Keywords

Esperanto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

592 visits


Rulafiŝo por la festivalo Woodstock


Rulafiŝo por la festivalo Woodstock Sign-in to download this doc.
Not registered yet?

De la 13-a ĝis la 16-a de julio okazos en Pollando Multgeneracia Vilaĝo Esperanto. Mi preparis por ĝi jenan rulafiŝon (en pdf).
Sur la retpaĝo www.cem.info.pl/?p=1505&lang=de estas jena informo:
Programo de Aktivecoj en MULTKULTURA VILAĜO ESPERANTO
dum Festivalo Woodstock 2016
programo_dum_Woodstock. pdf

przystanek-woodstock_25797132

Multgeneracia Vilaĝo Esperanto
Dum Festivalo Woodstock WOŚP en Kostrzyn ĉe Odra rivero 13-16. 07.2016



Patrono/Sponsoro estas UEA – Universala Esperanta Asocio en Roterdamo
Patronoj/Kunorganizantoj estas TEJO – Monda Esperanta Junulara Organizaĵo kaj PEJ –Pola Esperanta Junularo
Koordinanto/Sponsoro –estas Centro de Interkultura Edukado en Nowy Sącz
Celoj:

* Popularigi informojn pri la lingvo, ideo kaj internacia Esperanta Socio, instruado – rapida kurso per ,,senpera metodo”, kleriga kurso „Kiel lerni fremdan lingvon” , Infana Lernejeto, Kunvenejo Babel-Turo, prezentado de filmoj kaj literaturo en Esperanto kaj muzikon.

* Interesigi amasajn ĉeestantojn de Festivalo Woodstock pri eblecoj de mobila kultura, turisma, edukado, kiu integras junularon de la mondo. Ebligas tion fenomenaj ecoj de Esperanto kaj universalaj amikaj ,retoj je E- kunlaboro.

* Krei kondiĉojn por organizaj, teknikaj, programaj eblecoj, de „Esperanto-nestiĝado” cxe grandega , cxiujara arangxo mondskala por junularo (ne nur) kie proponitan de ni agadon, oni povos cikle aperadi en Esperantujo. Kolekti spertojn por jam memstaraj venontaj organizantoj (TEJO, PEJ) en ĉiujaraj editoj de la Festivalo.

* Reala, atrakcia, pozitiva, rimedo por realigi IDEUMADON rapide, per relative malaltaj kostoj kaj grandega atingopovo.

PROGRAMO

Ĉiutaga kaj tuttage funkcianta stando inform-reklamiga, proviziita per broŝuroj, flugfolioj, propagandiloj en diversaj lingvoj pri Esperanto, ĝies ideoj, larĝeco kaj organiza strukturo de la E-Movado (UEA,TEJO). Multaj flugfolietoj pri la ebleco memlernado danke al multlingvaj paĝaroj por instrui Esperanton. Aldone uzeblus iu informaro pri ekzemplaj E-aranĝoj tra la Mondo.
Ĉiutagaj lingvaj kursoj (2x 1,5 h.) por diverslingvanoj, per ,,senpera metodo” – instruos Stano Marĉek, aŭtoro de lernolibro eldonita en 40 lingvoj ( krom eŭropaj en ĉina, japana, armena, barata, taja kaj aliaj) . La lecionoj estos ilustrataj per didaktikaj materialoj de aŭtoro kaj atrakciitaj – per kantataj de li kun gitaro E- kantoj.
Ĉiutage klerigado pri temo: „Kiel sukcese lerni lingvojn?” , gvidata en 3 hora serio de lecionoj, gvidataj de lingvistoj: Marlon C. Ribeira ( BR) kaj Aniko Szalay ( HU), realigantaj programon „Pliproksimigado homoj kaj kulturoj per detruigo de lingvaj baroj” – instruado per modernaj metodoj, substrekante gravecon de la memlernado, kies lernadkonsilojn oni aplikos al lernantoj… Laŭ la bezonoj – ni povos krei ankoraux unu rapidan E-kurson por Komencantoj, gvidatan de juna hungara esperantisto Szilva Szabolc.
Ĉiutagaj renkontoj de Esperanta Kulturo- ekspozicio pri ekzemploj de literaturo kaj E-eldonaĵoj , prezentado de filmoj pri ekzotikaj mondaj vojaĝoj kun prelegoj de aŭtoro, verkisto, reĝisoro, vojaĝanto, erudito – Roman Dobrzyński. Kunvenoj kun esperantaj kantoj .
LERNEJETO POR INFANOJ de ASP- Zono, kies celo estos enkonduki ilin al la lingvo Esperanto per ludoj, amuzigo kaj lernado de kantoj kun akompano de gitaro aŭ akordeono. La lingvan edukadon ni komencos per „Mazi en Gondolando”.
BABEL-TURO – la Kunvenloko , kie atendos la gastojn de Festivalo, esperantistoj el diversaj landoj , pretaj respondi al demandoj pri Esperanto kaj E-Movado per dek kelkaj lingvoj! Ni preparos specialan horaron kun indikitaj eblecoj uzi elektitan de gastoj lingvon (la dato, horo) , kaj gxi estos afiŝita ekster la tendo- kun invitoj al amikeca babilado…
Ĉiutagaj babiladoj pri interesaj kunvenoj dum vojaĝoj tra la mondo helpe de Esperantistoj – gvidos Halina Komar. Pri vojaĝoj preskaŭ sen mono rakontos mondvojaĝanto Kamil Dudkowski – specialisto pri senpagaj veturoj per aŭtomobiloj ( li estis en 62 landoj sur 3 kontinentoj ) Li serĉas ligojn inter diversaj lingvoj, interesiĝas pri sanskrito. Aliaj liaj rakontoj kaj prezentoj estos ,,Oraj proporcioj de Naturo’’, kiel aperadis kaj por kio servas BTC (bitcoino) kaj pretas respondi pri ĉiuj temoj de vojaĝado…
Vespere – artistaj programoj rilate al prezentado, prelego, babilado, ekzemploj:
* Kulturo de Oriento- kun filmo pri Nepalo, kiu malaperis post la tertremo. ,,Sonumado”(naĝado esonoj) per Tibetaj gongoj. Probable prelego de himalaisto Maciej Zaremba (PTTK Nowy Sącz) kun ekspozicio de liaj memoraĵoj el Katmandu.

* Muzika vespero – Jomo, gitaristo el Tuluzo kantanta en dek kaj kelkaj lingvoj. Li demandos: Ĉu v i volas danci? kaj instigos ĉiujn al danco kaj kunkantado.

* Vespero BONA ESPERO- rakonto pri fenomena loko en Brazilujo kaj grandiozaj homoj, kiuj ĝi kreis. Prezentos tion filmoj kaj libro ĝin priskribanta. Prelegos Roman Dobrzyński, aŭtoro de filmoj kaj spektaklo URSULA, kiu finos tiun kortuŝan, veran historion – por averto kaj memoro pri kruelaĵoj de la II mondmilito.

* Vespero de Amikeco kaj Adiaŭo – kun kantoj ,,Mi dankas vin, Doktoro Esperanto” komponita de Georgo Handzlik kaj alia kanto DANKON – kreita de juna esperantisto germana Jonny M, kiu kanto siajn kantojn. Ni traktos tion kiel omaĝo je la Kreinto de nia lingvo – Ludoviko Zamenhofo. Interparoloj pri tio, kion donis al ni Esperanto, rakontoj – kiel plibeligis kaj pliriĉigis nian vivon.

Kunkantado

Dankoj al la volontula organiza teamo kaj planoj por estonteco.

Kolektigo de rimarkoj, konkludoj, proponoj al posta protokolo preparenda a Patronoj /Sponsoroj/ Koordinanto de ASP – Zono.

Aldone: al Elekta Arta Komisio, estis senditaj petojn kun diskoj k. dokumentoj por permeso koncerti sur la Festivalaj scenejoj de ŜANĜO (Muziko de la Mondo) kaj Jonny M (repo).

Ankoraŭ mi esploras eblecojn de TV kaj gazetaraj intervjuoj fare de famaj esperantistoj dum la Festivalo – por miljonoj!

La planon prilaboris – Halina Komar

10.02.2016
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.