9a ĈAPITRO



Ĝemante, ŝi vekiĝis kaj restis senmova sur la dorso, fikse rigardante la helajn fenestrojn.

Netravidebla blanka nebulo plenigis la korton kaj, al ŝiaj lacaj okuloj, tio aspektis kiel neĝo, tia kia ĝi falas la unuan fojon en aŭtuno : dika kaj blindiga, eliganta ian malviglan lumon, malfortan blankan brilon.
Ŝi kunigis la manojn kaj murmuris:
"Jen la unua neĝo..."

Ŝi longe rigardis ĝin kun rava esprimo, samtempe infana kaj iom timiga, eĉ freneza.
La apartamento estis silenta. Verŝajne ankoraŭ neniu revenis hejmen.

Ŝi stariĝis kaj vestis sin. Ŝi ne perdis la fenestrojn el la okuloj, imagante la neĝon, kiu falis, kiu striis la aeron kun fuĝanta rapideco, kiel birdaj plumoj.

Unu momenton, ŝi kredis aŭdi la bruon de pordo, kiun oni refermas.
Eble la Karinoj jam revenis kaj dormis.
Sed ŝi ne pensis pri ili. Ŝi kredis senti la neĝerojn frapeti ŝian vizaĝon, kun ilia gusto de glacio kaj fajro.

Ŝi ekprenis sian mantelon, rapide ligis sian ŝalon sur la kapon, pinglis ĝin ĉirkaŭ sian kolon, senkonscie serĉis sur la tablo, per etendita mano, kiel blindulo, la faskon da ŝlosiloj, kiun ŝi kunprenis en Karinovka, kiam ŝi devis eliri.

Ŝi trovis nenion, febre serĉpalpis, forgesante kion ŝi volas, senpacience reĵetis la okulvitrujon, la komencitan trikaĵon, la portreton de infanaĝa Jurij...
Ŝajnis al ŝi, ke oni atendis ŝin? Stranga febro flamigis ŝian sangon.
Ŝi malfermis ŝrankon, lasis ĝin kun ties batanta pordo kaj malfermita tirkesto.

Falis vestohoko.
Ŝi iomete hezitis, levis la ŝultrojn, kvazaŭ ŝi ne havus tempon por perdi kaj subite eliris. Ŝi trairis la apartamenton, malsupreniris la ŝtuparon per siaj rapidaj kaj silentaj paŝetoj.

Ekstere ŝi haltis. La frosta nebulo plenigis la korton kiel fumo. Gutetoj pikis ŝian vizaĝon, kvazaŭ pintoj de neĝpingloj, kiam tiuj falas duonfanditaj kaj ankoraŭ miksitaj kun la septembra pluvo.

Malantaŭ ŝi, eliris du viroj en frakoj kaj strange rigardis ŝin.
Ŝi sekvis ilin, enŝoviĝis en la malfermeton de la pordo, kiun iu refermis malantaŭ ŝia dorso kun obtuza ĝemo.

Ŝi estis sur strato malluma kaj senhoma; lumigita stratlampo brilis tra la pluvo.
La nebulo disiĝis... la pavimo kaj la muroj malforte brilis...

Iu viro preterpasis, trenante siajn malsekajn ŝuplandumojn, kiuj elŝprucigis akvon.

Hundo trairis la straton iom haste, proksimiĝis al la maljunulino, flaresploris ŝin, sekvis ŝiajn paŝojn kun grumbleto ĝema kaj malkvieta.
Ĝi sekvis ŝin kelkan tempon kaj lasis ŝin.

Ŝi plu iris, ekvidis placon, aliajn stratojn.
Taksio tuŝetis ŝin tiel proksime, ke ĝi ŝprucmakulis ŝian vizaĝon de koto.
Ŝi ŝajne vidis nenion. Antaŭen ŝi pluiris, ŝanceliĝante sur la malsekaj pavimeroj.

De tempo al tempo, ŝi sentis sin tiel laca, ke ŝiaj kruroj ŝajnis fleksiĝi sub ŝia korpopezo. kaj enprofundiĝi en la grundon.

Ŝi levis la kapon, rigardis la taglumon, direkte al la rivero Sejno, pecon de blanka ĉielo ĉe la fino de la strato.
En ŝiaj okuloj, tio fariĝis neĝkovrita ebenaĵo, kiel tiu de Suĥarevo.

Ŝi pli rapidis, blindigita de pluvo kvazaŭ fajro, kiu tranĉis ŝiajn palpebrojn. En ŝiaj oreloj aŭdiĝis bruo de sonoriloj.

Ekfulmo de prudento revenis al ŝi dum momento. Ŝi klare vidis la nebulon kaj fumon disiĝi ... sed tio ĉesis : malkvieta, laca kaj sin klinanta al la grundo, ŝi ree paŝis kaj fine alvenis al la kajoj.

La Sejno estis alta kaj ties akvo kovris la bordorandon.
Tagiĝis kaj la horizonto blankiĝis kun pura kaj luma brilo.
La maljunulino proksimiĝis al la parapeto, fikse rigardis tiun flagrantan ĉielostrion.

Sub ŝiaj piedoj eta ŝtuparo estis kavigita en la ŝtono.
Ŝi ekprenis la manrelon, forte premis ĝin per sia malvarma kaj tremanta mano, kaj ekis malsupreniri.

Sur la lastaj ŝtupoj fluis akvo. Ŝi ne vidis ĝin.
"La rivero frostiĝis" ŝi pensis, "ĝi certe estas frostita en tiu sezono..."
Ŝajnis al ŝi, ke necesas nur trairi ĝin kaj ĉe la alia flanko troviĝas Karinovka. Ŝi vidis la lumojn de la terasoj flagri tra la neĝo.

Sed kiam ŝi alvenis malsupren, fine mirigis ŝin la odoro de l' akvo.
Ŝi havis abruptan movon de konsterno kaj kolero, iomete haltis, tamen plu malsupreniris malgraŭ la akvo, kiu trairis ŝiajn ŝuojn kaj pezigis ŝian jupon.

Nur ĝuste kiam ŝi estis mezkorpe enirinta en la Sejnon, ŝi tute rekonsciiĝis. Ŝi sentis sin malvarmega, volis krii, sed havis nur la tempon por sin krucsigni, antaŭ ol refalis la levita brako.
Ŝi estis mortinta...

La eta kadavro flosis kelkan tempon, kvazaŭ pako de ĉifonoj, antaŭ ol malaperi, kaptita de la malhela Sejno.


FINO