Miaopinie unu de la plej saĝaj libroj kiujn mi legis estas Robert A. Heinlein, 'Time Enough For Love' ('Da tempo sufiĉe por amo', aŭ laŭ la germanaversia titolo 'La vivoj de Lazarus Long'). Ĝi enhavas du ĉapitrojn titolajn 'Intermission' (Intermeto) kiuj ne estas kontinuigoj de la rakonto, sed aroj de citaĵoj, aforismoj, fragmentetoj da saĝo. Multajn da ili mi memoras bone jam ĉiam ekde mi legis la libron, kvankam tiam mi estis tro juna pro kompreni la tutan romanon. Prezentante tradukon de ĉi intermetoj, mi esperas ke ne malobservas kopirajton, sed okaze de iu dirus al mi ke jes, memkompreneble mi retirus ĝin.

Averto: Kelkaj referencoj al sekso.

%

INTERMETO

Eltondaĵoj de la Notlibroj de Lazarus Long

*

Ĉiam konservu bieron en malluma ejo.

*

Laŭ la datenoj ĝis nun, ekzistas nur unu besto en la galaksio danĝera al homo – homo mem. Do li devas provizi lian propran nepran konkurantaron. Li ne havas malamikon pro helpi al li.

*

Viroj estas pli sentimentalaj ol virinoj. Tio malklarkonturigas ilian pensadon.

*

Certe la ludo estas influita korupte. Ne permesu tion ĉesigi vin; se vi ne vetas, vi ne povas gajni.

*

Ĉiu pastro aŭ ŝamano endas antaŭsupozati kulpe ĝis pruvuta senkulpe.

*

Ĉiam aŭskultu ekspertojn. Ili diros al vi kion ne eblas fari, kaj kial. Tiam ĝin faru.

*

Eku pafon rapide. Tio konsternigos lin sufiĉe longe pro perfektigi vian duan.

*

Ne ekzistas konkluda evidentaĵo de vivo post morto. Sed ne ekzistas ia evidentaĵo kontraŭ ĝi. Post sufiĉe nelonge vi ekscios. Do kial maltrankviliĝi pri ĝi?

*

Se ĝi ne eblas esprimati per figuroj, ĝi ne estas scienco; ĝi estas opinio. De longe estis konata ke unu ĉevalo povas kuri pli rapide ol alia – sed kiu da ili? Diferencoj estas kernaj.

*

Falsa aŭguristo estas tolerebla. Sed aŭtenta profeto pafmortigatu je ekvido. Kasandra ne ricevis duone da la kiktraktado kiun ŝi indis.

*

Iluzigadoj estas ofte laŭcelaj. Patrina opinio pri de ŝiaj infanoj beleco, inteligenteco, boneco, kaj tiel plu al naŭzo, detenas ŝin de dronigi ilin je naskiĝo.

*

La plej multaj "scientistoj" estas botellavistoj kaj butonspecigistoj.

*

"Pacifisma virseksulo" estas kontraŭdiro en nomigo. La plej multaj mempriskribataj "pacifistoj" ne estas pacifismaj; ili simple alprenas falsajn kolorojn. Kiam la vento ŝanĝas, ili hisas la Ĵoli Roĝeron.

*

Mamnutri ne malpliigas la belecon de virinaj mamoj; ĝi plibonigas ilian ĉarmon per aspektigi ilin envivata kaj ĝoja.

*

Generacio kiu ignoras historion ne havas pasintecon – kaj ne estontecon.

*

Poeto kiu legas sian verkon publike havas eble aliajn fiajn kutimojn.

*

Kia mirinda mondo ĝi estas kiu enhavas knabinojn!

*

Restmoneto ofte sin trovas sub seĝkusenoj.

*

Analoj ne registris ie ajn iam ajn religion kiu havas iun ajn racian bazon. Religio estas lambastono por homoj ne sufiĉe fortaj stariĝi al la nekonato sen helpo. Sed, kiel kaphaŭteroj, la plej multaj homoj ja havas religion kaj elspezas tempon kaj monon al ĝi kaj ŝajne ricevas konsiderindan plezuron de ludaĉi kun ĝi.

*

Estas miriga kiel multe "matura saĝeco" similas esti tro laca.

*

Se vi ne ŝatas vin mem, vi ne povas ŝati aliajn homojn.

*

Via malamiko neniam estas malbonulo laŭ sia propra opinio. Tenu tion en menso; ĝi eblas oferti vojon amikigi lin. Se ne, vi povas mortigi lin sen malamo – kaj rapide.

*

Movigo prokrasti estas ĉiam en ordo.

*

Neniu ŝtato posedas legitiman rajton travivi per konskripciitaj trupoj kaj, longtempe, neniu ŝtato iam posedis. Romiaj patrinoj kutimis diri al siaj filoj: "Revenu kun via ŝildo, aŭ sur ĝi." Malfrue, ĉi kutimo grade malaperis. Samtiel Romio.

*

Da ĉiuj strangaj "krimoj" kiujn homaj estaĵoj leĝdonis elde nenio, "blasfemo" estas la plej miriga – kun "obsceneco" kaj "maldeca ekspono" batalantaj pri dua kaj tria rango.

*

Leĝo de Ĥeops: Nenio iam konstruatas ĝustatempe kaj ene de buĝeto.

*

Estas pli bona kopulacii ol neniam.

*

Ĉiuj socioj bazatas sur reguloj pro protekti gravedajn virinojn kaj infanojn. Ĉio alia estas superfluaĵo, elkreskaĵo, ornamaĵo, luksaĵo, aŭ stultaĵo, kio povas – kaj devas – forĵetati krizokaze pro vivteni tiun ĉefan funkciadon. Ĉar genta travivado estas la sola universala moraleco, neniu alia bazeco eblas. Klopodoj formuli "perfektan socion" sur ia fundamento aliel "Virinoj kaj infanoj unue!" estas ne nur sensprita, ĝi estas aŭtomate genocida. Malgraŭ tio, stelokulaj idealistoj (ĉiuj da ili virseksaj) klopodadis senfine – kaj sendube daŭrados klopodi.

*

Ĉiuj viroj estas kreitaj malegale.

*

Mono estas potenca afrodiziigaĵo. Sed floroj efikas preskaŭ tiel bone.

*

Brutulo mortigas pro plezuro. Stultulo mortigas pro malamo.

*

Ekzistas nur unu vojo konsoli vidvinon. Sed memoru pri la risko.

*

Kiam la neceso estiĝas – kaj ĝi estiĝos – vi devas povi pafmortigi vian propran hundon. Ne elbredu ĝin – tio ne agrabligas, ĝi malbonigas.

*

Ĉion ekscese! Pro ĝui la guston de vivo, buŝprenu grande. Modereco estas por monaĥoj.

*

Eble as pli bona esti viva ŝakalo ol morta leono, sed as eĉ pli bona esti viva leono. Kaj kutime pli facila.

*

Ies teologio estas alies ventra ridego.

*

Sekso devus esti afabla. Aliel restadu kun meĥanikaj ludiloj; ĝi as pli sanitara.

*

Homoj malofte (se iam) sukcesas elpensi dion superan kompare kun ili mem. La plej multaj dioj havas la manieroj kaj moralo de fuŝedukita infano.

*

Neniam alvoku al vira "pli bona naturo". Eble li ne havas. Vekigi lian meminteresiĝon donas al vi pli da influo.

*

Etaj knabinoj, kiel papilioj, ne bezonas ekskuzon.

*

Vi povas havi pacon. Aŭ vi povas havi liberecon. Ne iam dependu de havi ambaŭ samtempe.

*

Evitu fari nerevokeblajn decidojn dum laci aŭ malsati. Postrimarko: Cirkonstancoj povas perforti vian manon. Do pensu antaŭe!

*

Lokigu viajn vestaĵojn kaj armaĵojn kie vi povas trovi ilin en mallumeco.

*

Elefanto. Muso konstruita laŭ regada specifo.

*

Tra historio, malriĉeco estas normala stato de homaro. Progresigoj kiuj ebligas tiun normon superatiĝi – tie kaj tie, tiam kaj tiam – estas la verko de treege malgranda malplimulto, ofte malestimata, ofte kondamnata, kaj preskaŭ ĉiam kontraŭata de ĉiuj ĝust-pensantaj homoj. Iam ajn tiu eta malplimulto baratas de krei, aŭ (kiel kelkfoje okazas) ekspelatas elde socio, la homoj tiam reglitas en mizeran povrecon. Tio konatas kiel "peĉo".

*

En matura socio, "oficisto" semantike egalas "civilestro".

*

Kiam unu loko iĝas sufiĉe homplena necesigi identigadon, socia kolapso ne estas fora. Estas urĝa tempo iri aliloken. La plej bona aĵo pri spacvojaĝado estas ke ĝi ebligis iri aliloken.

*

Virino estas ne posedaĵo, kaj edzoj kiuj pensas aliel vivas en revomondo.

*

La dua plej bona aĵo pri spacvojaĝado estas ke la distancoj koncernaj tre malfaciligas militon, kutime nepraktikebligas, kaj preskaŭ ĉiam superfluigas. Tio verŝajne estas perdo laŭ plej da homoj, ĉar milito estas de nia gento plej populara distraĵo, iu kiu donas celon kaj koloron al tedaj kaj stultaj vivoj. Sed ĝi estas bonega beno por la inteligenta viro kiu batalas nure kiam li devas – neniam pro sporto.

*

Zigoto estas de gameto la vojo de produkti pli da gametoj. Tio eble estas la celo de la universo.

*

Ekzistas kaŝitaj kontraŭdiroj en la mensoj de homoj kiuj "amas naturon" dum deplori la "sintezecojn" per kiuj "Homo ruinigis 'Naturon'". La evidenta kontraŭdiro sin trovas en ilia elekto de vortoj, kiuj implicas ke Homo kaj siaj artefaktoj ne estas parto de "Naturo" – sed kastoroj kaj iliaj digoj estas. Sed la kontraŭdiroj iras pli profunden ol tiu unuavida absurdeco. Deklarante sian amon pri kastordigo (konstruita per kastoroj pro celoj de kastoroj) kaj sian malamon pri digoj konstruitaj per homoj (pro la celoj de homoj) la Naturisto malkaŝas sian malamon pri sia propra gento – t.e. sian propran mem-malamon.
Kaze de "Naturistoj" tia mem-malamo kompreneblas; ili estas tia desolata aro. Sed malamo as tro forta emocio senti pri ili; kompato kaj malestimo as la plej kion ili taksigas.
Laŭ mi, vole-nevole mi estas homo, ne kastoro, kaj H. sapiens estas la sola genro kiun mi havas aŭ povas havi. Feliĉe por mi, mi ŝatas esti ero de genro konsista da viroj kaj virinoj – frapas min kiel fajna aranĝado – kaj perfekte "natura". Kredu ĝin aŭ ne, ekzistis "Naturistoj" kiuj kontraŭis la unua flugo al la olda tera luno kiel esti "nenatura" kaj "ruinigo de Naturo".

*

"Neniu estas insulo –" Tiel kiel ni eble sentas kaj agas kiel Individuoj, nia genro estas unuopa organismo, ĉiam kreskanta kaj branĉanta, kiu devas pritondati periode pro estadi sana.
Tiu neceso ne bezonas pridisputati; iu ajn kun okuloj povas vidi ke iu organismo kiu kreskas senlime ĉiam mortas en siaj propraj toksoj. La sola racia demando estas ĉu pritondo plej bone faratas antaŭ aŭ post naskiĝo.
Estante nekuracebla sentimentulo mi preferas la unua da tiuj metodoj – mortigo naŭzigas min, eĉ kiam estas kazo de "Li as morta kaj mi as viva kaj tiel as kiel mi volis ĝin esti."
Sed tio eble estas afero de gusto. Kelkaj ŝamanoj pensas ke estas pli bona mortigati en milito, aŭ morti dum nasko, aŭ malsatmorti en mizero, ol neniam viviti entute. Eble ili pravas.
Sed mi ne devas ŝati ĝin – kaj mi ne ŝatas.

*

Demokratio bazatas sur la hipotezo ke miliono da homoj estas pli saĝa ol unu homo. Kiel as tio denove? Ion mi ne komprenis.

*

Aŭtokratio bazatas sur la hipotezo ke unu homo estas pli saĝa ol miliono da homoj. Ni traludu ĉi tion denove ankaŭ. Kiu decidas?

*

Iu registaro funkcios se aŭtoritato kaj respondumo estas egalaj kaj kunordigaj. Tio ne garantias "bonan" regadon; ĝi simple garantias ke ĝi funkcios. Sed tiaj registaroj estas raraj – plej da la homoj volas igi aĵojn sed volas nenian parton de la kulpo. Tio kutimis titolati la "fono-stiranto sindromo".

*

Kioj estas la faktoj? Denove kaj denove kaj denove – kioj estas la faktoj? Deturniĝu de dezirema pensado, ignoru dian revelacion, forgesu kion "la steloj antaŭdiras", evitu opinion, zorgu ne pri kio la najbaroj pensas, ne atentu la nediveneblan "verdikton de historio" – kioj estas la faktoj, kaj al kiom decimaloj? Vi stiras ĉiam en nekonatan estontecon; faktoj elhakas vian unuopan konsilon. Havigu al vi la faktojn!

*

Stulteco ne eblas kuracati per mono, nek per edukado, nek per leĝdonado. Stulteco estas ne peko, la viktimo ne povas helpi al si pri esti stulta. Sed stulteco estas la sola universala kapitala krimo; la juĝo estas morto, ne estas apelacio, kaj ekzekucio efektivigatas aŭtomate kaj senkompate.

*

Dio estas ĉiopova, ĉioscia, kaj ĉiobonvolema – tiel diras ĉi tie sur la etikedo. Se vi havas menson kapable de kredi ĉiuj tri da ĉi diaj trajtoj samtempe, mi havas grandiozan prezindaĵon por vi. Ne da ĉekoj, bonvolu. Kontante kaj etbilete.

*

Kuraĝo estas la komplemento de timo. Homo kiu as sentima ne povas esti kuraĝa. (Li estas ankaŭ malsaĝulo.)

*

La du plej altaj atingoj de la homa menso estas la ĝemelaj conceptoj de "lojaleco" kaj "devo". Kiam ajn ĉi ĝemelaj conceptoj falas en malestimon, elfuĝu el tie rapide! Vi eble savos vin mem, sed estas tro tarda pro savi tiun socion. Ĝi neeviteble pereigos.

*

Homoj kiuj bankrotas grandioze neniam preterlasas iujn manĝojn. Estas la kompatindulo al kiu mankas duonmoneron kiu devas stretigi sian zonon.

*

La vereco de unu propono ne havas ajnan rilaton kun ĝia kredindeco. Kaj inverse.

*

Ĉiu kiu ne kapablas kompreni matematikon estas ne plene homa. Plej bone li estas tolerebla subhomo kiu lernis vesti ŝuojn, lavi sin kaj ne ĉirkaŭfeki en la domo.

*

Movaj partaĵoj en frota kontakto necesigas lubrikadon pro eviti troan eluziĝon. Honoradaĵoj kaj formala ĝentileco provizas lubrikadon kie homoj frotas unu al alia. Ofte la tre junaj, la nevojaĝintaj, la naivaj, la nemondumaj malaprobas tiujn formalaĵojn kiel "vanaj", "sensencaj", aŭ "malhonestaj", kaj malestimas uzi ilin. Egale kiel "puraj" iliaj motivoj, ili per tio ĵetas sablon en maŝinaron kiu ne funkcias tro bone apenaŭ.

*

Homa estaĵo devus kapabli ŝanĝi vindon, plani invadon, buĉi porkon, komandi ŝipon, projekti konstruaĵon, skribi soneton, bilanci kontojn, konstrui muron, rektigi oston, konsoli mortantojn, sekvi ordonojn, doni ordonojn, agi kune, agi sole, solvi ekvaciojn, analizi novan problemon, ŝoveli fekaĵon, programi komputilon, kuiri bongustan manĝon, batali kompetente, morti brave. Specialiĝado estas por insektoj.

*

Ju pli vi amas, des pli vi povas ami – kaj des pli intense vi amas. Nek ekzistas ajna limo sur kiom da ili vi povas ami. Se persono havus da tempo sufiĉe, li povus ami ĉiujn da tiu plimulto kiuj as decaj kaj justaj.

*

Masturbado as malkara, puruma, komforta, kaj libera de ajna ebleco de maljustaĵo – kaj vi ne devas iri hejmen en la malvarmeco. Sed ĝi as soleca.

*

Gardi vin kontraŭ altruismo. Ĝi bazatas sur memtrompado, la radiko de ĉio malbono.

*

Se tentata per ion kio sentas "altruisma", ekzamenu viajn motivojn kaj eliminu tiun memtrompadon. Tiam, se vi ankoraŭ volas fari ĝin, diboĉu pri ĝi!

*

La plej groteska nocio kion H. sapiens iam elpensis estas ke la Sinjoro Dio de Genezo, Formanto kaj Reganto de ĉiuj la Universoj, bezonas la sakarinan adoradon de Siaj kreitoj, influateblas per iliaj preĝoj, kaj malbonhumoriĝas se Li ne ricevas tiun flataĵon. Tamen tiu ĉi absurda fantazio, sen ajna ĉifoneto da pruvo apogi ĝin, pagas la elspezojn de la plej aĝa, plej vasta, kaj malplej produktiva Industrio en ĉio da historio.

*

La dua plej groteska nocio estas ke kopulacio estas esence peka.

*

Skribi ne estas nepre io pri kio oni devas honti – sed faru ĝin private kaj lavu viajn manojn poste.

*

$100 investitaj je 7 procentoj akumulitaj kvaronjare dum 200 jaroj plialtiĝos al pli ol $100,000,000 – je kiu tempo ĝi valoros nenion.

*

Kara, ne enuigu lin per trivialaĵoj aŭ ŝarĝu lin kun viaj pasintaj eraroj. La plej ĝoja vojo alpaŝi viron estas neniam rakonti al li ion kion li ne necesas scii.

*

Karanjo, vera sinjorino demetas ŝian dignon kun ŝiajn vestaĵojn kaj donas ŝian putinan plejboneblon. Je aliaj fojoj vi povas esti tiel modesta kaj plendigna kiel via personeco bezonas.

*

Ĉiu mensogas pri sekso.

*

Se viroj estus la aŭtomatoj kiel kondutologistoj asertas ke ili estas, la kondutologiaj psikologiistoj neniam povintus inventi la mirigan sensencaĵon nomita "kondutologia psikologio". Do ili malpravas ekde komenco – tiel ruze kaj malprave kiel flogistonaj ĥemiistoj.

*

La ŝamanoj eterne parolaĉas pri siaj serpent-oleaj "mirakloj". Mi preferas la Realan Mccoy – graveda virino.

*

Se la universo havas ajnan celon pli grava ol suriri virinon kiun vi amas kaj fari bebon kun ŝia kora helpo, mi neniam aŭdis pri ĝi.

*

Vi devas memori la Dekunan Ordonon kaj teni ĝin Nepre.

*

Elprovilo pro determini la faktan indon de "intelektulo" – eltrovu kiel li sentas pri astrologio.

*

Impostoj ne pagigatas pro la bono de la impostatoj.

*

Ne ekzistas tia aĵo kiel "sociala monludo". Aŭ vi estas tie pro eltranĉi el la alia ulo sian koron kaj manĝi ĝin – aŭ vi estas naivulo. Se vi ne ŝatas ĉi elekton – ne monludu.

*

Kiam la ŝipo leviĝas, ĉiuj fakturoj pagitas. Nul da bedaŭroj.

*

La unua fojo kiam mi estis ekzercisto mi estis tro sensperta por la tasko – la aĵoj kiojn mi lernigis al tiuj knaboj verŝajne igis kelkajn da ili mortigitaj. Milito estas tro grava afero lernigati per la senspertuloj.

*

Kompetenta kaj memkonfida persono ne kapablas ĵaluzi pri io ajn. Ĵaluzo ĉiam estas simptomo de neŭroza labileco.

*

Mono as la plej sincera da ĉio flataĵo. Virinoj amas flatati. Samtiel viroj.

*

Vi vivas kaj lernas. Alie vi ne vivas longe.

*

Kiam ajn virinoj insistis pri absoluta egaleco kun viroj, ili ĉiam finigis kun la kota bastonfino. Kio ili estas kaj kion ili povas fari igas ilin superaj kompare kun viroj, kaj ilia ĝusta taktiko estas postuli specialajn privilegiojn, ĉio la trafiko aŭdos. Ili devus neniam konsentiĝi nur pri egaleco. Por virinoj, "egaleco" as katastrofo.

*

Paco estas etendigo de milito per politikaj rimedoj. Abunde da kubutlibereco as pli plezura – kaj multe pli sekura.

*

Ies "magio" estas alies inĝenierarto. "Supernatura" estas nula vorto.

*

La frazo "ni (mi) (vi) simple devas–" signifas ion kio ne bezonas farati. "Tio iras sendire" estas ruĝa averto. "Kompreneble" sencas ke vi plej bone kontrolas ĝin mem. Tiuj ĉi restetmonaj stereotipoj kaj aliaj similaj, kiam legata korekte, estas fidindaj ŝanelo-markiloj.

*

Ne handikapu viajn infanojn per faciligi iliajn vivojn.

*

Masaĝu ŝiajn piedojn.

*

Se vi okazas esti unu de la moroza minoritato kio povas kreive labori, neniam perfortu ideon; vi abortigos se vi faras. Havu paciencon kaj vi naskos ĝin kiam tempo as matura. Lernu atendi.

*

Neniam devigu junulojn pri siaj privataferoj – sekso specife. Kiam ili adoleskas, ili estas nervofinoj tute ĉie, kaj indignas (tute rajte) pri ajna invado de sia privateco. Ho, certe, ili faros erarojn – sed tio estas ilia afero, ne via. (Vi faris viajn proprajn erarojn, ĉu ne?)

*

Neniam subtaksu la potenco de homa stulteco.

%

DUA INTERMETO

Pli el la Notlibroj de Lazarus Long

*

Ĉiam diru al ŝi ke ŝi estas bela, precipe se ŝi estas ne.

*

Se vi as ano de socio kiu balotadas, tion faru. Eblas ke estas neniuj kandidatoj kaj neniaj rimedoj pro kiuj vi volas baloti sed certas ke estas iuj kontraŭ kiuj vi baloti volas. Kaze de dubo, balotu kontraŭe. Per tiu regulo vi malofte malpravos.
Se tio as tro blinda laŭ via gusto, konsultu iun bonintencan stultulon (ĉiam estas unu ĉirkaŭe) kaj demandu pri lia konsilo. Tiam balotu male. Tio ebligas vin esti bona civitano (se tia vi deziras) sen elspezi la enorman multon da tempo pri ĝi kion vere saĝa praktikado de voĉdonrajto necesas.

*

Superega ingredienco por kontenta edzeco: Pagu kontante aŭ daŭrigu sen ĝin. Rentumaj ŝarĝoj ne nur formanĝas mastruman buĝeton; konscio pri ŝuldoj formanĝas hejman feliĉon.

*

Tiuj kiuj rifuzas subteni kaj defendi ŝtaton ne rajtas protekton per tiu ŝtato. Mortigi anarĥiulon aŭ pacifiston ne difinitu kiel "murdo" en leĝeca senco. La delikto kontraŭ la ŝtato, se ajna, estu "Uzanto de mortigaj armiloj ene de urba limoj", aŭ "Kreanto de trafika hazardo", aŭ "Endanĝerigo de ĉeestantoj", aŭ alia fikonduto.
Kiel ajn, la ŝtato rajtas prudente meti indulgotempon sur tiuj ekzotaj malsocialaj bestoj kiam ajn ili endanĝeriĝas estingiĝi. Aŭtenta boka pacifisto rare viditis ekster Tero, kaj as dubinda ĉu iuj travivis la tumulton tie... bedaŭrinde, ĉar ili havis la plej grandaj buŝoj kaj la malplej grandaj cerboj da ajnaj da la primatoj.
La malgrand-buŝa vario de anarĥiulo disvastiĝis tra la Galaksio kun la vera onda fronto de la Diasporo; ne necesas protekti ilin. Sed ili ofte pafas reen.

*

Alia ingredienco por kontenta edzeco: Buĝetu la luksaĵojn unue!

*

Kaj ankoraŭ alia – prizorgu ke ŝi havas ŝian propran skribtablon – tiam tenu viajn manojn for de ĝi!

*

Jen alia – en familia disputo, se elmontrus ke vi pravas – pardonpetu tuj!

*

"Dio sin splitigis en miriadon da pecoj do li havu amikojn."
Tio eble ne pravas, sed sonas bone – kaj estas ne pli ridinda ol ajna alia teologio.

*

Restadi juna necesigas neĉesan kultivadon de la ebleco mallerni pasintajn malpravojn.

*

Ĉu historio registras iun kazon en kiu la majoritato pravis?

*

Kiam la vulpo ekronĝas – ridetu!

*

"Kritikisto" estas homo kiu kreas nenion kaj per tio sentas kvalifikita juĝi la verkojn de kreivaj homoj. Sin trovas logiko en tio; li estas nepartieca – li malamas ĉiujn kreivajn homojn egale.

*

Mono estas verplena. Se homo parolas pri sia honoro, igu lin pagi kontante.

*

Neniam timigu malgrandan viron. Li mortigos vin.

*

Nure kovarda malnoblulo – aŭ stultulo – diras la nudan verecon en sociaj okazoj.

*

Tiu malgaja eta lacerto rakontis al mi ke li estis brontosaŭro en sia patrina flanko. Mi ne ridis; homoj kiuj fanfaroni pri deveno ofte havas malmulte alian kio subtenus ilin. Laŭigi sin al ili kostas nenion kaj aldonas al ĝojo en mondo en kiu ĝojo ĉiam malabundas.

*

Traktante pikilhavan insekton, movu tre malrapide.

*

Esti "afera de fakto" pri la mondo as stumbli en fantazion – kaj enuiga fantazio je tio, ĉar la reala mondo as stranga kaj mirinda.

*

La diferenco inter scienco kaj la difuzaj temoj estas ke scienco necesigas rezonadon, dum tiuj aliaj temoj nure necesigas erudicion.

*

Kopulacio estas spirita esence – aŭ nure mutuala ekzerco. Je dua penso, forstreku "nure". Kopulacio estas ne "nure" – eĉ kiam ĵus ĝoja tempopasigo de du nekonatoj. Sed kopulacio je sia spirita plejbono estas tiel pli multa ol korpa pariĝo ke ĝi as aliel kaj spece kaj grade.
La plej malgajiga trajto de samseksualeco estas ne ke ĝi as "malĝusta" aŭ "peka" aŭ eĉ ke ĝi ne igipovas posteularon – sed ke estas pli malfacila pere de ĝi atingi tiun spiritan unuiĝon. Ne malebla – sed la kartoj stakigitas kontraŭ ĝi.
Sed – plej malgajige – multe da homoj neniam atingas mutualan spiritan partoprenon eĉ kun la helpo de vir-virina avantaĝo; ili kondamnatas vagi tra vivo sole.

*

Palpo as la plej fundamenta senso. Bebo ekscias ĝin, ĉie tute, antaŭ li naskiĝas kaj longe antaŭ li lernas uzi vido, aŭdo, aŭ gustumo, kaj neniu homo iam oportunas bezoni ĝin. Tenu viajn infanojn malabunde de poŝmono – sed abunde de brakumoj.

*

Sekreteco estas la komenco de tiraneco.

*

La plej granda produktiva forto estas homa egoismo.

*

Estu singarda pri forta drinkaĵo. Ĝi povas igi vin pafi al impostistoj – kaj maltrafi.

*

La profesio de ŝamano havas multajn avantaĝojn. Ĝi ofertas altan rangon kun sekura vivteno libera de laboro en la malgaja, ŝvita senco. En plej da socioj ĝi ofertas leĝajn privilegiojn kaj senpunecojn ne koncedataj al aliaj homoj. Sed malfacilas vidi kiel homo al kiu donatis mandato el Supro pro disvastigi mirrakontojn de ĝojo al tuta homaro povas serioze interesiĝi pri eki kolektadon pro pagi sian salajron; ĝi igas onin suspekti ke la ŝamano estas sur la morala nivelo de ajna alia trompulo.
Sed ĝi as agrabla laboro se vi povas gluti ĝin.

*

Putino prijuĝatu per la samaj kriterioj kiel aliaj profesiistoj ofertante servojn pro pago – kia dentistoj, advokatoj, frizistoj, kuracistoj, tubistoj, ktp. Ĉu ŝi estas profesie kompetenta? Ĉu ŝi donas bonan faron? Ĉu ŝi as honesta kun ŝiaj klientoj?
Eblas ke la pocentaĵo da honestaj kaj kompetentaj putinoj estas pli alta ol tio da tubistoj kaj multe pli alta ol tio da advokatoj. Kaj grandege pli alta ol tio da profesoroj.

*

Minimumigu viajn terbligojn ĝis aŭtomatigas; tio duobligas vian efektivan vivtempon – kaj pere de ĝi donas tempon pro ĝoji pri papilioj kaj katidoj kaj ĉielarkoj.

*

Ĉu vi rimarkis kiel ili similas orkideojn? Ĉarma!

*

Eksperteco pri unu temo ne transiĝas al aliaj temoj. Sed ekspertoj ofte pensas tiel. Ju pli mallarĝa ilia kampo de scio des pli probable ili pensas tiel.

*

Neniam klopodu superostini katon.

*

Klini ĉe ventmuelejoj dolorigas vin pli ol la ventmuelejojn.

*

Cedu al tento; eble ĝi ne pasos vian vojon refoje.

*

Vekigi personon sennecese ne rigardatu kiel kapitala krimo. Bone, koncerne la unua ofendo.

*

"Iru inferen!" aŭ alia insulto rekte as tuta la respondo kion scivolaĉa demando indas.

*

La korekta maniero interpunkcii frazon kiu komencas tiel: "Kompreneble ĝi estas nenia afero de mi, sed –" estas meti punkton post la vorto "sed". Ne uzu ekscesan perforton havigante punkton al tia idioto. Tranĉi lian gorĝon nur estas momenta plezuro kaj certas igi vin priparolata.

*

Viro ne insistas pri ekstera beleco de virino kiu edifas lian animstaton. Post iom da tempo li ekkonscias ke ŝi estas bela – li nur ne rimarkis ĝin unue.

*

Skunko estas pli bona kunulo ol persono kiu fieras pri esti "malkaŝa".

*

"Ĉio justas je amo kaj milito" – kia fia mensogo!

*

novan verecon de ĝi, kaj ĝi manipulas malpravajn eldirojn tiel facile kiel pravajn. Se vi malsukcesas memori ĉi tion, ĝi povas stumbligi vinVin gardu de la "Nigra Cigno" paralogismo. Dedukta logiko estas taŭtologia; estas nenia vojo eltrovi – pere de perfekta logiko. La projektistoj de la plej fruaj komputiloj nomis tion la "Rere-leĝo", t.e. "Rubo enen, rubo elen".
Indukta logiko estas multe pli malfacila – sed povas produkti novajn verecojn.

*

"Petolaĵisto" meritas aplaŭdadon pri sia humuraĵo laŭ ĝia kvalito. Bastonado as proksume justa. Por eksterordinara humuraĵo oni povus servi karenadon. Sed disetendi lin ele sur formikejo rezervatu por la plej spiritegaj.

*

Naturaj leĝoj ne kompatas.

*

Sur la planedo Trankvilo ĉirkaŭ KM849 (G-O) vivas malgranda besto konata kiel "knafno". Ĝi as herbovora kaj havas nenian naturan atakiston kaj facile eblas alirata kaj karesata – speco de sesgamba hundido kun skvamoj. Karesi estas tre plezura; ĝi tordetas sian plezuron kaj elsendas eŭforion en ia bendo kiun homoj povas detekti. Ĝi indas la vojaĝo.
Iutage iu ruzulo eltrovos kiel registri ĉi elsendadon, tiam iu lertulo ekvidos eblecon komercigi ĝin – kaj nelonge post tio ĝi iĝos regulata kaj impostata.
Intertempe mi falsis tiun nomon kaj katalognumeron; ĝi sin trovas kelkaj mil lumjaroj for en alian direkton. Egoisma de mi...

*

Libereco komencas kiam vi diras al S-ino Grundy ke ŝi iru kaj flugigu kajton.

*

Prizorgu la kojonojn kaj la fabetoj prizorgos sin mem. Provu havi fuĝmonon – sed ne estu fanatika pri ĝi.

*

Se "ĉiu scias" tion kaj jenon, do ne estas tiel per almenaŭ dek mil kontraŭ unu.

*

Politikaj etikedoj kiel rojalisto, komunisto, demokrato, popolisto, faŝisto, liberalulo, konservativulo, ktp. estas neniam bazaj kriterioj. La homa genro apartiĝas politike en tiujn kiuj volas homojn kontrolatu kaj tiujn kiuj havas nenian tian deziron. La unue nomitaj estas idealistoj agante el la plej altaj motivoj por la plej granda bono de la plej granda nombro. La laste nomitaj estas morozaj grumbluloj, malfidemaj kaj malhavemaj da altruismo. Sed ili estas pli komfortaj najbaroj ol la alia speco.

*

Ĉiuj katoj ne estas grizaj post meznokto. Senfina diverseco.

*

Peko troviĝas sole en dolorigi aliajn homojn sennecese. Ĉiuj aliaj "pekoj" estas inventitaj absurdaĵoj. (Vundi vin mem ne estas peka – nur stulta.)

*

Malavareco estas ennaskita; altruismo estas lernita perverseco. Nenia afineco.

*

Por viro ne eblas ami sian edzinon tutkore sen ami ĉiujn virinojn iome. Mi supozas ke la inverso devas pravi por virinoj.

*

Vi povas malpravi per esti tro skeptika tiel facile kiel per esti tro fidema.

*

Formala ĝentileco inter edzo kaj edzino estas eĉ pli grava ol inter nekonatuloj.

*

Ion ajn libera valoras kion vi pagis por ĝi.

*

Ne deponu ajlon apud aliaj viktualioj.

*

Klimato estas kion ni atendas, vetero estas kion ni ricevas.

*

Pesimisto per regularo, optimisto per temperamento – eblas esti ambaŭ. Kiel? Per neniam riski ion sennecese kaj minimumigi riskojn neeviteblajn. Tio permesas vin elludi la matĉon ĝoje, nemaltrankviligate per la certeco de la rezulto.

*

Ne misidentigu "devo" kun kion aliaj homoj atendas de vi; ili as tute diferencaj aĵoj. Devo estas ŝuldo kion vi ŝuldas al vi mem por plenumi devigojn kiujn vi akceptis volonte. Pagi tiun ŝuldon povas necesigi ĉion de jaroj da pacienca laboro al tuja preteco morti. Malfacila eble ĝi estas, sed la rekompenco estas memrespekto.
Sed estas tute nenia premio por fari kion aliaj homoj atendas de vi, kaj fari tiel ne estas nure malfacila, sed malebla. Estas pli facila trakti stratrabiston ol la hirudon kio volas "nur iomaj minutoj de via tempo, bonvolu – tio ne daŭros longe". Tempo estas via totala kapitalo, kaj la minutoj de via vivo estas plendolore malmultaj. Se vi permesas vin mem fali en la malvirton konsenti al tiaj petoj, ili rapide kreskas eksponenciale al punkto kie tiuj parazitoj foruzos 100 pocentoj de via tempo – kaj grakos por pli!
Do lernu diri Ne – kaj esti malĝentila pri ĝi kiam necesas. Alie vi ne havos tempon por plenumi vian devon, aŭ fari vian propran laboron, kaj certe nenian tempon por amo kaj ĝojo. La termitoj mordetos for vian vivon kaj lasos nenion de ĝi por vi.
(Ĉi regulo ne sencas ke vi ne rajtas fari komplezon al amiko, aŭ eĉ nekonatulo. Sed igu la elekton esti via. Ne faru ĝin ĉar ĝi estas "atendata" de vi.)

*

"Mi venis, mi vidis, ŝi venkis." (La latina originalo ŝajnas iĝita nerekonebla.)

*

Komitato estas estaĵo kun ses aŭ pli gamboj kaj nenia cerbo.

*

Bestoj eblas frenezigati per meti tro multajn enen de tro malgranda ejo. Homo sapiens estas la sola besto kiu volonte faras ĉi al si mem.

*

Ne provu havi la lastan vorton. Vi povus ĝin ekhavi.

%