Jakvo's most commented articles

  • vortoj sur vico, kiel kutime

    - 1 comment
    Tro longe mi ne plu metis kelkajn vortojn sur linio. Tro okupata. Mi ne havas tempon, homoj diras, kvankam ni ĉiuj disponas pri 24 horoj. Nu oni devas diri ion por pravigi ke laboro ne okazis. Ĉu riproĉi! Ne eblas ĉu? Do kelkaj sentoj, neniam hazardaj

  • Universala Kongreso de Esperanto (salutoj)

    - 1 comment
    Rilate 94-a Universala Kongreso de Esperanto Okazonte en Bjalistoko, Polando. Estimataj uzantoj de la universala lingvo esperanto, Post sukcesa kongreso en Roterdamo, la internacia Esperanto-komunumo havas sian kongreson nun en Bajlistoko. Certe tiu elekto de kongresurbo donas apartan etoson al ĉi tiu kongreso. Kongresi en la urbo kie dr-o Zamenhof dum jaroj faris sian senlacan laboron por disvastigi sian idealon; lingvon kiu utilas al ĉiuj homoj kiuj volas mal…

  • Flugas en la aeron

    - 1 comment
    Flugas en la aeron Laŭ sistemo 4-4-6 Soneto. liberigita folio flugas en aeron mara venteto ŝin disŝiris per dolĉa blovo, Sento amara, folio rekte en inferon Rilatis nur pri dancado de la bosanovo. Multaj freŝaj ventoj eĉ ventegoj sin postsekvis dancigas ŝin la tango aŭ nova Piazzola. vestita preskaŭ nuda aŭ de tempo en surplis’ sed ĉiam plenkolora plejofte pli frivola. Karega folio sen formo de eleganto t…

  • Leo

    - 1 comment
    Dum ferio mi aŭdacas kunporti librojn, kiujn mi ankaŭ legas, imagu. Ĉi jare mi feriis en belega reginono ĉe oceano de Francio en vilaĝeto St. Georges de Didonne. La vetero estis agrabla kaj la luita dometo plene kongruis kun la deziroj de laboristo kiu tutan vivon sklavigis por havi kelkajn monerojn por la tempo dum pensio. Ne eblas ferii sen ke mi kunportu libron verkitan de Hannah Arendt. Kial ? Nu ĉar ŝi laŭ mi estas unu el la plej grandaj politikaj pensanto…

  • Ĝojan Kristnaskon kaj Feliĉan Novjaron

    - 1 comment
    La 28-an de novembro mi partoprenis kiel prezidanto la kunsidon de Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kaj je la 8-a vespero kiam ni adiaŭis, mi iris al hotelo en najbareco ĉar trajno al Antverpeno ne plu estas, krom la tagoj poste. Kvankam la trajno al mia regiono nur forveturis en Parizo, Norda stacidomo je la 10-a kaj 25 horo, mi forlasis hotelon je la 8-a kaj 30. Estis pluva tago kaj vento ludis kun hararon. Ek de “Place D’italie” ĝis Norda stacidomo estas s…

  • Pensoj ĉe komputilo

    - 1 comment
    Mi sidas ĉe komputilo, iom laboretis. Estas strange, mi legis ĉiujn mesaĝojn, respondis al tiuj, kiujn mi devas respondi, legis kion mi devis legi kaj nun…nun mi iom atendas, sen fari ion ĉar mi scias ke jam estas tiu momento de la tago ke mi ne plu devas komenci ion ajn freŝan. Tuj la mondo vekiĝas en mia regiono kaj mi devas sekvi la fluon de ĉiu tago. Estas kristnasko la tago de la paco. Kia hipokrita afero, paco. Ĉu iu volas ĝin kaj se jes, kial ni ne pli forte batalas por havi…

  • La animo-kunulo

    - 1 comment
    Mia amiko Bob, promenadas laŭ lia kutimo tra parko, en pensoj, kombante la cerbon. Malplaĉas al li la festotagoj en kiu ek, homoj devas ŝajnigi ke ĉio bonas en la mondo. Montriĝas granda feliĉo ke dum ĉi tiu periodo de la jaro ekzistas mizeruloj, senhejmuloj, homoj kiuj vivas en plej granda mizero, ĉar nun ni povas montri ke ni pensas al tiuj homoj. Ni povas malavare donaci monereton al grupo kiu preparas manĝon por la senhejmuloj. Tason da supo ili ricevas antaŭ enirejo de granda stacidomo. Vid…

  • Serĝento Bob

    - 1 comment
    "Sidiĝu, kara Bob", li diris dum ili manpremis. "Saluton, Leo" - respondis Bob - "kiel vi fartas en vivo?" Bob parolis la germanan. Li malamis sin pro ke li uzis la germanan kiam li parolis kun Leo, ĉar nu ja, kiam li parolas kun Leo li devus paroli la flandran, nu ja la flandran li ne scipovis, fakte estis la antverpena dialekto kiun li kutime parolas. Leo ekstaris kaj ordonis al Bob fari same. "Laŭ ordonoj de la Reĝo de Belgio, vi Bob Bonkeŭr, estas nun serĝento en la belga armeo. Gratu…

  • La prezidanto

    - 1 comment
    Li nomiĝas Robert, sed ni ĉiuj nomis lin simple Bob, kiu kutimas inter ni laboristoj. Ĉu pigreco aŭ kio, mi ne scias, sed maloftas ke oni uzis la veran nomon. Neniam iu nomis min Jakob aŭ laŭ franca maniero Jacques, sed ĉiuj en medio de diamantoj alvokis min per familia nomo Schram (Ŝram). Bob estis amiko de mi, ni ambaŭ agadis en sindikato kaj dum kunsidoj li ĉiam sidis apud mi. Bob estis, nu, kun plej granda respekto, simpla laboristo. Li apenaŭ studis, sed ki…

  • Onklo Bernardo

    - 1 comment
    Mia amiko Bob estas iom aparta viro. Ne decas klaĉi pri homoj, prefere simple diru kion vi havas por diri kaj silentu por ĉiam. Nu, mi ne klaĉas pri Bob. Ĉion, kion mi diras pri li, li jam scias, mi jam profunde diskutis kun li. Mia amiko Bob havas plurajn talentojn. Li kapablas flugi kiel mevo, mi jam parolis pri tio. Ho jes, lastan semajnon, mi estis ĉe maro kaj mi vidis du mevojn. Tutklare paro en amo. Mi kriis Bob, Bob, sed la mevo eĉ ne rigardis, d…

  • 2011

    - 1 comment
    Al vi ĉiuj Havu belegan kaj sanan jaron 2011

  • Nefermita letero al Viktoro

    - 1 comment
    Mia amiko Viktoro skribis en sia blogo sekvajn vortojn: Mi tre ŝatas legi tekston de verkisto, kies voĉon mi bone konas. Kiam tio okazas, mi ne legas per mia interna voĉo sed aŭdante la verkistan voĉon. Tiam, lia aŭ ŝia voĉo ŝajnas tute reala, kvazaŭ mi aŭskultus radioelsendon. La frazoj gravurigis post kelkfoje legado en cerbon mian. Nekredeble plaĉas al mi tekstojn de Louis Paul Boon. Eble la sola flandro kiu maltrafis Nobelpremion, kiujn li plene merit…

  • Ĉu iu povas klarigi?

    - 1 comment
    antaŭ minuto - la 9-an de aŭgusto 2011 je la 5-a 45 posttagmeze mi ricevis tekston pri papago, sed mi ne bone komprenas la tekston. Eble iu povas klarigi pri kio temas? Kio estas Silfer. Mi memoras ke estis siatempe komikso, desegnostrio pri vakero kaj la ĉevalo de la vakero nomiĝis Silfer, sed nun rilatas pri papago. Stranga koincido. Mi ne sciis ke tiu nomo estis tiel populara ke oni donu ĝin al ĉiuj specoj da bestoj. Izola esperantisto deziris aĉeti papagon, kiu parolas nian li…

  • tramo senpage

    - 1 comment
    Homo estas stranga! nu mi konsideras min stranga kaj laŭ aspekto mi estas homo. Mi kuras - nu ja kuras - promenadas sur la malantaŭaj piedojn kaj staras rekte dum mi promenadas. Dum tuta vivo mi neniam loĝis pli ol 20 minutoj piede de mia laborloko, tamen tiam mi kuris kaj ne promenadis al laboro, aŭ, jes tion mi memoras, siatempe estis iu najtingalo kiu loĝis en la centra urboparko. Ĉu li rekonis min aŭ ĉu hazardo, mi neniam sciis kaj ankaŭ ne rompis al mi la kapon pri tio, sed kiam…

  • Gedicht zonder rijm.

    - 1 comment
    waarde vriend, Je vroeg mij een gedicht te maken over kunst. Driewerf helaas, na eerst mijzelf, moet ik ook jou nu ontgoochelen. Het is mij niet gelukt. Hoewel, ik heb wel veel geleerd. Naar de Antwerpse kathedraal ben ik geweest om Rubens te bezoeken. De Jesus aan zijn kruis heb ik gaan bekijken. Is dit kunst dacht ik dan, een man vol leven, Mister Univers in grote vorm die een beetje voor dood speelt. Een blozende maagd, gezond van lijf en leden staat naar Jesus te kijken, maar ik ontd…

  • Ĉu dio povas aliĝi al ekzemple SAT

    - 1 comment
    Fine mi estas sur insulo kie mi ferias. La sola kion mi faras estas manĝi, trinki sanajn aferojn por prizorgi sangopremon, bicikli kaj aŭskulti al nekredeble silenta silenton de insulo Ré kaj pensi. SAT-EFK eldonis en traduko verkon de Onfray, iu moderna franca filozofo kiu reeltrovas la radon aŭ varman akvon. Nu li ne konvinkas min, sed tio ne signifas ke la verko estas malbona. Ĉu entute mia opinio pri filozofa verko gravas? Mi opinias ke NE! Plaĉas al mi la malnovaj grekoj, la romiano…

  • Pensoj dum nokto sendorma

    - 1 comment
    Laŭ Zamenhof, la lingvo Esperanto precipe utilas por laboristoj. Certe kiam li vivis tio estas granda vero, sed ĉu daŭre tio estas. Kio estas laboristoj kaj ĉu necesas krei laboristan asocion? Okazis ek de la morto de Zamenhof la unua kaj la dua mondmilito, kies postsekvo skuegis la mondon ne nur politike sed ankaŭ sociale. Post la unua mondmilito la reala klasa diverseco eniris tute alian dimension. Iom post iom la manlaboristoj kaj tio precipe dank' al la socialismo, klerigis, pli…

  • Memoroj

    - 1 comment
    En ĉiu angulo mi vidas la bildon kiu mankas, sentas en animo kiu ne plu konsolas. Pensoj batas la sentojn. Ronda ĉambro, eĉ prezidanta ovalo, povus helpi pensi pli profunde. Sed restus la mebloj kaj ĉiuj memoroj kiuj rebatas min re kaj re al tempo ĉeriza.

  • La herezulo

    - 1 comment
    Dion li serĉis en ĉiu loko, al ĉielo li volis iri por trovi ŝin. La dio de Papoj kaj kardinaloj, per iliaj veroj, malverigas la rabenon kaj imamon. Inferen li kuris, ĝis plej fajra fajro, renkontis Vislipusli-n kaj Mephiston kiuj mokis lin pro homa naiveco. Fine li trovis veron plaĉan ĉe filozofo kiu diris, “Kreu propran Ziguraton! kaj brakumu la hodiaŭan sciencon kiu estos la malv…

  • Pri homa penso kaj aliaj dogmoj

    - 1 comment
    Jam pluraj jaroj mi adiaŭis la fabrikojn en kiuj mi prilaboris diamantojn. Nu mi rakontis ĉu, kiel mi estis la iniciatinto de granda kaj plena striko kiu lamigis la tutan diamantkvartalon en Antverpeno kaj kiu kostis, laŭ prezidanto de Alta konsilantaro pri diamantoj pli ol 30.000.000 dolarojn en malgajno? Nu tio estas kio okazas kiam ekzistas homoj kiuj pensas ke ili rajtas manipuli, subpremi kaj malrespekti aliajn homojn. Nun 8 jarojn poste, mi prefere ne iru sola en la diamantkvartalo. Kelkaj…

142 articles in total