Estas facilaj vortoj kamarado, amiko! Vi estas mia plej kara amiko aŭ amikino, ni estas kamaradoj ĝis morto. La vortoj fluas kiel akvo en rivereto kiu havas fonton sur iu alpoherbejo. La sono povas esti klara aŭ parolata kun iom velura voĉo.

Antaŭ kelkaj monatoj mi estis en Rumanio en belega urbo Braŝovo. Okazis tie la SAT jarkunsido kaj kongreso. Estis ege bona kongreso, bona etoso, bona programo. Kongreso dum kiam oni estas inter amikoj. Jes amikoj! Ni diras tion; “saluton amiko” aŭ kelkaj uzas :“Saluton kamarado”!

Malgraŭ fakto ke en SAT oni de tempo al tempo ege vigle diskutas, ni sentas nin ligita.

Tamen, ĉiam estas tiu tamen. Kial uzi vorton amiko, kamarado kiam la homoj estas nur homoj, iu membro de asocio en kiu vi estas membro. En UEA dum kongreso, mi aŭdis - mi partoprenis nur unu kongreson - ke homoj alparolas unu alian per “samideano”! Vaŭ imagu, samideanoj! Ĉu eblas.

Estis dum UK ke virino alparolis min per tio indiko: “Saluton samideano”!. Ŝi aspektis tute normala virino, ne iu kiu povis legi miajn pensojn, aŭ povas rigardi en mian kapon. Samideano ŝi nomis min kaj mi estas certe ke ŝi eĉ ne scias kiujn ideojn mi havas. Mi respondis: “Saluton kara amikino”! Nu jes tio estis multe pli proksima ol tiu samideano. Mi konis la virinon el Ipernity kaj mi pensis ke ŝi estis ege afabla. Tamen, mi komencis pensi pri tiuj vortoj; amiko, kamarado, samideano ktp, ktp. Fakte kio mankas al saluto en senco de :“Saluton sinjoro dikaventr” Aŭ : “Saluton sinjorino belvizaĝ”. Nu eble sonas tro burĝa, ĉu? Sed sonas ĝentila, ĉu ne.Nun mi pripensas, kiu fakte decidas pri kio estas burĝa kaj kio ne? Iu burĝulo kiu pensas ke li estas progresemulo? Tute ne eblas. Ni lernu ne juĝi!

Mi vidis en Roterdamo dum UK, David Kelso kaj mi salutis lin : “Saluton mia kara amiko”! Jes estis plene laŭ vero. David kaj mi estas jam plurajn jarojn amikoj. La vorto amiko havas signifon.

Kiam David kaj mi partoprenas iun eventon, ni ĉiam estas kune. Tio okazas kun amikoj.

Antaŭ kelkaj monatoj mi estis en Rumanio en belega urbo Braŝovo. Ho jes mi jam diris tion. David kaj mi estis en sama hotelo. Matene la gastoj de hotelo povis ĝui bonegan matenmanĝon. Kutime mi manĝis ĉe la sama tablo kun Arturo, Ron kaj jes David. Post manĝo David kaj mi promenadis al kongresejo kiu troviĝis je distanco de 15 minutoj de la hotelo.

Iu momento iu diris, sufiĉe laŭte por ke David kaj mi aŭdis: “jen la gemeloj”! Nu tio ne rilatis pri aspekto, ĉar David estas certe 5-6 centimetroj pli granda ol mi kaj pezas 25 kilogramojn pli ol mi. Sed tio lasta mi ĉiam pridubis, ĉar mi pensas ke la skotaj kilogramoj pesas malpli ol belgaj. Nu eble oni diris ĝemeloj ĉar David kaj mi ofte estas kune. Estas akceptebla ĉu. Ha, la ĝemeloj. Ho, la amikoj. Jes eĉ, jen la samideanoj. Dum kongresoj okazas ofte, almenaŭ dum SAT kongresoj, prelegoj. Post prelego, homoj povas fari demandojn aŭ doni kritikon. Imagu ke David prelegus kaj mi konstante kritikus ĉiun ideon de li. Tio en realo neniam okazas, ĉar David kaj mi tiel ofte sidis kune, diskutante pri mil aferoj, ke ni apenaŭ plu havis sekretojn kaj ni sciis ke niaj pensoj plejofte iras saman direkton. Nu pensu, vere nur pensu ĉar eĉ ne proksimiĝas iun veron, ke mi konstante kritikis lin kaj ni poste iris kune, laŭ kutime al restoracio kaj iu diras; “bonan vesperon, karaj samideanoj”!

Jeeeesss, evidente tiu persono estas tre ĝentila ke li salutas nin kaj deziras al ni bonan vesperon, sed post tiu prelego kaj miaj kritikoj oni malfacile povas paroli pri samideanoj, ĉu?

Stranga mondo tio Esperantio ĉu? Malofte mi partoprenas aliajn aranĝojn ol SAT aferoj, aŭ kongresoj de unu de la LEA-oj de SAT. Kio okulfrapas aŭ ĉu mi diru orelfrapas estas ke en rondo de neŭtrala movado homoj ĉiam diskutas pri gramatiko.

Mi neniam bone komprenas kion mi devas fari dum tiuj momentoj. Vidu, mi komprenas nenion pri gramatiko. Ĉu vi ne kredas? Nu estas tiel.

“Bonvolu donu al mi panon”! “Bonvolu donu al mi la pano”! Ĉiam iu donas al mi panon, ĉiam. Jes kiam mi forgesas la akuzativon kiu plivalorigas la panon, kelkaj homoj grumblas kaj parolas pri grava gramatika fuŝo. En komenco mi sentis iom da ĝeno, sed nun…, mi simple manĝas la panon kiu afabla persono donas al mi.

Samideano, bonvolu estu serioza. Neniu sperta gramatikisto pensas same pri lingvo ol mi. Diable, ĉu fakte mi iam pensis pri lingvo? Jes el starpunkto de socia komunikado. La rajto paroli propran lingvon, jes pri tio mi havas opinion. Sed tio estas tute alia afero ol aldono de N, estas multe pli aŭ rilatas multe pli pri respekto. Havi respekton por tiu kiu uzas alian lingvon ol vi mem. Eble, mi ne scias ĉar mi neniam parolis kun Zamenhof, sed miĉiam pensas ke lia ideo de Esperanto estas , ke homoj lernas la lingvon apude al propra regiona lingvo. Nu mi ne volas flankeniri al homo kiun mi ne konas, krom el libroj kiuj laŭdegas lin.

Provu foje, jes kiam vi sidas ĉe tablo matene kun gravaj gramatikistoj kaj vi volas ke iu donas al vi la panon. Diru, sed afabla;“ Kara mia amiko ĉu vi bonvolu volas pasi al mi iom da kaj tiam svingu per la fingroj al la pano”! Neniu riproĉas vin, sed respondas plej afabla:“ Ĉu iom da pano vi volas kara amiko aŭ samideano. Kaj jen imagu vi absolute ne estas samideano, tamen li nomas vin tiel kaj pli imagu, ke hazarde vi estas bela virino, eble oni eĉ ŝmiras vian panon per dolĉa ĉokoladkremo. Neniu riproĉo pri akuzativo kiu daŭre estas en via gorĝo.

Ofte mi miras en ĉi tiu vivo. Nu ĉi tiu vivo, mi evidente ne scias ĉu venos alia vivo. Imagu, vi mortas kaj tuj vivas en alia … nu, en alia kio? Alia vivo. Vaŭ mi vere esperas ke estas vivo malpli komplika. Estas homoj kiuj kredas pri reenkarniĝo. Ke ni revenos, ne nepre kiel homo. Mmmm, mi pensas nun. Ĉu reveni kiel virino plaĉas al mi? Eble jes, sed imagu, eble ni povos elekti. Imagu ke ni devas aperi antaŭ iu dio kiu diras ”Elektu, Nun!“

Plej verŝajne mi petas por reveni kiel birdo. Sed eleganta birdo, birdo kiu, kiam li flugas estas admirata de homoj. Kiu, kiam li lasas sin porti de la vento aŭdas ke homoj diras : ”Vidu jen, kia eleganta birdo“. Kaj eble la dio de la granda ŝanĝo donas al mi belan voĉon.

Imagu bela birdo, multkolora kun bela voĉo.

Ne plu gravas ĉu mi forgesas akuzativon. Neniu plu estas kamarado aŭ samideano, sed la tuta homaro estas mia amiko. Nu almenaŭ tiuj, kiuj audas ke mi bele kantas kaj admiras miajn belajn kolorojn kaj la elegantecon de mia flugado. Kaj la aliaj kiu mokas min … nu, ĉu birdo prenas atenton pri tio?

En Flandrio estas multaj pigoj. Vi konas ĝin ĉu, tiuj nigraj-blankaj birdoj kiuj povas kuri kiel ĉefministro kiu suferas hemeroidojn kaj senĉese parolas. Ĉu ĉiuj estis en antaŭa vivo gramatikistoj, kiuj seninterrompe parolis pri igi kaj iĝi kaj anta-onta kovrita per akuzativo.

Estas amuza iom fantazii. Tuj la tuta mondo aspektas tute alia. Pli agrabla mi opinias.

Damne mi nepre devas rekomenci kaj verki etrakontojn. Jam tro longe mi portas la funebran brakbanton. Se David sciu, li riproĉus min certe, jes certe li faris.