Lernantoj en niaj intensaj E-kursoj ofte laciĝas post kelkhora laboro. Tamen, se vi fine de la lecionoj prenas gitaron, aŭ eksidas apud piano, kaj instruas al ili belan Esperanto-kanton, ili vigliĝas kaj lernas plu, kaj per amuza kaj gaja maniero parkerigas novajn vortojn, la tekstojn de la kantoj.

Post instruado de E-kantoj dum la lasta Semajno de Kulturo kaj Turismo en Pineda de Mar apud Barcelono, kie mi gvidis E-kurson, venis al mi la kursanoj, kaj volis aĉeti kompaktdiskon kun la lernitaj kantoj. Bedaŭrinde mi tian ne havis. Similan peton mi ricevis ankaŭ aliloke (en Internacia Paroliga Semajno apud Prago).

Mi do decidis produkti tian diskon por miaj kursanoj. Mi registris, ludante gitaron, dek plej ŝatatajn Esperanto-kantojn, kiujn mi kutime instruas en E-kursejoj. Sur la disko krome estas dosiero kun la tekstoj de la kantoj, kaj filmeto, kiun faris Katalin Kováts dum Somera Esperanto-Studado en Modra, Slovakio, kiu montras, kiel miaj kursanoj gaje kantas la kanton Kukolo. Sur la disko mem estas foto, sur kiu videblas alia kantanta bando, miaj kursanoj en NovZelando. Jen unu el tiuj kantoj: https://www.ipernity.com/doc/stano.marcek/7103311