Neniu problemo, kiam mi je la 5:a 45 volis preni trajnon el Antverpena centra stacidomo, unue al stacidomo Bruselo-Nordo, montriĝis ke la rejloj restis libera, sed ne, ne por longa tempo ĉar kun eta malfruo de 5 minutoj la trajno alvenis. Eĉ pli, en Bruselo la malfrue estis nur 9 minutoj. Kiel akurate trajno povas vojaĝi ĉu. Nur demandeto, kiom da tempo la trajno malfruas vespere kiam stacidomo fermas pordojn por la nokto?
Ek anonciĝis en Stacidomo de Bruselo Nordo, ke la trajno - mia trajno - al Frankfurto malaperis. Trajno malaperis kvazaŭ estis Gerda!
Leganto povas nun pensi ke okazis problemo? Eble ĉie en mondo, sed ne en la ĉefurbo de Eŭropo. Sidis en iu skatol-aspekta loko kiu indikiĝis " informo!" virino.
"Mia trajno malaperis" mi diris al la afabla virino. "Kiĉeto 4 internacia transporto." siblis la malafablulino. Preskaŭ mi volis peti kie mi povus trovi la kiĉeton, sed la virino jam denove legis sian revuon.
Kiĉeto 4, montriĝis esti tiu kun amaso da homoj antaŭ ĝi. Mi enviciĝis kaj ege provunde oscedis. El paroloj de la homoj antaŭ, kaj jam malantaŭ mi, mi komprenis ke ni ĉiuj perdis nian saman trajnon al Frankfurto.
Jen vidu, kiu iam imagas, ke krom vi mem estas alia persono kiu iras al Frankfurto?
Rapide montriĝis, jam pasis intertempo 25 minutojn, ke ekzistis solvo. Ni devis preni trajnon al Kolonjo kaj .... Nu kaj tiam la problemo ne plu estas belga, sed germana problemo. Homoj ricevis stampilon sur vojaĝbileto kaj povis iri al Kolonjo, trajno oni prenas laŭ deziro.
Mi donis mian bileton kun espero havi stampilon, sed ho ve! Mi havis, pro mia pli ol 60 jar-aĝon favorprezan bileton kaj; "Pardonu sinjoro, vi devas unue vojaĝi al stacidomo Sud en Bruselo, ĉar via kazo havas komplikaĵojn."
Ĉu problemo? Neniu problemo. Intertempo estis jam la 9-a matene. En 4 horoj mi jam progresis iom pli ol 40 kilometrojn.
En stacidomo Sud estis nur 23 atendantoj antaŭ mi. Mi cerbumis, ĉu mi konas amuzan kanton, kiun mi povus kanti mallaŭtege por teni bonan humoron.
Antaŭ ol mi trovis ĝustan kanton, mi vidis ke numero 6023, mia numero do, estas servata je kiĉeto 12.
" Kio estas via problemo," demandis la tre afabla viro.
Mi rakontis al li ke mia trajno malaperis kaj ke pro aĝo mi devis anonci min ĉe li, aŭ unu de la aliaj 14 kolegoj.
" Chemnitz ĉu", li diris kaj mi respondis "Jep!" "Tuj mi zorgas ke afero estas enordo" respondis la afabla viro. Lia vizaĝo heligis kiam li metis kapon pli proksima al ekrano de komputilo. Liaj fingroj glitis sur klavaro kvazaŭ li naskiĝis kun klavaro ĉe fingroj kaj lia aspekto estis kaj restis de viro kiu scias kion li faras.
"Je kioma horo vi devas esti en Chemnitz?" estis lia demando. " Nu, mi respondis, mi estas emeritulo, fakte pensiulo kaj mi jam aplaŭdas kiam vi trovas por mi sistemon kiu portas min iumaniere al Chemnitz".
"Kion vi pensas pri rapidtrajno ‘Ice’ al Kolonjo, trajno al Frankfurto kaj tiam trajno ‘Ice’ al Chemnitz?"
"Jeserdejeserde de jes" mi entuziasmis.
" Bone mi preparas por vi bileton al Kolonjo, al Frankfurto kaj al Chemnitz kaj ĉi vespere je la 18- a horo vi estas en Chemnitz" respondis la profesiulo.
Kian bonŝancon mi havas. Mi alvenas en Chemnitz nur 4 horojn malpli frue ol antaŭvidite. Preskaŭ plensilenta "hurao!" trafulmis la grizan amason en mia kapo.
Intertempe estis la 10- a horo kaj 30 kaj mia trajno al Kolonjo forveturis en Bruselo Sud ĉirkaŭ la 13-a horo. Kion fari kun la tempo kiun mi gajnis?
Jes unue iri al necesejo kaj pasi tie la tempon kiun mi bezonas por senti iom malpli peza.
Kvazaŭ mi estis tute alia persono mi forlasis necesejon malgrandajn 20 minutojn poste. Mi estis preta atendi la trajnon.
Longe atendi povas kaŭzi enuigon, do mi komencis kalkuli, kiom da pavimoj kuŝis en la longeco de la stacidoma halo. Mi kontrolis du foje kaj tiam kalkulis la larĝeson. Fakte nun kelkajn semajnojn poste, mi komprenas ke tiu kalkulado ne utilas al propra scio, ĉar jam mi plene forgesas denove kiom da pavimoj kuŝas en granda halo de stacidomo de Bruselo Sud.
Pro iu nedifinebla kialo, la trajno al Kolonjo foriris je la plej ĝusta tempo kiun vi povas imagi.
Ĉar mi estas aldonita pasaĝero, kiel la kontrolisto diris, mi ne havis sidlokon en la trajno kaj devis stari en la loko kie troviĝas bagaĝon kaj necesejon. Mi, ĉar mi havis bonegan necesejviziton en stacidomo ne volis uzi la necesejon de la trajno kaj por ne morti pro enuiĝo mi komencis legi la nomojn kiuj estis metitaj sur la valizoj. Nepre la kontrolistoj devas pli devigi homojn meti nomon sur valizo ĉar vidu, estis valizoj pri kiu mi volas scii, ĉu ĝi apartenas al nederlandano, aŭ germano aŭ eble belgo kaj neniun indikon haveblas. Imagu ke unu el la valizo apartenas al teroristo kiu kaŝe kunvojaĝas kaj ne volas ke iu konas lian nomon kiam la valizo kun enhavo eksplodas? Mi sciis ke ne havas sencon parkerigi la nomojn de la bonaj obeemaj homoj, kiu jes metis nomon sur valizo. Unue, mi certe forgesis la nomojn post eksplodo de la valizo de la teroristo kaj due, eble mi ne travivas la eksplodon, do kial fari la penon? Dank’ al la problemeto kiun mi konfrontiĝis, la vojaĝo ĝis Kolonjo rapidege pasis.
Ege bela kaj moderna trajno atendis min en stacidomo de Kolonjo, preskaŭ kun rideto sur vizaĝo ĝi staras tie, nu, kiel kutime nur trajno povas stari.
Ankaŭ ĉi tiu trajno esti pli ol plenplena kaj feliĉe por ŝi, juna virino, eble 18 jara povis ŝovi sin inter mi kaj la seĝoj kaj kaptis tiel lastan sidlokon antaŭ mia nazo, aŭ ĉu mi diru pugo?
La kruroj jam sufiĉe doloris pro la tempo starante en stacidomo de Bruselo kaj en trajno al Kolonjo, do mi ne vidis kialon gratuli la junan knabinon kiu sukcesis kapti lastan sidlokon.
Certe ĉiu trajnvojaĝanto scias ke, kiam oni havas longecon de 1 metro 83 centimetroj kaj oni staras en trajno, estas malfacile rigardi tra fenestron al ekstere. Oni devas kurbigi dorson kaj rapide ne nur la kruroj doloris sed ankaŭ la dorso.
Saĝe, kiel mi de tempo estas, mi decidis iri al la bufed-vagonon. Mia espero estis, trovi tie iun sistemon kiu permesas sidi. Jes, dankon al la dioj… damne kaj diable, bedaurinde ĉiu loko okupiĝis de iu pasaĝero.
Ĉiu malavantaĝo havas avantaĝon, nepre memoru tion kara leganto. Enirante la bufedon, mi flaris manĝon kaj tio sciigis min ke mi ege malsategas.
La servisto, kiu estis ege ĝentila diris ke malsato estas problemo kiun li ne povas solvi, ĉar nenion li havis plu por vendi. “Jes la krizo ĉu ne!” Mi absolute ne komprenis la rilaton inter krizo kaj manko da manĝo por vendi, sed certe la servisto volis esti nur ĝentila. Por iom malhavi la senton de malsato, mi trinkis du kafojn kun multe da sukero.
En Frankfurto, kiun mi atingis kun sento de rompita dorso kaj kruroj tute svelitaj pro longa starado, mi havis 12 minutojn por ŝanĝi al alia trajno kiu iris ĝis…, mi fakte ne sciis kien ĉi tiu trajno fine iris, sed nun ke mi pripensas, ankaŭ tute ne grava laŭ mi.
Enirante la flughavenon/stacidomon de Frankfurto, la trajno haltis 500 metrojn ekster la enirejo de la stacidomo. Ne unu minuton, ne du minutojn sed entute 9 minutojn. Mi devas nun konfesi ke mi iomete nervoziĝis kaj kutime kiam mi nervoziĝas mi en kapo kutime ripetas: “Je suis, tu es, il est, elle est, nous sommes, vous etes”. Kial mi faras tion? Mi absolute ne scias kaj pli, mi tute ne kapablas la francan, sed nu… strange ĉu? Ĉu eble mi estas iomete freneza?
La montriloj al trajno kiu pasis en Chemnitz estis klare indikita kaj mi bezonis nur 3 minutojn por iri de unu trajno al alian.
Kiam estis la horo de forveturado, la trajno daŭre restis sen movo. Eble maŝinisto estis vizitante necesejon – mi pensis, ĉar certe ankaŭ maŝinistoj devis viziti la ĉambreton, kiun ĉiuj de tempo vizitas, ĉu?
Eniris du homoj la trajnon, virino kaj viro, ambaŭ pli aĝa ol mi. “Ĉu ne estas sidloko”, demandis la viro. “Mi tute ne scias” mi respondis en la germana. Jes tio oftas, ke en Germanio homoj parolas la germanan lingvon, krom se estas francoj. Francoj ĉiam parolas la francan kie ajn ili estas. Estas preskaŭ same kiel Usonanoj. Tamen mi jam renkontis Usonanojn, kiuj klopodis paroli la nederlandan kiam ili vizitas Antverpenon.
“Jen - diris la virino – antaŭvidita por ni, tri sidlokojn!” Sur la kvara loko sidis juna virino, 20 jaraĝo aŭ iom tiom. Certe ne malbela. Denove mi serĉis germanajn vortojn kaj petis al ŝi; “ĉu la lokoj estas liberaj?”. Ŝi respondis en la angla kaj mi ripetis mian demandon en la angla. Tute strange sed tiam ŝi respondis en la germana ke, “la sidlokoj estas liberaj”.
Mi metis min vid al vide de la juna virino por ke la germana paro – tion mi supozis – povis sidi vid al vide kun edzo/edzino.
Por la trajno momento por ekveturi, direkton Chemnitz. La trajno apenaŭ forlasis stacidomon kiam la viro diris al la virino ke li malsatas. Ŝi tuj prenis el grandega sako panon kaj varmigan botelon kun kafo.
Sen demandi ŝi dividis la panon en kvar partoj, aldonis kolbason kaj iu dolĉaĵon kiun mi neniam manĝis kaj babilante pri nur agrablaj aferoj ni iris al la okcidento.
La vojaĝo kiu komenciĝis per etaj komplikaĵoj iĝis unu el miaj plej agrablaj vojaĝoj iam.
Multe tro rapide la trajno haltis en stacidomo Chemnitz kaj estis preskaŭ kontraŭvole ke mi forlasis la novajn amikojn, kiujn mi plej verŝajne neniam plu revidos.
Ho jes, kial la juna virino unue paroletis en la angla? Ŝi studis dum lasta jaro en iu universitato ie en Usono kaj ŝi nepre volis diri tion iamaniere. Jes, rapidege iras tempo sed malgraŭ mia baldaŭa 65 jaroj, mi ne forgesas, fakte iom dorlotas en koro la multajn stultaĵojn, kiujn mi faris por montri kiel grava mi estis.Kie estas la tempo de junaĝo kiam ni ĉiuj estis grava en niaj pensoj???
Nun mi perdis tion kaj grava nun estas buterpano kun kolbaso de gentila paro el Okcidenta Germanio. Ni do vere progresas en pensoj dum nia vivo?
Por mi estas memevidenta, verki tekstojn ĉar ĉiun paŝon kiun oni faras en vivo estas etrakonto al si mem.
Mi ege dankas vin por la laŭdo.
Sign-in to write a comment.