SAT-Amikara Kongreso 2009, kelkaj vortoj.


Inter la 11-a kaj 14-a de aprilo 2009 okazis 64-a Kongreso de SAT-Amikaro en la franca urbo Pau.

Kiel membro de SAT-Amikaro sed ankaŭ kiel prezidanto kaj reprezentanto de Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda, mi partoprenis kongreson. Jen kelkaj notoj, kiujn mi ŝatas sciigi al tiuj, kiuj ne havis eblon partopreni ĉi tiun Kongreson.


Alvenante trajne en Pau, mi miris pri pluvega vetero kiu bonvenigis min. Vere aspektis Sodomo kaj Gomoro, tiel pluvegis. Pro distanco de 25 minutoj piede surgrimpante monton sur kiu konstruiĝas urbo Pau, mi decidis preni taksion. Feliĉe mi povis dividi taksion kun viro kiu iris saman direkton al mi kaj pagante 4 € mi atingis seka kaj kontenta hoteleton, kiun mi rezervis por la unua nokto.


Malŝarĝita de valizo, mi prenis pluvombrelon por havi unuan impreson pri Pau. Feliĉe ke mi faris tion ĉar poste montriĝis ke organizantoj de Kongreso permesis al kongresanoj malmulte da libera tempo. Nu ja, libera tempo ĉiam eblas, sed kongreso signifas por mi partopreni kiel eble plej diskutojn kaj prelegojn.

La 11-a de aprilo, je la 8:30 matene mi piediris al la kongresejo kiu nur 5 minutoj distancis de hotelo de mia tranoktado.

La vojo al kongresejo estis bonege indikita kaj ek mi vidis afiŝon pri la kongreso. Ne iun stumblan amatoran afiŝon, tro ofta en Esperantio, sed profesie farita informilo. <http://www.esperanto-sat.info/article1353.html>


Mi sukcesis iri al malĝusta enirejo, sed pri tio ne kulpas mian stultecon sed fakton ke la strato kie mi trovis ĉefenirejon ne havis nomindikilon.

La pordisto metis sur fenestro indikon ke, montriĝis poste. ŝi ne estis sur posteno sed revenos post kelkaj minutoj. Kelkaj minutoj finfine estis plena horo kaj kvin minutoj. Intertempe Serge Sire jam akompanis min. Do jam du idiotoj staris ĉe malĝusta enirejo.

Afable la pordistino klarigis al ni ke ni devis iri malantaŭ angulon en alia strato.

Granda bandarolo montris al ni la ĉefenirejon al Kongreso. Pluvo akompanis nin.

Jam pluraj malnovaj amikoj atendis al informiloj kaj ĉambro kie ni povis tranokti. Mi havis la plezuron trovi mian ĉambron je tria etaĝo. Ĉambro modesta sed kun lito kaj puraj littukoj.


Posttagmeze je la 15-a horo okazis la oficiala inaŭguro, per vortoj de nia juna kamarado kaj vigla laboranto Fredo Scibor. Poste parolis la prezidanto de SAT-Amikaro Dominique Simeone kaj reprezentantino de urbo Paŭ. Mi salutis la kongreson kiel sola en Esperanto kaj kongreso estas oficiale malfermita.

Tuj poste jam okazis unuan prelegon pri Jules Verne kaj nova libro pri li eldonita de eldonkooperativo de SAT.


Post vespermanĝo kiu laŭ mi bongustis al partoprenantoj, ni piediris, o jes ĉiam tra pluvo, al belega teatro en centro de Paŭ kie ni povis aŭskulti al Jacques Ivart kaj Famo.

Filmo kiu sekvis estis en Hispana lingvo subtitolita en la franca. Ĉar ambaŭ lingvoj mi ne regas, mi decidis iri al kongresejo por esplori ĉu lito akceptis min.

Bedaŭrinde, sed el vidpunkto de sekureco, la pordo de kongresejo estis fermita kaj mi do decidis respondi al retmesaĝojn sidante en aŭtobushaltejo antaŭ pordo de la kongresejo.


Tago du komenciĝis - krom matenmaĝo - per unua laborkunsido.

La debatoj viglis sed neniu atakis personojn kiu ankaŭ ne decas inter kamaradoj. Respekto por homoj gravas en asocioj kiel SAT kaj ĝia LEA-oj.

Posttagmeze oni povis elekti inter diversaj atelieroj, pri varbado aŭ La Sago.Tuj poste okazis vizito al la kastelo.

Prelego pri tradukarto finis la laboro de la tago. Post vespermanĝo la tuta grupo iris al alia teatro por spekti ege amuzan teatraĵon pri juna virino kiu partoprenas unuan kongreson. La du rolelulinoj, prezentis al ni bonegan teatraĵon. La aplaŭdo kiu tondris tra teatro ili pli ol meritas. Post mallonga paŭzo ni vidis sur cenejo la katalunan grupon Kaj Tiel Plu. La tempo de amatoroj kiuj blekas kanton feliĉe estas pasinta. Sur cenejo staris profesiuloj, homoj kiuj scias kio muziko estas. Nepras gratuli Flo Martorell nia amiko de Vinilkosmo por lia jaroj de esploro dum kiu li trovis la kremon de muzikistoj, kantistoj kaj mi estas certa ke la ne esperanta publiko kiu partoprenis la vesperon forlasis la salonon kun bona impreso pri Esperanto. O jes la mondo de Esperanto iĝis matura. En la mondo de Laboristoj Esperantistoj la tempo de stranguloj kiuj krom fliritigi flageton kaj stumbli kelkajn frazetojn en iu lingvo esperanto ŝajne ne plu ekzistas (dankon Lucifero aŭ Dio??).


Lundo la tria tago de kongreso. Kie estas la pluvo? Tempo estis por kuri al lasta laborkunsido. Denove la diskutoj, dece, elegante, respektplene. Proponoj al organizo de kongresoj kaj diskutoj pri tio. Je fine prezento de SAT Kongreso kiu okazas inter la 18a ĝis la 25a de Julio 2009, en Milano.

Vinko Markovo detale prezentis la programon kaj ĉiun informon necesan, poste Karlo Burlot membro de OKK donis respondojn al demandoj faritaj.

La vespera programo estis en malgranda teatro kaj en la franca. Sed la virino kiu prezentis la tuton tiel konvinkiĝis ke mi, kiu ne scipovas la francan, nek sekundo enuiĝis. Jomo nia talentulo akompanis ŝin ludante balalajkon


Tiuj, kiuj ne partoprenis nian kongreson maltrafis bonajn prelegojn pri Plano B, pri Gaskona Lingvo, pri Hispanaj rufuĝintoj, ktp, ktp.


Mardo kiam okazis la tuttagan ekskurson al Eŭskio kaj Gurs/Monein, mi nur povis kore danki la OKK en ĝi plura junaj aktivuloj pri kiu ni certe sekvajn jarojn aŭdas pli, kaj mi iris al stacidomo por reiri kun leĝera koro al Antverpeno.


SAT-Amikaro viglas, vivas kaj havas sendube brilan estonton.


Neniu kritiko do, vi demandas?

Ah, kiel facila estas doni kritikon. Precipe por tiuj kiuj mem neniam faras ion, kiuj preferas piedbati tiujn, kiuj donas ilian liberan tempon al nia afero. Mi preferas esti kritikata ol ke mi kritikas, tiam mi almenaŭ apartenas al la agantoj, la aktivuloj kiuj laboras por ke estonte daŭre homoj povu ĝui la etoson de SAT kaj ĝia LEA-oj. Por ke ni estonte povu ĝui alian SAT-Amikaran kongreson.


jakvo