Jarmila Rýznarová - MUDr. Stanislav Schulhof

Historio de Esperanto en Ĉeĥio

  • Photos| Docs

Verkoj de F. V. Lorenz en la muzea librovitrino

08 Jun 2017 1 294
Parto de la nuntempa muzea ekspozicio (ekde 2017). Kune kun biografia panelo (fotaĵon vidu en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/47056638 kaj la tekston en www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/47056642)

Preĝejo de Sankta Triunuo en Zbyslav, en kiu F. V.…

27 Jul 2018 316
Vizito kadre de la ceremonio en Vrdy kun akompana programo en Čáslav (8.7.2018) Pli da informoj disponeblas en www.esperanto.cz/eo/aktuality/oma-o-al-la-prapatro-de-e-aj-esperantistoj-genio-kaj-poligloto-f-v-lorenz.html

Eksa piarista monaĥejo kaj gimnazio kun ĝardeno en…

01 Oct 2018 1 444
Pri la urbeto en norda Moravio, konata precipe kiel naskiĝloko de Sigmund Freud eo.wikipedia.org/wiki/Příbor La konstruaĵo estas origine piarista monaĥejo, gimnazio kaj studenthejmo, konstruita en 1694-1700. En 1875 estis en ĝi fondita (post tiu en Brno la dua en Moravio) ĉeĥlingva porinstruista instituto, dank al kio la urbeto fariĝis tiama centro de klerigado en norda Moravio. Nuntempe ĝi estas komplete rekonstruita kaj akompanata de bela publika ĝardeno. En la konstruaĵo estas sidejo de la muzeo, biblioteko, arkivo kaj la elementa artlernejo. En 1893-1898 en la instituto studis juna Teodoro Ĉejka eo.wikipedia.org/wiki/Theodor_Čejka kiu tiam konatiĝis kun Esperanto (supozeble laŭ la lernolibro de F. V. Lorenz el 1890). La detaloj bedaŭrinde ne estas konataj, sed estas tre probable, ke tio okazis ĝuste inter la muroj de tiu ĉi konstruaĵo. En la urbeto estas dokumentita la plej malnova neformala Esperanto-rondeto en la tuta tiama Aŭstrio-Hungario (1897). Post fino de studoj Čejka transloĝiĝis al Bystřice pod Hostýnem, kie li ekde 1900 eldonis siajn unuajn lernolibrojn kaj vortarojn de Esperanto, ekredaktis la unuajn gazetojn kaj fondis la klubon. Tial post Lorenz, aŭtoro de la unua lernolibro por ĉeĥoj, tamen jam en 1893 elmigrinta al Brazilo, li fariĝis kiel praparto - pioniro de Esperanto en Ĉeĥio. Fotis kaj aranĝis: Pavla Dvořáková

Hukvaldy - naskiĝdomo de la komponisto Leoš Janáče…

01 Oct 2018 2 316
Komunumo kun ĉ. 2000 loĝantoj situas en nordorienta Moravio en la distrikto Frýdek-Místek. Ĝia plej fama vidindaĵo estas ampleksa, publike alirebla burgruino eo.wikipedia.org/wiki/Hukvaldy_(burgo) en kiu okazas ankaŭ konata muzikfestivalo omaĝe al la loka naskiĝinto komponisto Leoš Janáček (1854-928) eo.wikipedia.org/wiki/Leoš_Janáček La naskiĝdomo situas en la centro de la komunumo, apud la preĝejo. En la origine teretaĝa domo troviĝis lernejo, en kiu ekloĝis kaj instruis la patro de Janáček. En 1877 la domo estis rekonstruita kaj akiris plian etaĝon. La lernejon vizitadis ankaŭ la pioniro de Esperanto en Ĉeĥio Teodoro Ĉejka (1878-1957), eo.wikipedia.org/wiki/Theodor_Čejka kiu travivis tie sian infanaĝon (lia patro servis tie kiel ĝendarmo). Laŭ la konfirmo de la kunlaborantino de la informcentro ekzistas ĝis nun pruvoj pri tio en la historiaj dokumentoj. Nuntempe en la domo troviĝas informcentro, memorsalono pri Leoš Janáček kaj bildgalerio. Plurlingva retejo de la informcentro: www.ic-hukvaldy.cz Fotis kaj aranĝis: Pavla Dvořáková

Partoprenantoj de la Konstitua Kongreso de Ĉeĥa Es…

12 Apr 2012 308
www.esperanto.cz/cs/co-to-je-esperanto/historie/udalosti/sjezdy-a-konference/ustavujici-sjezd-1969

Konstitucia kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (Brn…

12 Apr 2012 328
www.esperanto.cz/cs/co-to-je-esperanto/historie/udalosti/sjezdy-a-konference/ustavujici-sjezd-1969

Plakedo de la Konstitua ĈEA-Kongreso en 1969

Besední dům (Brno) - Societa Domo en Brno, en kiu…

30 Mar 2019 1 566
Novrenesanca konstruaĵo, nuntempe sidejo de Filharmonio adreso: angule inter str. Husova 534/20 kaj Komenského náměstí (placo de Komenio) 8 fonto de la fotaĵo: cs.wikipedia.org/wiki/Besední_dům#/media/File:Brno,_Besední_dům.jpg aŭtoro: VitVit

Theodor Kilian (1894-1978)

10 Jan 2018 394
germandevena ĉeĥa esperantisto kaj tradukinto de La Blanka Malsano de Karel Čapek, aŭtoro de en Ĉeĥio antaŭe vaste uzata lernolibro kaj de pluraj instruhelpiloj eo.wikipedia.org/wiki/Theodor_Kilian

Poŝtkarto el la 1-a kongreso de ĉeĥaj esperantisto…

11 Feb 2011 2 960
okazinta 26.-28.9.1909

La XIII-a UKo Prago (Ĉeĥoslovakio) 1921

Radiokarto el 1976 - Svitavy

Afiŝo - Internacia foiro en Prago 1922

Municipa domo en Prago

01 Aug 2011 3 1024
Secesia konstruaĵo (apud Pulvoturo), en kiu okazis solena inaŭguro de la 13a Universala E- Kongreso en Prago Surloke de tiu ĉi domo ekde la 14-a jarcento staris rezidejo de la ĉeĥa reĝo Venceslao la Kvara (filo de Karolo la Kvara), nomata Reĝa Kortego. fotaĵoj de la nuntempa domo troviĝas ĉi-tie: http://commons.wikimedia.org/wiki/Obecn%C3%AD_d%C5%AFm

Eduard Weinfurter (1870-1950)

19 Nov 2012 2 971
Elstara ĉeĥa librovendisto kaj eldonisto, la unua prezidanto de Klubo de esperantistoj en Prago (ekde 1902)

Domo en kiu estis fondita Klubo de esperantistoj e…

19 Nov 2012 1 795
La klubo estis fondita 9.11.1902 en salono de la restoracio U Štajgrů, en domo, en kiu estis poste konstruita granda vardomo U Nováků. - strato Vodičkova (tuj apud la Venceslaa placo)

Stanislav Kostka Neumann (1875-1947)

15 Feb 2012 1 895
Elstara ĉeĥa anarkiisma poeto, granda naturŝatanto, unu el fondintoj kaj membroj de la unua estraro de la Klubo de esperantistoj en Prago (ekde 1902) biografion kaj ekzemplojn de du malsamaj tradukoj de unu lia poemo vidu en eo.wikipedia.org/wiki/Stanislav_Kostka_Neumann

Marko omaĝe al la 13-a UKo en Prago 1921

11 Apr 2008 2 1108
data.onb.ac.at/rec/baa9847194

43 items in total