A Giridhar RAO's most read articles

  • Esperanto-prezentaĵo dum ITGL

    - 469 visits
    NTM-klaso - Feb 2018
    Kadre de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo ( ITGL ) mi prezentis Esperanton al 45 tradukistoj. Temis denove pri la partoprenantoj de la kurso "Enkonduko al la Tradukado" organizita de la Nacia Tradukada Misio (NTM) de la Centra Instituto de Barataj Lingvoj ( CIIL ) en Majsuro . Mi jam blogis pri NTM kaj ĝiaj ambiciaj kaj laŭdindaj celoj. Ĉi-foje la grupo ne estis tiom granda kiom la antaŭa ( vidu jenan blogaĵon ). Sed ja estis same vigla. Pro la kunteksto, ni komencis per la ITGL (pr…

  • Esperanto-ekspreso en ICOLSI-40

    - 450 visits
    icolsi-40 afisho
    La 8an de decembro 2018, mi gvidos la sesion " Esperanto-ekspreso " kadre de la 40-a Internacia Konferenco de la Lingvistika Societo de Barato, ICOLSI-40 . La konferenco okazos en la Centra Instituto de Barataj Lingvoj ( CIIL ), en Majsuro . Oni povas legi (anglalingve) ĉi tie pri la Societo LSI . Jen esperantigo de la anglalingva teksto kiu aperas en la konferenca retejo: Saluton! Tiu ĉi sesio (okazota je la 8a de decembro 2018) estos enkonduko al la planlingvo Esperanto, kaj al la…

  • Esperanto eksprese por lingvistoj

    - 448 visits
    GR parolas pri Asteriks en ICOLSI-40
    Kiel anoncite, mi gvidis sesion anglalingvan, " Esperanto-Ekspreso: Lingvo, Komunumo, Kulturo ", dum la 40a Internacia Konferenco de la Lingva Societo de Barato (ICOLSI-40). La Konferenco okazis en CIIL, Majsuro -- instituto konata al legantoj de tiu ĉi blogo (vidu la blogaĵojn Esperanto-prezentaĵo dum ITGL kaj Esperanto kiel modelo de lingva justeco - prelego ). Ĉeestis la sesion ĉirkaŭ 40 profesiaj lingvistoj, preskaŭ ĉiuj de diversaj universitatoj en Barato (ankaŭ estis japano kaj kelka…

  • La profeto kaj la poeto - teatraĵo

    - 426 visits
    Gandhi-Tagore-1940
    Oni festas "Gandhi-semajnon" en Universitato Azim Premji , en Bengaluro . La festo okazas de la 27a de septembro ĝis la 5a de oktobro 2018. Ĉiujare, je la 2a de oktobro, la lando festas la naskiĝdatrevenon de Mohandas Karamĉand Gandhi . Hodiaŭ ni spektis en la Universitato la anglalingvan teatraĵon La profeto kaj la poeto . Aranĝis la 90-minutan teatraĵon la teatro-grupo Bangalore Little Theatre . Du aktoroj rolis kiel Gandhi kaj Rabindranath Tagore -- do, jen la profeto kaj la poeto d…

  • Ragnarsson, Esperanto, kaj poeziaj distancigiloj

    - 398 visits
    Ragnarsson2005
    La 25an de Decembro 2018, mortis Baldur Ragnarsson . Omaĝe al li ĵus mi relegis lian eseon, " Humphrey Tonkin , tradukinto de Shakespeare" (en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin , UEA 2010, paĝoj 720-727). Mi aŭskultis lin nur unufoje, dek jarojn antaŭe, dum la Universala Kongreso en Roterdamo en 2008. Dum la Internacia Kongresa Universitato tie, Ragnarsson prelegis pri "Verki poezion en Esperanto". Tre interesa prelego ĝi estis. Li diris pli-malpli tion kion li diris…

  • Indiĝena infanedukado en Barato - labortendaro

    - 380 visits
    edukado de indiĝenaj infanoj en barato 2019 - afiŝo
    Okazos "labortendaro por dividi sciojn" pri "Edukado de indiĝenaj infanoj en Barato" en Universitato Azim Premji . Partoprenos en la dutaga aranĝo (1-2 Marto 2019) ĉ. 60 da homoj kiuj diversmaniere okupiĝas pri indiĝena infandedukado en Barato. Partoprenontoj inkluzivos registarajn funkciulojn, indiĝenajn intelektulojn, neregistarajn organizaĵojn, mondonajn fondaĵojn, kaj universitatanojn. Jen la temaro: 1. Multlingvismo kaj inkluzivo de indiĝenaj lingvoj en lernejoj 2. Instruistaj kapabloj…

  • Historiaj lingvaj diskriminacioj en Barato - intervjuo

    - 317 visits
    "Historiaj lingvaj diskriminacioj en Barato" estas titolo de intervjuo kun mi kiu aperis en la aprila numero de Heroldo de Esperanto ( HdE ). La intervjuinto estas Massimo RIPANI, ĵurnalisto kaj tradukisto. S-ro Ripani sendis siajn demandojn retpoŝte, kaj mi same respondis. La redaktoro de HdE , Fabrício VALLE afable donis permeson al mi publikigi la intervjuon. La PDF-a versio de tiu paĝo el HdE estas ĉi tie . Sed por faciligi la legadon, ankaŭ legeblas teksta versio de la inte…

107 articles in total