Hodiaŭ la 13a de julio estas la "Tutmonda Tago de Rokmuziko" kaj la brazila bando BaRok-Projekto kune kun Vinilkosmo elektis tiun memorindan tagon kiel oficiala aperdato de la bita albumo "Sovaĝa animo" por antaŭanonci la preparon de la fizika versio sur KD kiu aperos dum aŭgusto en Brazilo kaj kelkajn semajnojn poste ĉe vinilkosmo.com.
Vi estas invitata malkovri la bandon BaRok-Projekto kaj siajn verkojn legante la biografion ĉe : www.vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/barok-projekto.html
La FLAC formato disponeblas ĉe la Vinilkosmo-spaco de cd1d:
La Fizika albumo sur KD aperos en Aŭgusto 2016 ĉe:
Kaj jen video-teksto de nova versio de la kanto "La plej bona ĉasisto" kiu aperas kiel kroma trako en la nova albumo.
Sign-in to write a comment.