2 favorites     2 comments    1 261 visits


Keywords

Esperanto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 261 visits


Kurso de Esperanto por telefonoj

Kurso de Esperanto por telefonoj
Karaj geamikoj,

mi informas vin pri freŝa novaĵo – kaj estos al vi dankema, se vi skribos pri ĝi en diskutlistoj aŭ retpaĝoj por esperantistoj, en kiuj povus esti intereso pri ĝi:

Internacia Esperanto-Instituto en Hago hieraŭ lanĉis – post stadio de testado kaj korektado – novan aplikaĵon por lerni Esperanton en la butiko de Googleplay, vidu:

play.google.com/store/apps/details?id=com.embarcadero.esperanto

Jen kion raportas pri ĝi la retpaĝo de Internacia Esperanto-Instituto en Hago, www.iei.nl/ieieo77.htm

Ĵus aperis: Esperantokurso per rekta metodo kiel apo por Android (Google) poŝtelefonoj

Tre konata estas la Esperanto-kurso Esperanto per rekta metodo de Stano Marček. Kvankam la kurso mem nur estas en Esperanto, ĝi por diversaj naciaj komunumoj aperis kiel libro kaj kiel kompakta disko kun nacilingvaj klarigoj.
Nun ĝi ankaŭ aperis kiel t.n. "apo". (Volumo 1, lecionoj 1 ĝis inkl. 11).

Apo (mallongigo de aplikaĵo) estas komputilprogramo por t.n. plurfunkciaj poŝtelefonoj (angle: smartphones).
Tia poŝtelefono ne nur estas telefono, sed vera komputilo:
per ĝi oni povas telefoni, fari fotojn, trovi la vojon, interreti, tviteri, pririgardi filmojn, aŭskulti muzikon, ktp., ktp.
Multaj homoj jam havas ĝin. Oni amase vidas ilin surstrate, en trajnoj, en butikoj, en publikaj konstruaĵoj.
Patr(in)oj malantaŭ infanĉaroj, gejunuloj sur biciklo, oficistoj en kontoroj, laboristoj en konstruejoj,...
Kelkfoje ŝajnas kvazaŭ homoj nur komunikas per sia poŝtelefono...

Ekzistas almenaŭ tri specoj de apoj:
-apoj kiuj (nur) funkcias en telefonoj de Apple (markoj i.a. I-phone),
-apoj kiuj (nur) funkcias en Android telefonoj (markoj i.a. Samsung),
-apoj kiuj (nur) funkcias en Windows telefonoj (i.a. Nokia).
Oni nur povas elŝuti (akiri) kaj instali apojn per la butikoj de tiuj firmaoj:
Android-apoj nur per la apobutiko de Google.
Por Apple estas konata la apo Duolingo: por multaj lingvoj ĝi havas lingvan lernilon, nun ankaŭ en Esperanto.
Estas ĝoje ke nun ankaŭ aperis Esperantokurso kiel apo por Android.
Ĝi estas vera kurso, nome surbaze de la materialo de Esperanto per rekta metodo.
Piet Buijnsters, la programisto, uzis por ĝi la tre trafajn kaj instruajn bildojn (desegnaĵojn) de Linda Marčekova el la kursolibro
kaj kiam oni klakas aŭ tuŝas la tekstojn de la kurso oni ankaŭ tuj povas aŭdi la klaran prononcadon.
En ĝi ankaŭ estas la ekzercoj kaj taskoj de la libro.
La apo rigore sekvas la taŭgan, metodan instrulinion de la kurso, sed kompreneble oni povas mem elekti sinsekvon kaj rapidon,
ĉar granda profito de la kurso kiel apo estas ke tiuj kiuj havas plurfukcian poŝtelefonon laŭ ŝato kaj en diversaj cirkonstancoj povas uzi ĝin
kaj lerni Esperanton: kiam oni veturas en trajno, kiam oni devas ie atendi, preskaŭ ĉie ajn kaj ĉiam ajn...

La apo ankoraŭ estas senpaga. Por elŝuti kaj instali ĝin: iru per via poŝtelefono al la Google-apo-butiko (Google Play) kaj trovu ĝin per la serĉvorto Esperanto aŭ Esperantokurso. Certe rakontu al ne-Esperantistoj!

Tiu ĉi teksto troveblas ĉe la aplikaĵo mem
(https://play.google.com/store/apps/details?id=com.embarcadero.esperanto)

Kurso por lerni Esperanton per bildoj, vortoj kaj frazoj de simpla al kompleksa strukturo sen uzi naciajn lingvojn. La gramatikaj reguloj kvazaŭ ludante aperas.
Volumo 1 konsistas el 11 lecionoj, kaj ekranoj kun la Esperanto-alfabeto.
Kiam oni tuŝas verdan butonon, la teksto sur ĝi aŭ aŭskultoteksto estas prononcata.
Kiam oni tuŝas la butonon, la sekva ekrano aperas.
Kiam oni tuŝas la << butonon, la enhavo (numeroj de la lecionoj) aperas.
Kiam la titolo de ekrano (la lecionnumero) estas blua kaj kiam oni tuŝas gin aldonaj eksplikaj bildoj aperas.
La X - butono haltigas la apon.
La kurso ankaŭ enhavas ekzercojn.
Kiam oni tuŝas ruĝan butoneton, la respondo al ekzerca demando aperas.

Amike salutas,
kaj dankas pro disvastigo de la informo

Stano Marček

--
Stano Marček, Zvolenská 15/21,
SK-036 01 Martin, Slovakio
☎ +421 905 438031

Aktuala oferto de mia eldonejo:
https://www.ipernity.com/blog/stano.marcek/4178610
http://edukado.net/upload/forumo/8844_1367585772.pdf
Translate into English

, have particularly liked this photo


Comments
 Stano Marček
Stano Marček
La aplikaĵo por telefonoj, la rektmetoda kurso de Esperanto estas trovebla ankaŭ per pli simpla plusenda adreso

www.iei.nl/apo.htm
8 years ago.
 Stano Marček
Stano Marček
Karaj,

Jen novaĵo: jam aperis dua volumo de la poŝtelefona aplikaĵo kun mia kurso "Esperanto per rekta metodo". Mi estos al vi dankema, se vi informos pri tio viajn kursanojn, amikojn, esperantistojn....

Mi kopias mesaĝon de la nederlanda programisto Piet Buijnsters, kiu anoncis tion ĉi:

Karaj/estimataj,

Ĵus ankaŭ volumo 2 (lecionoj 12-22) de Esperanto per rekta metodo de Stano Marček publikiĝis kiel apo por Android-poŝtelefonoj. La kurso do nun estas kompleta.
Oni povas elŝuti kaj instali la apon el la Google Play butiko (serĉvorto: Esperantoplus). Informoj pri ĝi ankaŭ per www.iei.nl/apoplus.htm

La unua apo, volumo 1, kun lecionoj 1-11, jam elŝutiĝis pli ol 1500 fojojn, plej multe en Brazilo, Usono kaj Hungario, sed ankaŭ multaj en i.a. Germanio, Rusio, Meksiko kaj Sudkoreio.
La aprezocifero estas 4,4 (el maksimumo 5 poentoj).
Oni povas elŝuti kaj instali tiun apon el la Google Play butiko (serĉvorto: Esperanto aŭ Esperantokurso). Informoj pri ĝi ankaŭ per www.iei.nl/apo.htm

Kompreneble reagoj estas tre bonvenaj. Mi esperas ke oni ankaŭ jam pririgardos ĝin en Nitra, Slovakio, kie okazas nun la UK.
Tre kore,
Piet Buijnsters, programisto
Estrarano de Internacia Esperanto-Instituto, Hago, Nederlando
www.iei.nl
8 years ago.

Sign-in to write a comment.