta prezidanto Nasser diris en radioparolo la 27-an de majo 1967 (l…

  • Relativa trankvilo – sed ne paco

    Pri kio temas la israela-palestina konflikto, kiu ŝajnas esti eterna kaj tre malfacile solvebla? Kio estas la problemo? Pri tio oni fakte povas sin demandi. La nuntempa situacio ŝajnas esti relative trankvila – sed en la regiono ne estas paca etoso. Cerbumante pri la konflikto antaŭ kelkaj tagoj, mi pensis pri la ĵus komenciĝintaj intertraktoj. La intertraktoj celas du aferojn: pacon kaj sendependan palestinan ŝtaton. Mi cerbumis pri kiel tiuj du aferoj estas ligitaj al unu la alia.…

  • Benny Morris korektas tiujn kiuj citas lin pri la milito 1947-49

    Tradukita el la sveda: Benny Morris rättar dem som citerar honom om kriget 1947-49 . La artikolo troviĝas ankaŭ en la angla . Malamantoj de Israelo emas citi aŭ pli ofte misciti mian esploron por apogi siajn argumentojn. Lasu min proponi kelkajn korektojn. La palestinaj araboj ne estis respondecaj ”en iu bizara maniero” (David Norris la 31-an de januaro The Irish Times) por tio kio trafis ilin en 1948. Ilia respondeco estis tre rekta kaj facila. Malgraŭ la volo de la internacia k…

  • La sekurecaj konsideroj de Israelo

    Parolante pri la konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj oni devas konsideri la cirkonstancojn en kiuj Israelo estis kaj estas. La tuta konflikto devus esti unika. Neniu alia lando geografie tiel malgranda estis tiel multajn fojojn atakita de tiel multaj landoj. Israelo estis atakita en 1948, 1967 kaj 1973. Tiuj spertoj de Israelo postulis ke la lando devis fari aranĝojn rilatantajn al sekureco – samkiel ĉiu ajn alia lando farus estante en simila situacio. La unua severa…

  • Mi ne povas silenti

    Troviĝas popolo kiu estis mistraktata kaj persekutata pli ol ĉiuj aliaj popoloj. Troviĝas ankaŭ lando kiu estas mistraktata, minacata, malamata kaj pridubata pli ol ĉiuj aliaj landoj. Mi parolas pri la judoj kaj ilia lando Israelo. Kiam Israelo defendas sin la tuta mondo reagas. Stratoj kaj urboplacoj pleniĝas de homoj kiuj manifestacias kontraŭ Israelo. Krome la monda amaskomunikilaro raportas detale pri la defendaj agoj de Israelo – plejofte en kritika kaj priduba etoso. La Konsilio de…

  • Israelo, vi havas la rajton ekzisti!

    Israelo, vi havas la rajton ekzisti, samkiel ĉiuj aliaj landoj en la mondo! Bedaŭrinde multaj homoj pridubas vian rajton ekzisti, sed tio ne estas ĝuste. Via vojo ĝis nun ne estis facila, sed mi certas ke vi en ĉiu situacio klopodis la plej bonan. Vi ekde la komenco volis vivi en paco. Vi tamen tiel multajn fojojn estis minacata kaj vi tiel multajn fojojn devis fronti severajn minacojn, sed vi ĉion travivis. Dum via vojo vi devis fari multajn malfacilajn elektojn, pro kiuj multaj h…

  • Difino de kontraŭjudismo

    Tiu ĉi dokumento estas traduko de la dokumento “ Working Definition of Antisemitism (Difino de kontraŭjudismo) ” publikigita de Eŭropa Forumo de Kontraŭjudismo. La celo de tiu ĉi dokumento estas doni praktikan gvidadon por rekoni incidentojn, kolekti datumojn, subteni la laboron kaj la observadon de la leĝodonado koncerne kontraŭjudismon. La praktika difino: “Kontraŭjudismo estas certa percepto pri judoj, kiu povas esti esprimita kiel malamo kontraŭ judoj. Retorikaj kaj fizikaj e…

  • Israelo aspiras kaj deziras pacon

    Filmeto kun esperantlingva subtekstado. La angalingva originalo troviĝas tie . (Esperantlingvaj subtekstoj fare de mi.) Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com , Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj .

  • Israelo kaj la akuzo pri apartismo (apartheid)

    Kelkfoje oni klopodas stampi Israelon kiel apartisman ŝtaton (apartheid). Estas senmorale kaj malice prezenti Israelon kiel apartisman ŝtaton. Tamen tio estas tre populare en universitatoj en la okcidentaj landoj. La apartismo estis totalisma administra sistemo – simila al multaj nuntempaj registaroj de la arabaj landoj – per kiu la blankuloj submetis la nigrulojn. Sub tio estis ideologio kaj trudpenso pri rasa supereco. La pli superaj blankuloj ne povis esti kun la nigruloj, kiujn il…

  • Ĉu la palestinaj araboj havis eblojn fondi propran ŝtaton?

    La palestinaj araboj multfoje havis eblojn fondi propran sendependan ŝtaton, sed ili rifuzis la proponojn. En 1937 la Peel-komisiono proponis dispartigon de la teritorio en unu araba kaj unu juda ŝtato, sed la araboj rifuzis tion. En jaro 1939 la britoj proponis blankan libron, sed la araboj rifuzis ĝin. En 1947 UN proponis dispartigon de la teritorio en unu araba kaj unu juda ŝtato. La judoj akceptis tiun ĉi proponon, sed la araboj rifuzis ĝin. Inter 1948 kaj 1967 Cisjordanio es…

  • Lasu la sorton de Irgun fariĝi tiu de Hamas

    Kvankam tiu ĉi artikolo aperis antaŭ preskaŭ 10 jaroj, la mesaĝo de ĝi estas aktuala ankoraŭ hodiaŭ. Mi tradukis tiun ĉi artikolon esperanten laŭ permeso de la aŭtoro, ĉar la mesaĝo de ĝi estas tre grava kaj tial la artikolo vere estas leginda. La artikolo estas skribita de Lisa Abramowicz kaj aperis en la sveda reta periodaĵo Svensk Tidskrift numero 6/2001. La svedlingva originalo troviĝas en la retpaĝaro de Svensk Tidskrift . Agrablan legadon al ĉiuj! La judaj terorgrupoj, kiuj estis akt…

  • Historiaj priskriboj de la palestina teritorio

    Por havigi sciojn pri okazaĵoj kaj cirkonstancoj antaŭ nia tempo ni devas konsulti historiajn priskribojn. Tiel ni informiĝas pri ekz. la iama Romio. La plejmulto de ni ne pridubas la ekziston de la Romio, sed kredas ke iam fakte ekzistis tiu regno. Ni ankaŭ normale ne pridubas la historiajn priskribojn kiuj donis al ni la informojn pri Romio. Same ni devas konsulti historiajn priskribojn pri la teritorio kie Israelo hodiaŭ situas por pli bone kompreni la nuntempajn okazaĵojn kaj cirkonstanc…

  • la potenco de la scio

    Laŭ la informoj + nun irano estas unu el la plej grandaj prizonoj de la ĵurnalistoj en la mondo. Pli ol 60 ĵurnalistoj nun estas en la prizono. La historio de ĵurnalismo en irano, estas plendolora, sopira kaj plenploriga rakonto. Ekde la apero de la gazetaro en irano, ĉiam la ĵurnalistoj estis la plej unuaj viktimoj dum la sociaj kaj politikaj krizoj ... Priserĉante miajn disajn notetojn mi retrovis jenan foton de la satira gazeto "Molla Nasraddin" - kiu aperis ekde 1906 ĝis 1931- en…