„Kial - demandis al mi Bob - la homoj ŝategas esti trompataj?”

Vere ne eblas al mi tuj doni senchavan respondon. Eĉ pli, mi neniam rimarkis tion ke homoj ŝategas esti trompataj. Homoj… nun estas multaj ĉirkaŭ mi, belaj, malbelaj, stultaj, malstultaj. Sed kiam mi nun aŭdas kion Bob diras, homoj estas stultaj, ĉar nur stultuloj lasas sin trompi. Aŭ la trompisto devas esti vere tre ege sperta ulo. Jes, evidente monero ĉiam havas du flankojn.

Bob iom sanceligis de unu piedo al alia, kaj mi - ne stulta - komprenis tuj ke mi devis fari la demandon, por ke li povu klarigi kial homoj estas stultaj. Do jen:”Kial homoj estas tiel stultaj ke ili ŝategas esti trompataj?”

Bob surmetas sian mienon, "mi ne estas idioto", profunde spiris kaj diris; "Vi ja spektas la kvadradan suĉilon ĉu?" Per tio Bob indikis la televidon. "Nu ĉu vi jam rimarkis ke la partoj kun reklamo estas nur trompoj?” Mi ne respondis sed ŝanĝis mian mienon al "ĉu vere?"


"Imagu, diris Bob, ĉi matene mi sidis sur necesejo por, nu ja, la granda laboro kaj kiam mi finis mi prenis necesejpaperon, prenis necesajn paperetojn. Fakte volis preni necesajn paperetojn kaj konstatis ke mi estis ĉe fino de la rulaĵo. Nu ne gravas esti tuj apude alia dika rulaĵo plene de freŝa papero.


Kiel kutime mi volis meti la rulon en paperkorbon por ke poste oni reciklu ĝin tiel ke ĝi povos reaperi en socio kiel, nu diru paperon sakon por pano. Nu mi nur donas ekzemplon. Tamen kara amiko, je momento ke mi volas ĵeti la postreston en paperkorbon, mi legis sur ĝi; vi ne devas ĵeti ĉi tiun rulaĵon en paperkorbon, sed simple povas ĵeti ĝin en necesejon. La rulo ne damaĝas vian necesejon kaj estas absorbita en la kloakoj de la urbo.”


Sanceligi mi kapjesis, parte ĉar mi konas la necesejpaperon kiun mi ankaŭ uzas kaj parte por instigi Bob daŭrigi la rakonton.


"Kio estas la avantaĝo?" demandis Bob. Malplaĉas al mi ĉi tiujn specojn da demandoj, ĉar mi scias ke oni neniam povas doni ĝustan respondon. Do mi respondis "huuuuuu, nun heeee, jes ooooo"!

Mi ja vidis la reklamon de bela virino kiu kun granda rido sur vizaĝo diras , "ke nun ne plu necesas ĵeti rulaĵon en paperkorbon, sed simple en necesejon." Efektive estas stulta afero. Bob pravas, nu Bob ofte pravas.


Estas tiu reklamo pri sapo por lavi la hararon. Kiam vi lavas hararon kun produkto minesciaskion, la haroj aspektas, post sekiĝo kvazaŭ vi ĵus venis de la hartondisto. Mi ĉiam sentas malvarman tremon sur dorso kiam mi vidas la reklamon. Estas por mi puno iri al hartondisto.


Fakte Bob pravas; homoj ŝategas esti trompata. Oni faras reklamojn kiuj estas vere simplaj mensogoj kaj homoj glutas tion kiel orakla vero. "Kiam vi manĝas nian jagurto kun fekmiraklo vi maldikiĝos kaj iras al necesejo kiel jusnaskita bebo!" Kia trompo sed kiam mi estas en grandmagazeno, mi vidas kiel homoj prenas jagurton de tiu marko kaj necesejpaperon kiun vi povas ĵeti en necesejon eĉ la rulo kaj sapo por lavi la hararon por havi aspekton ke vi jus revenas de hartondisto.


Nun mi pensas; "Multaj esperantistoj propagandas Esperanton kiel plej facila lingvo. Mi jam aŭdis rakontojn de homoj kiuj lernis esperanton dum semajnfino, dum rapidkurso, dum ferieto ie en la Alpoj, ktp, ktp."

Tiuj homoj trompas la verajn interesigantojn, do fakte ili faras bonan propagandon, ĉar kiel diras Bob, homoj ŝategas esti trompataj. Tamen realo estas ke eble nur 2-3 milionoj da homoj en la mondo parolas Esperanton.


Do fina konkludo, ne scienca: Homoj ŝatas esti trompataj kiam rilatas manĝo aŭ aferoj kiuj „plibeligas” sin aŭ purigi postaĵon. Sed veran Esperantiston oni ne trompas, li scias ke li lernis utilan lingvon kaj pro tio ni estas kaj restas malmultnobraj ;-)