5a ĈAPITRO
Komence de la somero, la Karinoj alvenis al Parizo kaj luis etan meblitan loĝejon, en strato de la Triumfa Arko.
En tiu tempo, Parizon invadis la unua fluado de rusaj migrantoj, kaj ĉiuj amasiĝis en Passy* kaj en la ĉirkaŭo de la Placo de l' Stelo**, instinkte proksimiĝante al la Bosko de Boulogne***.
Tiun jaron, la varmego estis prema.
La loĝejo estis malvasta, malluma, sufoka. Ĝi odoris je polvo kaj malnovaj ŝtofoj; la malaltaj plafonoj ŝajnis pezi sur la kapojn. De la fenestroj videblis la korto mallarĝa kaj profunda, kun kalkitaj muroj, kiuj kruele resendis la julian sunlumon.
Jam matene oni fermis la ŝutrojn kaj la fenestrojn, kaj en tiuj kvar etaj mallumaj ĉambroj la Karinoj kune vivis ĝis la vespero, sen eliri, mirigitaj de la Parizaj bruoj, spirante kun ĝeno la odoraĉojn de la lavujoj kaj kuirejoj, kiuj suprenvenis el la korto.
Ili senvorte iris kaj reiris de unu muro al alia, kiel la aŭtunaj muŝoj lacaj kaj nervozaj — kiam finiĝis la varmego, la lumego kaj la somero — pene flugantaj al la vitroj, trenante siajn mortintajn flugilojn.
Sidante la tutan tagon en la eta tolaĵejo funde de la loĝejo, Tatjana Ivanovna flikis la vestojn.
La "ĉiofaranta" servistino, ruĝa kaj freŝa normanda fraŭlino, peza kiel tirĉevalo, foje malfermetis la pordon kaj ekkriis: "Ĉu vi ne enuas?", opiniante, ke, same kiel la surduloj, tiu fremdulino pli bone komprenos parolojn forte eldiratajn. Kaj ŝia laŭtega voĉo tremetigis la lumŝirmilon de la porcelana lampo.
Tatjana Ivanovna svage skuis la kapon, kaj la servistino ree ekmovetis la kaserolojn.
Andreon oni metis en pensionon ĉe la marbordo, en Bretonio.
Iom poste, Cirilo foriris. Li estis retrovinta sian karcero-kamaradinon, la francan aktorinon malliberigitan kun li en Sankt-Peterburgo en 1918. Ŝi estis nun riĉe vivtenata amorantino. Beleta fraŭlino kaj donacema blondulino kun bela peza korpo, ŝi freneze amis Cirilon...
Tio simpligis la vivon.
Sed reveninte hejmen je la tagiĝo, foje okazis, ke li rigardis la korton sub siaj fenestroj kun la deziro kuŝiĝi sur tiuj rozkoloraj pavimoj kaj definitive liberiĝi de amo, de mono kaj de iliaj komplikaĵoj.
Poste tio pasis. Li aĉetis belajn vestojn. Li drinkis.
En la fino de junio, li foriris al Deauville**** kun sia amorantino.
En Parizo, kiam malkreskis la varmego ĉirkaŭ la vespero, la Karinoj eliris, iris al la Bosko, al Pavilono Dauphine*****.
La gepatroj restis tie, malĝoje aŭskultante la bruojn de l' orkestro, memorante pri la Insuloj, pri la ĝardenoj de Moskvo. Dume, Lulu kaj aliaj gejunuloj paŝadis laŭ la mallumaj aleoj, deklamante versojn, ludante la amludon.
Lulu aĝis dudek jarojn. Ŝi estis malpli bela ol antaŭe, magra, kun abruptaj movoj kiel tiuj de knabo, kun la haŭto malhela, maldelikata kaj iom bruligita de la vento dum la longa marvojaĝo, kun stranga, laca kaj kruela mieno.
Ŝi iam ŝatis sian maltrankvilan vivon, danĝeran kaj ekscitan.
Nuntempe, pli ol ĉio tio plaĉis al ŝi tiuj promenadoj en la Pariza krepusko kaj la longaj senvortaj vesperoj en la trinkejoj, ĉe la homplenaj verŝotabloj kun iliaj odoroj de kreto kaj alkoholo, kaj la bruado de la bilardoj en la salono de l' fundo.
Ĉirkaŭ noktomezo, ili reiris al ties aŭ alies domo, kaj ili rekomencis drinki kaj karesi unu la alian en la mallumo.
La gepatroj dormis kaj svage aŭdis la gramofonon ludi ĝis la tagiĝo. Ili vidis nenion aŭ deziris nenion vidi.
Iun nokton, Tatjana Ivanovna eliris el sia ĉambro por repreni la tolaĵon, kiu sekiĝis en la tualetejo. Ŝi forgesis ĝin sur la banhejtilo la antaŭtagon, kaj necesis fliki paron da ŝtrumpoj por Lulu. Ŝi ofte laboris nokte. Ŝi bezonis malmultan dormon, kaj je la kvara aŭ kvina horo ŝi jam ellitiĝis, silente rondiris en la ĉambroj sed neniam eniris en la salonon.
Tiun nokton, ŝi estis aŭdinta paŝojn kaj voĉojn en la koridoro; jam de longe la infanoj verŝajne foriris.
Ŝi vidis lumon sub la pordo de la salono.
"Refoje ili forgesis malŝalti la lampon", ŝi pensis.
Ŝi malfermis la pordon kaj nur tiam aŭdiĝis la gramofono, ĉar ĝin ĉirkaŭis remparo de kusenoj.
La mallaŭta anhelanta muziko ŝajnis pasi tra tavolo da akvo.
La ĉambro estis duonluma. Unu nura lampo, vualita per ruĝa tuko, lumigis la divanon, kie Lulu kuŝis kaj ŝajnis dormi, kun sia robo malfermata sur la brusto; ŝi brakumis knabon kun lia pala delikata vizaĝo malantaŭen klinita.
La maljunulino alproksimiĝis. Ili vere dormis, kun siaj lipoj ankoraŭ kunmetitaj, kun la vizaĝoj unu ĉe la alia.
Odoris je alkoholo kaj densa fumo plenigis la ĉambron; glasoj, malplenaj boteloj, diskoj, plenplenaj cindrujoj, kusenoj, kiuj daŭre konservis la korpajn formojn... ĉio kuŝis dise-mise sur la planko.
Lulu vekiĝis, fikse rigardis Tatjanan Ivanovnan, kaj ridetis. Ŝiaj dilatiĝintaj okuloj, nigriĝintaj pro la vino kaj la febro, esprimis mok-indiferentecon kaj lacegon.
Ŝi dolĉe murmuris:
"Kion vi volas?"
Ŝiaj longaj misaranĝitaj haroj pendis sur la tapiŝo. Ŝi ekmoviĝis por relevi la kapon. La mano de la junulo kuntiris la taŭzitajn hartufojn. Ŝi abrupte deprenis ilin kaj sidiĝis.
"Kio okazas?" ŝi senpacience rediris.
Notoj:
* Passy : komunumo aneksita al Parizo en1860 (16a arondismento).
eo.wikipedia.org/wiki/16-a_arondismento_de_Parizo
** Placo de l' Stelo (Place de l'Etoile) = nun placo Charles-de-Gaulle, kie staras la Triumfa Arko.
*** la Bosko de Boulogne :
eo.wikipedia.org/wiki/Bosko_de_Boulogne
**** Deauville : fama banloko en Normandio.
***** Pavilono Dauphine : tie staris la ĉina pavilono dum la Universala Ekspozicio de1878, tuj apud la Bosko de Boulogne. La nuna pavilono fariĝis tre luksa konstruaĵo (restoracio, kongresoj, solenaj, kunvenoj...).
----------------------------------------------DAŬRIGOTA------------------------------------------
MIKELO (Michel Derey… has replied to IvarZamenhof uzis majusklojn por la monatoj en la Fundamento, ktp. Sed laŭ la "tekstaro" oni skribas nun "junio" en ĉiuj frazoj ... Do, prave, kara Ivar! Ekde nun mi skribos sen majusklo!
Pasigu tre agrablan dimanĉon!
Plej amike salutas vin
Mikelo
Sign-in to write a comment.