Articles by MIKELO (Michel Dereyger)
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (18)
-
Elkoran dankon al IVAR kaj CEZAR pro la taŭgaj rimarkoj... kaj la atenta legado!
Ligilo al la unu…
-
18 Nov 2014
La Fantomo de l'Operejo (16)
-
Koran dankon al IVAR, JADRANKA, GINETTE kaj CEZAR pro ilia amika helpo.
Ĝuu la legadon, karaj g…
-
16 Oct 2014
See all articles...
With...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
755 visits
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (17)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, jen finfine la lasta parto de la tria ĉapitro.
Malkovru la neatenditajn postulojn de l' fantomo de l' operejo...
Mi deziras al vi AGRABLAN LEGADON !
NB : Elkoran dankon mi ŝuldas al IVAR, JADRANKA, GINETTE kaj CEZAR pro iliaj amikaj rimarkoj !
Ligilo al la unua epizodo : www.ipernity.com/blog/mike59/748731
Malkovru la neatenditajn postulojn de l' fantomo de l' operejo...
Mi deziras al vi AGRABLAN LEGADON !
NB : Elkoran dankon mi ŝuldas al IVAR, JADRANKA, GINETTE kaj CEZAR pro iliaj amikaj rimarkoj !
Ligilo al la unua epizodo : www.ipernity.com/blog/mike59/748731
Dum tiu neatendita parolado dirita per la plej sekreta kaj grava tono, mi rigardis al Rikardo.
Kiam li estis studento, li famis kiel ŝercemulo, kiu bone konis ĉiujn manierojn por primoki aliulojn, kaj tion ja spertis la pordistinoj de l’ bulvardo Saint-Michel. *
Tial, ŝajne siavice li multe plezuriĝis pri tiu "menuo", kiun oni prezentis al li. De tiu plado li ne perdis iun buŝplenon, kvankam tiu "spicaĵo" estis iom funebra pro la morto de Jozef Buket. Li ĉagrenite kapbalancis kaj, dum la aliaj parolis, lia mieno fariĝis tristega - kvazaŭ li bedaŭrus tiun aferon de l’ operejo, eksciinte la ĉeeston de tiu fantomo.
Mi ne povis pli bone fari ol serveme kopii tiun senesperan sintenon. Tamen, malgraŭ niaj grandaj streboj, fine ni ne sukcesis bridi nian ridadon antaŭ la sinjoroj Debienne kaj Poligny. Je la vido de nia subita ŝanĝo de plej morna spiritostato al la plej senhonta gajeco, ili ŝajnigis supozi, ke ni freneziĝas.
Ĉar tiu farso jam tro longe daŭris, Rikardo mistere demandis :
"Sed, nu, kion do volas tiu fantomo ? "
Sinjoro Poligny direktis sin al sia oficejo kaj revenis kun kopio de la klaŭzaro.
Tiu klaŭzaro komenciĝis per tiuj vortoj :
« Al la spektakloj de la Nacia Muzika-Akademio, la estro de l’ operejo nepre alportu la pompon, kiu konvenas al la unua franca lirika scenejo. »
Kaj ĝi finiĝis per la artikolo tiel skribita :
« Tiu privilegio povos esti deprenita :
1° Se la direktoro malobservos la interkonsentitajn dispoziciojn de ĉi tiu klaŭzaro. »
Sekvis ĉiuj tiuj dispozicioj.
Sinjoro Moncharmin diris, ke tiu kopio skribita per nigra inko estas ĝuste konforma al tiu, kiun ni posedas.
Tamen ni vidis, ke la klaŭzaro, kiun prezentis al ni s-ro Poligny, enhavas finan alineon en ruĝa inko. Tiuj linioj estis strangaj kaj malglataj kvazaŭ skribitaj per alumeteroj. Tio aspektis kiel skribmaniero de infano, kiu daŭre desegnas streketojn kaj ankoraŭ ne scias kunligi siajn literojn. Kaj tiu alineo, kiu strange plilongigis la artikolon 98, laŭvortis :
« 5° Se la direktoro prokrastos je pli ol dek kvin tagoj la monatpagon, kiun li ŝuldas al la fantomo de l’ operejo, monatpagon difinitan je 20 000 frankoj ĝis ordonŝanĝo – do 240 000 frankojn ĉiujare. »
Sinjoro Poligny heziteme montrofingris al tiu ĉefa klaŭzo, kiun ni certe ne antaŭvidis.
"Ĉu jen la tuto? Ĉu li ne deziras ankoraŭ ion alian?", demandis Rikardo kun sia plej firma memrego.
"Jes ja !", respondis Poligny.
Tiam, li plu foliumis la klaŭzaron kaj laŭtlegis :
« Artikolo 63 :
Dum ĉiuj prezentadoj estu rezervita por la ŝtatestro la granda antaŭscenejo dekstre de la unua vico de sidlokoj.
Estu al dispono por la ministro : lunde la parterloĝio n-ro 20 ; merkrede kaj vendrede la unua loĝio n-ro 30.
Estu ĉiutage destinita al la prefektoj de la departemento Sejno kaj de la polico la dua loĝio n-ro 27. »
Denove, s-ro Poligny montris al ni linion skribitan per ruĝa inko aldonitan fine de la artiklo :
« Dum ĉiuj prezentadoj estu la unua loĝio n-ro 5 al dispono de la fantomo de l’ operejo. »
Leginte tiun ĉi lastan postulon, ni stariĝis kaj varme manpremis niajn du antaŭulojn, kaj ilin gratulis pro la ĉarma ŝerco, kiun ili inventis. Jen plia pruvo, ke plu vivas la franca ŝercema tradicio.
Rikardo eĉ aldonis, ke li ja komprenas nun kial la sinjoroj Debienne kaj Poligny forlasas sian estrecon de la Nacia Muzika-Akademio : ne plu eblis profitdonaj aferoj pro tiu fantomo tiom postulema.
"Kompreneble", aplombe aprobis s-ro Poligny. "240 000 frankojn ! Tion oni ne trovas sub ĉevalhufo !**… Kaj ĉu vi kalkulis, kiom da mono mankas al ni pro la ne-ludono de l’ unua loĝio n-ro 5, al dispono de l’ fantomo por ĉiuj prezentadoj ?! Krome ni devis repagi la abonon ! Estas terure ! Nu, ni certe ne laboras por vivteni fantomon… Do, ni preferas foriri !"
"Jes", ripetis s-ro Debienne, "ni preferas foriri. Ni foriru !"
Kaj li stariĝis.
Rikardo diris tiam :
"Tamen, ŝajnas al ni, ke vi estas ja tre bonkoraj al tiu fantomo. Se mi havus fantomon tiom ĝenan, mi ne hezitus ĝin arestigi…"
"Sed kie ? Kiel ? ili ambaŭ ĥore ekkriis. Neniam ni vidis lin! "
"Ĉu ne tiam, kiam li venas en sian loĝion ?"
"Neniam ni vidis lin en sia loĝio."
"Do, ludonu ĝin !"
"Ĉu ludoni la loĝion de l’ fantomo ? Nu, sinjoroj ! Nur provu !"
Tiam nia kvaropo eliris el la direktora laborĉambro .
Mi kaj Rikardo neniam tiom laŭte ridis.
*Bulvardo Saint-Michel, apud la Sorbonne universitato.
** "Tion oni ne trovas sub ĉevalhufo" : Franca dirmaniero por signifi aŭ grandan malfacilaĵon, aŭ raraĵon, precipe altvaloran.
-----------------------------------DAŬRIGOTA----------------------------------------
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Tial,ŝajne siavice ( ne liavice) li multe ktp
Dum ĉiuj prezentadoj estu rezervata ktp
Dum ĉiuj prezentadoj estu la unua loĝio ktp.
MIKELO (Michel Derey… has replied to IvarPlej amikajn salutojn el Francio !
Por unuecigo: -nro...
- Ĉu ne tiam, kiam li venas en sian loĝion ?
- Neniam ni vidis lin en sia loĝio.
- Do, ludonu ĝin !
- Ĉu ludoni la loĝion de l’ fantomo ? Nu, sinjoroj ! Nur provu !
Koran dankon pro via tre atenta relego kaj la taŭgaj proponoj, kara Cezar!
Plej amike.
MIKELO (Michel Derey… has replied to Hans-Georg Kaiser clubMi gratulas vin pro via kuraĝa kaj senlaca laboro favore al nia bela lingvo, kara Cezar! Mi jam rimarkis, ke vi plurfoje publikis novajn poluritajn versiojn de viaj tradukoj... Vi estas vere pasia esperantisto!!!
NB : "La Fantomo de l' Operejo" fakte ne estas ĉefverko de nia franca literaturo (vi certe rimarkis, la tro longajn frazojn, multajn ripetojn, ktp). Kiel mi jam klarigis, ju pli longa estis la felietona rakonto, des pli la verkisto enspezis!
Traven skribas gramatike tre aĉe, sed la verva kaj revoluciema enhavo lasas rapide forgesi tion, Kafka skribas gramatike genie, kvazaŭ li konus la stilon de bona Esperanto, sed liaj enhavoj ne atingas la klaskonscian superrealecon de l' "Mortula Ŝipo", do verkistoj famas pro diversaj kaŭzoj, la kapablo verki bonstile, estas nur unu el tre diversaj partoj de sukcesa verkisto, tiaj verkistoj ekzistas multaj, sed ofte ili ne havas ion por diri, kiel ekz. la ruso Bunin, kiu en Parizo verkis belege pri la ridinda sentimentaleco de la eterna burĝo kaj kiu tial preskaŭ mortis pro memfarita enuo:) ...
sed la Fantomo en ĉiu direkto estas majstroverko, antaŭ ĉio pro la enhavo, sed ankaŭ pro la leĝera maniero redoni lertege la veran teatran vivon, la libro estas verva kaj sprita, kaj la fantomo estas, kaj tio estas eksterordinara, ne monstro, sed speco de kultivita Frankenstein, do fantomo, kiun kreis la fantazio de l' homo, ĝi estas spegulbildo de l' sopirega homo, kiu soifas je elaĉetiĝo el ĉiu kondamniteco,.,, kaj tial la libro estas tiom humaneca... tio estas specialaĵo, la plej multaj monstroj aŭ fantomoj estas simple nur fortimigaj, kiel kelkaj el E.A. Hoffmann; la fantomo de l' operejo estas moderna disŝirita estaĵo.. kaj ja ankaŭ Sarte diris, "la infero tio estas ni mem..." , fantomoj en niaj tempoj estas kutime tre bedaŭrindaj, ili estas kondamnitoj, la veraj monstroj estas potencavidaj homoj, kiuj detruas ĉion pro egoismo, ...ankaŭ la arton, kaj kompreneble ankaŭ la teatran arton (kiu komenciĝis en grekaj tragedioj kaj komedioj), la nuna teatro tro ofte servu servu nur plu al iu ajn propagando aŭ al amuzu-vin-ĝismorte- celoj.. kiel en Romo, kie "panem et circensis" servis unuavice por sekurigi la potencon de manpleno da cezaroj kaj senatanoj.
MIKELO (Michel Derey… has replied to Hans-Georg Kaiser clubPost la unua legado, mi sentis min elrevigita, ĉar traduki kvin... eĉ dekfoje la saman romanon ŝajnas al mi preskaŭ neebla! Vi estas vere tre kuraĝa kaj pasia esperantisto! Tamen eĉ geniulo eble neniam estus kontenta pri sia verko, ĉu ne? ... Mi ankaŭ pensas pri la romano de Emile Zola "L'Oeuvre" (la verko) : la pentristo volas fari ĉefverkon, li daŭre pentradas kaj rekomencas, sed neniam sentas sin kontenta; finfine li detruas sian pentraĵon kaj ... sin mem.
Tamen post dua pli atenta legado de viaj komentoj, mi opinias, ke vi rajtas pri la tradukarto. Oni devas multe labori por skribi en bona stilo, ankaŭ por reskpekti la verkiston. Sciuu, ke mi jam kutimas skribi almenaŭ du aŭ tri proponojn por pluraj frazoj. Ĉiufoje mi penadas respekti la originan version, eĉ se ties stilo kelkfoje estas vere eksmoda.
... Mi nur esperas, ke mi ne tro malbone sukcesas skribi en bona Esperanto!... Kion vi sincere opinias?
Nu, mi scias, ke mi postulas multe, sed mi ne plu daŭre superŝutos vin per novaj konsiloj, mi pensas, ke mi jam sufiĉe instruistaĉis al vi... sed mi estas homo al kiu ofte mankas pacienco, do mi ne estus bona instruisto por vi.
Kial mi tradukis Traven: Mortula Ŝipo dekfoje, simple ĉar mi tro frue tradukis la libron, mi ankoraŭ ne regis la lingvon, kaj tial mi neniam estis kontenta pri la rezulto, mi fakte lernis E-on per tradukado de libro, sed nun mi tradukas multe pli rapide, mi tradukas nun La Proceson de Kafka, ĉiutage paĝon, poste mi ankoraŭfoje tralegas ĝin kritike, poste mi komparas la tekston helpe de legado kun mia edzino, kiu legas post mia legado de ĉiu tradukita frazo ĉiam la germanan frazon de la originalo, krome mi plej ofte ne tradukas el libro, sed jam havas la germanan version sur mia komputilo. Laste mi sendas tradukpartojn al Vladimir Türk, kiu korektas ĉion ankoraŭfoje, li resendas sian korekton kaj mi denove komparas la tekston kaj ankoraŭfoje ŝanĝas tion, kio laŭ Vladimir korektendas, kaj tiam tiuj paĝoj estas pretaj, kaj mi tradukas dum tio ĉiutage plu novan paĝon ktp, ktp... .
Kio por mi gravas, ke mi havas por la traduklibro specon de ligna krado, tiel, ke mi povas legi la libron ĉiam oportune, preskaŭ starantan, kaj por la libro mi uzas pinĉilojn per kiuj oni pendigas tolaĵon, kaj tiujn pinĉilojn, mi ĉiam ŝovas dum la tradukado al la frazo, kiun mi ĵus tradukas, tiel mi ne devas denove kaj denove serĉi la frazojn, tio la tradukadon tre faciligas... kaj kompreneble mi uzas tablolampojn por bone povi legi la tekstojn.
Certajn tekstojn (ofte poemojn) mi skanas antaŭ ol mi tradukas ilin, se tio ne alie eblas.
Tre grava estas ankaŭ havi bonan liston de vortartoj ks. en la komputilo, kiujn oni tuj povas klaki, se oni bezonas ilin. Ekz. PIV; Reta Vortaro, Rata Vortaro, VIVO, Glosbe, Google, Vikipedio.
Sign-in to write a comment.