LA DOMO INTER LA DUNOJ – Ĉapitro 19 (2/3)
Dum longa tempo, ili ĉiuj silente veturis. Pli-malpli, ĉiu sentis sian gorĝon kunpremita de ia emocio, kiam alvenis la momento por riski la aventuron. Feliĉe, en la aŭto, unu fraŭdulo estis kunpreninta botelon da rumo, kiun li disdonis al la aliaj, tiel gajigante ĉiujn. Necesis, ke Zidoro kolere ekkriis, por ke la du kamaradoj sur la tegmento ĉesu refrenon, kiun ili ekkantis.
- Ĉu ni ’stas tuj apud la landlimo ? demandis Silvano. Mi tute ne rekonas la lokon.
- Jes, respondis Zidoro. Ja neniam vi venis ĉi tien, ĉu ?
- Jes ja, sed mi iris trans la dunojn. Oni ’stas proksime de Furnes, ĉu ne?
- Ne. Ĝi situas malantaŭ ni ; la kanalo ’stas maldekstre kaj la dunoj dekstre.
Silvano instinkte rigardis returne, kvazaŭ en la mallumo li povus vidi la domon, kies memoro lin obsedas .
La kamioneto veturis laŭ mallarĝaj tervojetoj, ĉe la rando de rojoj, trans etajn lignopontojn. Ĝi haltis en kava vojeto.
- Ĉu paneo ? demandis Silvano.
- Ne. Oni devas atendi ĝis la unua. La doganist’ deĵoros nur de tiam.
Unu post la alia, la homoj eliris el la aŭto. Ili sidiĝis sur la herbo kaj ekbruligis cigaredojn. La botelo da rumo estis rapide malplenigita. Oni gajiĝis kaj ŝercis, sed mallaŭte, senbrue, ĉar la landlimo ne estis fore. Eble unu doganisto povus aŭdi tiujn konfuzajn voĉbruojn kaj signali alarmon.
- Kioma horo nun estas ? demandis unu viro. Ĉu ni devos ankoraŭ longe plu atendi ?
- ’Stas noktomezo, diris Zidoro. Restas nur eta horo.
Li iris priserĉi sub la seĝo de la kamioneto, elŝovis ion, el kiu ŝprucis hela penikforma lumo.
« Silvan’, venu lumigi al mi », li petis.
Kaj li levis la kapoton de la kamioneto.
Silvano enmanigis la elektran lampon, kies lumon li direktis sur la motoron. Per tuboboltilo, Zidoro malmuntis la sparkilojn, purigis ilin kaj kontrolis la interspacojn de ties elektrodoj. Poste, li kontrolis la magneton kaj ties kontaktilojn. Fine, li provis startigi la motoron, kiu tre facile ekfunkciis.
Zidoro tuj haltigis ĝin.
- Nu, ĝi bone funkcias, ĉu ?! li fiere diris.
- Jes !
- Nepras. Baldaŭ ni ja ne povos uzi la krankon !
Por plia sekuro, li ankaŭ verŝis kelkajn gutojn da benzino en la dekompresorojn – ĉar la malnova veturilo ankoraŭ havis tian sistemon. Poste, referminte la kapoton, ankaŭ li ekbruligis cigaredon.
- Ĉu ni ’stas malproksime de Francio ? demandis Silvano.
- Je kvincent metroj. ’Stas granda fosaĵo ĝuste sur la landlimo.
- Ĉu ponto ?
- Ne, ne ’stas ponto.
- Ni faros ĉirkaŭvojon, do ?
- Ne. Vi ja vidas, ke oni kunprenis tabulojn, ĉu ? Ponton ni mem faros. Poste, ni fulmrapidos tra la kampoj.
Sub la lumo de la elektra lampo, li rigardis sian brakhorloĝon.
« Kvaron’ antaŭ l’ unua. Mi tuj iros kontroli. Nu, vi ĉiuj silentu, knaboj ! »
Li malproksimiĝis direkte al la landlimo.
Silvano profunde spiris. Kiel okazis antaŭ ĉiuj danĝeraj aferoj, lia brusto estis nun premita. Ŝajne, li sentis malvarmon. Li iomete tremis. Fakte, tio malaperis tuj kiam ekiĝis la danĝero, sed li timis en tiu ĉi momento. Li preskaŭ bedaŭris sian partoprenon. En lian memoron revenis la paroloj de Julio. Ĉu Ĵermena perfidis lin ?.. Li forpelis tian penson.
Rigardante la malhelan stelplenigitan ĉielon, li iom paŝis laŭ la vojo, kiun ili estis sekvintaj. Kontraŭ lia volo, tristaj pripensoj venis en lian menson. Premegis lian animon la senlima profundeco de tiu volbo senviva kaj abismo-nigra. Li sentis sin strange malgrandigita. Por la unua fojo, li ekkonsciis pri la eta spaco, kiun li okupas inter tiuj aĵoj. Li ne plu komprenis, ke oni povas klopodi por zorgi pri afero tia vana, kia ekzistado. Fakte, ĉio tio gravis nur antaŭ liaj okuloj, ĉar temis pri li. Sed post li, same kiel li, kiom da homoj ankaŭ ĉesigos dum momento sian malesperan lukton kontraŭ neniigo ?.. Kiom da ili observos plu tiun indiferentan ĉielon, kiu, de jarmiloj, senemocie ĉeestas la senfinan ripetadon de la sama dramo ?.. Silvano estis nur sensignifa epizodo... Kaj fronte al la universo, ne multe gravis lia suferado...
Alvenis al li obtuza fajfo, kiu eltiris lin el lia revado. Tiam li reiris al la aŭto.
Sub la ordonoj de Zidoro, la homoj jam estis malŝarĝantaj la tabulojn el la tegmento.
« Nu ! rapidegu ! Ja tempas ! » diris Zidoro, ekvidinte lin.
Silvano grimpis sur la veturilon kaj helpis la aliajn. La tabulojn, ili malsuprenigis kaj surteren aranĝis laŭ duobla vojo, tra la freŝplugita kampo, kiun la aŭto estis traveturonta. Sur tiun preparitan vojon, ili manpuŝis la kamioneton, kies motoro estis haltigita. Zidoro sidis malantaŭ la stirilo. Puŝis du homoj la antaŭajn radojn, du la malantaŭajn, kaj la aliaj ĉe la flankoj. En la nokto, oni aŭdis nur la krakojn de la tabuloj kaj la kurtajn anhelojn de la viroj. Trairinte la tutan longon de la tabuloj, tiujn ili levprenis por rearanĝi antaŭ la aŭton.
Du-trifoje, la kamioneto forlasis sian vojon kaj profunde enŝlimiĝis en la grundo. Tiam necesis uzi dikajn stangojn el ligno por ĝin levi kaj eltiri el la glueca argilo.
Ili fine atingis la etan rojon, kiu estigis la landlimon inter Francio kaj Belgio... Kaj tie, ili haltis. Sur la alia flanko, Silvano divenis la silueton de la doganisto.
-----------------------------------------DAŬRIGOTE--------------------------------------------------
Articles by MIKELO (Michel Dereyger)
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 19 (3/3)
-
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj,
Mi rapidegis por traduki tiun ĉi trian parton de la 19a ĉapitr…
-
18 Jan 2014
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 19 (1/3)
-
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, jen la sekva epizodo de via felietono.
... Ĉu Silvano ankora…
-
13 Jan 2014
See all articles...
With...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
622 visits
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 19 (2/3)
Karaj geamikoj, karaj legantoj,
Kiel promesita, jam hodiaŭ mi aldonas la sekvan parton de via felietono.
... Silvano ne scias, ke Ĵermena perfidis lin. Kio okazos?...
BONAN LEGADON ! ... kaj ĝis tre baldaŭ for la tria parto de tiu epizodo.
Mi kore dankas al IVAR pro lia valorega helpo !!!
Kiel promesita, jam hodiaŭ mi aldonas la sekvan parton de via felietono.
... Silvano ne scias, ke Ĵermena perfidis lin. Kio okazos?...
BONAN LEGADON ! ... kaj ĝis tre baldaŭ for la tria parto de tiu epizodo.
Mi kore dankas al IVAR pro lia valorega helpo !!!
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.