Kiom bone priskribis George Bisharat en The Washington Post, levante la demandon: Kie estas la Palestina Mandela?
Estas interesaj kaj justaj proponoj por solvi la problemon en la regiono, sed ĉu ekzistas oreloj aŭskulti la proponojn?
PS;
Tra www.traduku.net eblas ankaŭ legi Esperantan tradukon sed ne en bona lingvaĵo :(
tamen estas pli bona ol nenio!
La persa traduko: ماندلای فلسطین کجاست؟
Mi jam antaŭe estas dirinta ke la fundamenta elirpunkto en mia ĉia debatado kaj blogado pri la israela-palestina konflikto estas la paciĝo – kaj tio signifas justan solvon por kaj israelanoj kaj palestinanoj.
Mi dum la lastaj tagoj pli profunde studis tiun aferon pri la "etnokratieco" aŭ kiel Andrea esprimas la aferon: "En Israelo troviĝas leĝoj kiuj diskriminacias civitanojn surbaze de ilia etneco".
Mi interesiĝas scii kiujn specifajn leĝojn ni celas. Mi supozas ke ni ĉefe celas la leĝon pri reveno kaj ke la araboj estas diskriminaciataj pro tio ke ili ne havas konforman leĝon.
Mi neniel volas subtaksi la suferadon de la palestinanoj. La palestina elmigrado estas terura kiel ĉiu ajn homa suferado.
Laŭ mi la situacio de la tuta loĝantaro de Israelo estas bona kaj deca. Tamen en ĉiuj demokratiaj landoj troviĝas aferoj kiujn oni povus plibonigi. Israelo ne estas escepto.
Laŭ mi la problemo de la palestinaj rifuĝintoj estu solvita enkadre de ebla estonta palestina ŝtato. Tiel la afero estu en la manoj de la palestina popolo kun laŭbezona helpo de la internacia komunumo. Ĉar Israelo havas leĝon kiu rajtigas judojn reveni al sia hejmlando, tial estas tute juste ke ankaŭ la palestinanoj havus tian konforman leĝon enkadre de sia ebla estonta ŝtato.
Cetere Israelo povus akcepti parton de la palestina rifuĝintaro. Tio tamen estas intertraktenda afero de Israelo kaj la Palestina Aŭtoritato.
Do laŭ mi la afero pri la etnokratieco kaj la asertataj diskriminaciantaj leĝoj estas troigita. Laŭ mi ne troviĝas ia ajn etnokratieca problemo en Israelo. Kompreneble povas troviĝi plibonigendaĵoj. Tio tamen ne nur koncernas Israelon, sed koncernas ĉiujn landojn.
La nuna situacio inter Israelo kaj ties malamikoj estas relative trankvila, sed ne estas paco kaj ne estas paca etoso. La situacio ne estas tre bona, sed ankaŭ ne tre malbona. La palestinanoj en Cisjordanio estas grandparte sub ia palestina memregado. En la Gaza-Strio la situacio estas multe pli malbona. Tio ne dependas de Israelo, sed de la terorista reĝimo Hamaso.
Fina, daŭra kaj firma paco estas nur atingebla per intertraktoj. La palestinanoj kaj la najbaraj landoj de Israelo devas akcepti la judan ĉeeston en Mezoriento. Tio estas multe pli granda malhelpaĵo al paciĝo ol iuj asertataj problemoj pri etnokratieco aŭ diskriminaciantaj leĝoj.
Dua problemo estas la perforto uzata de la palestinaj teroristoj. Skribante tiun ĉi komenton mi ricevis novaĵon per mia RSS-legilo ke denove – dum la novaj pacintertraktoj – estis raketo pafita en Israelon el la Gaza-Strio. Kion la palestina estraro faras por kontraŭlabori tiun problemon? Kion la internacia komunumo faras?
Tria problemo – kiun mi taksas kiel la plej granda – estas la unuflankeco de la traktado de la konflikto. Al tio estas ligita la amaskomunikila raportado, kiu estas tre unuflankeca. Mankas nuancoj. La raportado ne estas ekvilibra. Pri iuj aferoj oni tute ne raportas, dum oni emfazas aliajn aferojn. Oni distordas la informojn. Oni misinformas. Troviĝas malveraĵoj kaj kelkfoje eĉ rektaj mensogoj. Bona retejo kiu pritraktas tiun ĉi problemon estas HonestReporting (troviĝas ankaŭ aliaj retejoj).
Tio estis la amaskomunikiloj, sed troviĝas ankaŭ la internacia komunumo, la monda estroj kaj politikistoj. Troviĝas ŝablono ke kiam Israelo sin defendas oni kritikas kaj pridubas la landon. Kompreneble oni rajtas kritiki Israelon, sed se tio okazas en malbona maniero la kritikado estas malĝusta. Dum la kvin lastaj jaroj estis tri okazaĵoj kiam Israelo ricevis malĝustan kritikon: la libana milito en la somero 2006, la gazaa milito en la vintro 2008-2009 kaj la okazaĵoj lige kun la gazaa ŝiparo en majo.
En ĉiuj okazoj oni kritikis Israelon interalie pri uzado de misproporcia perforto aŭ troigita perforto. Nu, oni rajtas kritiki kaj pridubi la agadojn de Israelo – tio ne estas la problemo. La problemo estas ke la internacia komunumo, la mondaj estroj kaj politikistoj ŝajnas nur kritiki la defendajn operaciojn de Israelo, sed ne tiujn kiuj atakas kaj minacas Israelon! Almenaŭ oni ne sufiĉe kritikas tiujn kiuj atakas kaj minacas Israelon, sed oni kritikas la defendajn agadojn de Israelo troigite. La mondo vekiĝas la tagon kiam Israelo sin defendas, sed dormas la tagojn kiam Israelo estas atakata kaj minacata. Kaj kiam la mondo finfine vekiĝas ili troe kritikas Israelon, kaj tro malmulte kritikas la minacantojn kaj atakantojn – se ili entute ilin kritikas. Tiu ĉi duoblanorma kondutmaniero de la internacia komunumo kaj la mondaj estroj kaj politikistoj estas laŭ mi la plej granda malhelpaĵo al paciĝo.
Ekzistas leĝo ebliganta forbari partion de partopreno en elektoj, se ĝi malpretas agnoski tiun "judan kaj demokratian" karakteron de la ŝtato, kvankam ĝis nun kelkaj partioj porparolantaj "ŝtaton de ĉiuj civitanoj" (do ne specife judan) pene sukcesis partopreni post kortuma decido favora al ili - la ŝtataj instancoj unue volis malpermesi ilian partoprenon.
Grandega porcio de la tero ene de la limoj de 1967 estas ŝtata. Temas unuavice pri teritorioj, el kiuj palestinaj araboj aŭ fuĝis aŭ estis forpelitaj dum la milito de 1948. Israelo post la milito perforte malebligis ilian revenon kaj ŝtatigis la forlasitan teron. Speciala jura aranĝo donis al la Juda Agentejo kaj la Juda Nacia Fonduso rajton administri grandan parton de tiuj teritorioj, kaj tiuj du instancoj aplikas regulon, kiu malpermesas luigi teron al nejudoj.
Armean servon en Israelo plenumas judoj, dum oni ne vokas arabojn al ĝi. Por multaj laboroj kaj luado de iuj loĝejoj, ankaŭ por iuj stipendioj la plenumita armea servo estas alirkondiĉo, tiel ke palestinaj araboj estas ekskludataj (sen eksplicita deklaro, ke ili estas alireblaj "nur por judoj").
Tamen, laŭdire okazis progreso en unu kampo: oni komencis asigni monrimedojn al lernejoj kaj teritoriaj unuoj pli egalece, ne plu tiom diskriminaciante la palestinajn-arabajn. La diskriminacio per diferenca asignado de rimedoj tamen estis tre ekstrema en la pasinteco.
Do malgraŭ iometa tendenco al pliboniĝo, ankoraŭ eblas paroli pri etnokratia sistemo, je kiu tre bedaŭrinde la plimulto de israelaj judoj ne volas rezigni.
Detalaj informoj legeblas ĉi tie (bedaŭrinde ne Esperante, sed anglalingve): http://en.wikipedia.org/wiki/Arab_citizens_of_Israel.
Pri alia temo, nome pri "unuflankeco". Mi ne vidas tiom da unuflankeco en la amaskomunikila traktado de la konflikto, kiom en la kontribuoj de Tom kaj aliaj samtendencanoj, kiuj kvazaŭ aŭtomate klasas ĉiun agon de perforto faritan de palestinanoj "terorismo" kaj ĉiun agon de perforto faritan de Israelo "memdefendo". Tiom simpligi ne licas. Restas tiel, ke la origina ago de perforto en la regiono estis la fondo de etnoreligia ŝtato en multetna, multreligia teritorio. Tio estas la radiko de la postaj perfortaĵoj kaj kontraŭperfortaĵoj, kiuj daŭras jam de tiom da jardekoj.
Veras ke la israelaj araboj ne estas vokitaj al armea servo, sed ŝajnas ke ili tamen povas partopreni la armean servon se ili tion volas. Troviĝas ja israelaj araboj kiuj partoprenis la armean servon. Do nenio malpermesas ilin partopreni.
La mondo estas dispecigita en landoj, kiuj havas malplimultojn. Tiu aranĝo estas laŭ mi bona kaj funkcianta kondiĉe ke al la malplimultoj estas donita la eblo esti plenvaloraj anoj de la socio. Laŭ mi la israelaj araboj estas plenvaloraj anoj de la israela socio, kvankam kompreneble ĉiam troviĝas plibonigindaĵoj. Tial laŭ mi la parolo pri la etnokratieco estas troigita.
Laŭ mi la radiko de la konflikto estas ke troviĝas fortoj en la regiono kiuj ne akceptas ian ajn judan ĉeeston en la regiono. Tial la unuŝtata solvo ne sukcesus. La judoj akceptas palestinan ŝtaton kaj tial la araboj ankaŭ devas akcepti la ekziston de juda ŝtato.
Ĉiu kvadrata milimetro de la Gaza-Strio estas en la manoj de la palestinanoj kaj la plejparto de la palestinanoj en Cisjordanio estas sub palestina memregado. Ili havas ĉiujn eblojn cedi la perforton kaj ekstarti la laboron pri palestina ŝtato. Poste Israelo kaj la palestina ŝtato povas libere komenci pli profundan kunlaboron se ili tion volas. Jam hodiaŭ troviĝas kunlaboro, ĉar multaj palestinanoj ja laboras en Israelo. Tia kunlaboro povus kompreneble daŭri kvankam en la palestinaj teritorioj estus sendepende funkcianta palestina ŝtato. Tion Israelo kaj la palestina popolo atendas, sed la problemo ŝajnas esti ke ne troviĝas volemaj palestinaj estroj.
Sign-in to write a comment.