Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone -
All rights reserved
-
537 visits
Inauguro de e-strato, Vigo,13.12.1987
Inaŭguro de la Esperanto-strato en Vigo, la 13an de decembro 1987. De maldekstre staras magistratanoj Agustín Arca kaj María Xosé Porteiro, Xulio Bueno Cortés (en sablokolora pluvmantelo, prezidanto de la loka e-grupo "Paco kaj Amo"), S-ro Alonso Núñez kaj ties forpasinta edzino, Conchita, la fest-preleganto Prof-ro Xesús Alonso Montero ("nia defendanto", kiel nomis lin Xulio Bueno) kaj aro da vigaj, galegaj kaj portugalaj samideanoj, inter kiuj mi kapablas identigi la nedisigeblajn amikinojn Amalia kaj Pili, la edzinon de Xulio Bueno (kun nigra mansako kaj bruna pluvombrelo) kaj en la dekstra angulo S-ron Pousa. Mi staras malantaŭ S-ro Bueno.
Temis pri tre emociiga tago, mia unua e-evento kaj la revo longe sopirita kaj fine efektiviĝinta de S-ro Bueno, kiu forpasis nur ses monatojn poste.
Dankon al Elvira pro tiu ĉi valora dokumento.
Translate into English
Temis pri tre emociiga tago, mia unua e-evento kaj la revo longe sopirita kaj fine efektiviĝinta de S-ro Bueno, kiu forpasis nur ses monatojn poste.
Dankon al Elvira pro tiu ĉi valora dokumento.
- Keyboard shortcuts:
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the comment feeds of this photo
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.