Prelego de Eugeno Macko, 2016.11.17 en “Eine Welthaus” che Esperanto Klubo Munkeno.

Kion povus lerni la Europa Unio el la historio de la multpopola shtato de la Habsburgmonarhio.

Interdisciplina pritrakto la problemon, el la interpopola sfero , inter filozofio, historio, politiko, sociologio kaj solcipsikologio.

V. parto de la prelegvico: Historifilozofiaj konsideroj el 4 prelegoj kaj estontrigardo al Europa Unio.

1.- Kion ni povas lerni el la historio? Kio restas ankorau, se la malakuratecoj estas relativigitaj, kiuj ekestis tra spaco kaj tempo, tra idealismo, kultura, politika, socipsikologika, ktp. influoj?

Jam tiu demandstarigo montras en direkto de kalkulpensado, de kiu ni estas determinita ekde la scienca novtempo. Che tiu kunsvingas la problemo, ne de la scienceco mem, sed ghia dialektiko, kun la minaco degliti en la duonscienco.

Precipe ekde la renesanco, kiam estis provita kapti kaj difini ankau la spiritsciencojn kun la klasik-aristotela logiko, mendighas ankau la ekstremoj de la dialektika persvadarto. En la historio estis serchata, ankau pri naturscienc-atomisma modelo, iu chiam ekzistanta kaj chiamrestanta substanco, kiu devus la antauajn mitologiojn „science“ fondigi kaj anshtatauigi.

Bedaurinde, per tio ne estis atingita la dezirata scienceco, sed renovigita la, ankau jam ekde la oldaj grekoj konata, dialektika tragedio de la historio. Konkrete, la europaj popoloj prezentighis, per shajn-dialektika scienceco unu kontrau alia kaj provis sin difini. Kvankam samtempe la kristanismo, jam preskau 2mil jaroj predikis ion tute alian.

Ghis en la realeco de la nova historio, estighis sperteblaj la limoj de la klasik-dialektikaj imagoj kaj kun tio, ankau la ekzistencia neceseco de la turnigho al nova dialogika pensado. Tiel, la aktuala demando de la estanteco estighis: Kiel povas kaj devas okazi, tiu nova dialogika kompreno de la historio?

Unue, devas esti la oldaj dialektike konstruitaj kontrauajhoj klerigitaj, solvitaj, kaj tiel la vojo liberigita al dialogika unu-kun-ali-eco. La procezo jam komencighis en la realeco, konkrete en la Europa Unio, sed ghi estas ankorau chiam tre forte de oldaj imagoj bremsata.

Pro tio estas necese la old-europan historion nov-interpreti kaj pri la novaj metodoj kompreni. Klerigi la, tra dialektika konvinkarto ekestintajn kontrauajhojn inter la popoloj kaj forigi, por ebligi novan kunecan kunlaboron, por la estonteco en la Europa Unio.

Tiusence estis provita, en tiu prelegvico, en diversaj lingvoj, malantaudemandi kaj meti hermeneutikajn konsiderojn, al Centre-Europa historio, en la multpopola shtato de la iama Habsburgimperio.

Al tiu provo alvenas ghenerala filozofia pritrakto. Kiu havas la taskon serchi kaj emfazi esence gravan motivojn de la historia evoluo. Selekti el la amasoj de okazadoj, tiujn kiuj precipe gravas por tiu proceso.

Mi ne volas skribi distran romanon, enluligi la leganton kun klasike beletra lingvo. Sed per kompaktaj tekstoj motri, al decidaj enhavoj kaj instigi al plu-pensado. Por tiu tasko tre bonvenas la arte-farita lingvo esperanto, sen multe da idiomoj kaj idiotismoj. Fakte, tiu lingvo ne estas nur la plej regula kaj logika, sed ankau la plej adekvata lingvo por la pensado.

Mi shatus demandi: Kiuj estas la real-movighintaj kialoj por la disvolvigho kaj evoluo en la historio?

2.- El la nuntempa politika vidpunkto, ni dezirus, ke tiutempe la popoloj de la Habsburgmonarhio ne disighus nacionalisme, sed restighus plue en internacia rilato kaj kunlaboro, en socia pluevoluigha proceso kaj reformigho al parlamenta demokratio.

Sed la historio ne okazas pri niaj dezirimagoj, ghi havas sian propran historiecon, al kiu ni devas sintenighi kaj de tiu lerni, por ke la venontaj pashoj en la estonteco povus esti pli tempoadekvate faritaj.

Mezeuropo, au la teritorio de la iama Habsburgimperio, kie estis tiuj konsideroj enloghitaj, nuntempe trovighas plejparte en la Europa Unio, kiel suverenaj nacishtatoj kaj kelkaj aliaj, kiuj memvole volus aparteni al tiu komunumo. Nun, al komunumo de nacioj, (chiukaze nova kaj pluvastigita) el kiuj ili ech ankorau ne tute pli ol 100 jaroj dispartighis kaj estighis memstaraj.

Aparta komuneco de tiuj shtatoj, rilate al aliaj okcident europaj membroj de EU (ekscepte de nuna Austrio) estas, ke ili chiuj kunprenis la komunajn spertojn de la socia eksperimento de socialismo. Post de iu t.n. „socia revolucio“, kiu iliajn „socian evoluon“ ghetis vaste malantau la okcidentaj landoj.

Kvankam, antau tiu malfelicha eksperimento, la limoj de la tuteuropa evoluigho ankorau tute alie etendighis. Nuntempe devas tiuj landoj apartan strechojn entrepreni, por atingi la ekonomian nivelon de okcidentaj landoj. Eble la plejgranda problemo trovighas en la konscio de la popoloj, per detruita politik-demokrateca historievoluo.

La ideologioj de naciismo kaj komunismo, postlasis profundajn socipsikajn desorientighojn, dubojn kaj timojn kontrau chiu politika pluevoluo. Ankorau nun, post pli ol 20 jaroj de la shangho el diktaturo al libereco, la civitanoj ne trovas memstare ilian ghustan lokon en la socio. Ili sentas la foreston de la, antaue chion ordoniga kaj organiza shtato.

De la nerealaj ideologioj kaj nun de ghia dialektika efiko, nur malfacile povas sin liberigi la homoj. Unue la idealisma kredo al iama komunismo, kiu neniam efektivighis, turnighis en la kontraua kredo, al kapitalismo. Sed reale montrighis, ankau tie iu tute alia ol estis atendita, nome, ke por havi ion, necesas multe da laboro, ne sufichas nur la ideologia kredo.

3.- La historio de tiuj shtatoj instruas nin, ke la realeco kaj la tempo, ne estas anstatauebla per fiktivaj teorioj. La okazadoj bezonas siajn proprajn ritmojn por maturighi. La socia evoluo ne estas per dialektikaj saltoj revolucie mallongigebla.

Per la granda socipolitika eksprimento en la t.n. socialismaj shtatoj, sekvis la historia sperto, ke tempon ne eblas per revolucioj rapidigi. La revoluciaj saltoj detruas multe pli ol ili povas ion novan alporti. Ili ne okazas post maturighinta lernado kaj raciaj konsideroj, sed antau chiu, post resentimento, malamo kaj venghavido. Post kiam necesas peniga laboro, denove atingi la antaue forlasintan staton kaj vojon de la evoluo.

Aktuala nova problemo, en tiuj orienteurpaj shtatoj, kun la sperto de la socialismo, ne plu estas la, ne plu tempoadekvata socialismo mem. Sed neglekto la lernintan, por la estanteco kaj la danghero refali ech en la antaurevoluciaj tempoj, kiuj nuntempe jam evoluinte estis superpashitaj.

Pro tio necesas tralumigi la pasintecon kaj disigi la spertojn, kiuj helpas por la pluevoluo de la internacia kunlaboro en Europo, de tiuj kiuj bremzas kontraustarante, kaj lasi ilin en la historio submergighi. Tiujn elementojn folpeli, kiuj jam antaue detruis la ekzistantan multpopolan shtaton en mezeuropo.

La lasta refalo kun tragikaj konsekvencoj, por chiuj tiuj mezeuropaj popoloj, estis la fortigita nacionalismo en la iama Sovjetunio, kiam la plejgranda kaj plejforta popolo en Europo, la rusa, kiel reganto prezentighis super mezeuropo. Tiu estis ankau unu de plej gravaj influoj, kial la socialisma eksperimento ne povis sukcesi. Char la laute propagita internacionalismo, devis subfali al trompagho kaj nekapableco pluevoluighi en la antauvidata ideala „Unio“.

Anshtatau pluprogresi, estis la necesa pluevoluo en la historio remetita al la jam forirata nacionalismo. Al iu jam konata, sed ne plu aktuala socia stato en la mondo, kiam nur unu popolo havas la povon kaj reghon, super la aliaj. Tiel ne estis serioze uzata la jam sufiche disvolvighinta demokratio, kiel jam ankau en la Habsburgmonarhio kaj poste ankau de la Sovjetunio, kiu havis la detruan sekvon de ambau imperioj.

4. - Estas vere ke, socipsikologie estas komprenebla, ke la plejgranda kaj plejpova popolo en iu komunumo intencas la kondukon kaj regadon, sed nuntempe tio jam kontraustaras al modernaj demokrataj principoj, pri kiu la plejmulte da nun restantaj Unioj konstituighas.

Tiu problemo de demokratia deficito dauras ghis nun, ankau en la nuntempa politiko de la EU. Kompleta Europo, sen la slavaj popoloj ne povas ekzisti. La Rusoj estas la plejgranda slava kaj ankau europa popolo. Sen konsento kun la Rusoj ne povas esti daura paco en Europo. Sed la Rusoj havas ankorau chiam ion kvazau postbezonon rilate al demokratio. Tion ni spertas ghuste nuntempe che la ukraina krizo.

El la vidperspektivo de kulturhistorio, Rusio apartenas al Europo kaj al EU. Sed, pro la, ofte troige montrita demokratideficito kaj la potenca forto de tiu popolo, estus maltrankviliga de la jam ghis nun ankau malfacile atingita iu balanco tenadi en la Unio.

La Europa Unio povas nur pludauri kaj pluevoluighi, se ghi sukcesas la demokration plue surkonstrui kaj nacionalismon kun sia, en si mem turnighintaj popolecaj kutimoj subigi;lasante en la pasinta historio submergighi. Se, internacieco, europeca kunlaboro kaj komuneco, povus esti pli da estont-decide enmetita en la chiutaga politiko.

5. - Kion ni nun en la historia distanco al la Habsburga Monarhio povas pli bone kompreni, estas la malkapableco de la tiamaj regantoj la historian tempon adekvate percepti kaj de tiu situacio politike konforme agi.

Chiukaze, nia tempokompreno shanghighis, ankau per la influo de la filozofio de la nova pensado kaj precipe pri la faktoj de la okazinta historia realeco. Per tiuj efikoj estas por la estanteco la nova adekvata novkompreno de okazadoj ebligita.

Por la filozofia pensado de nuntempo estas ekkonebla, ke la tempon ni mem ne povas difini kaj manipuli. Sed la tempo influas nin kaj ni devas nin sinteni al chiam denova sin montritaj okazadoj. Per la chiam denova ekkono de la fluo, ni povas ion lerni kaj tiel eviti la faron de kelkaj venontaj eraroj.

Ni estas en la tempo enlasitaj. Ni povas la tempon observi kaj tempoadekvate, agi kaj reagi. Ni lernis ankau jam novtempe nin mem per la nova psikologio observi (ne nur objektojn). Ech ankau metode, (kio ankorau antau 100 jaroj ne eblis) ekde la nova scienca etabligho de la psikologio.

Per tiu novkompreno de la tempo kaj nian ekzistencon mem, ni spertis ankau ke, ni ne povas starante resti en la tempo, char la tempo mem movighas kaj tiam ni kauzas retenighon. Per kiuj ekestas strechoj, ankau sociaj, kiuj tiam ofte per perforto devas sin malstrechi, kiujn sekvas t.n. revolucioj.

Ni ne havas tempon, ni estas tempo. La tempo ne estas nia posedo. Diras la filozofoj de la „nova pensado“, Franz Rosenzweig, en lia verko „Stelo de la liberigho“ kaj Martin Heidegger, en la verko „Esto kaj tempo“. Che ili estas trovebla la difernco inter la nova kaj olda tempokompreno.

Se ni volas en la tempo firmighi, povas sukcesi nur iun temp-eron, char tio okazas kontrau la fluo kaj ekestas kontraustaraj bariloj, kiuj post granda strecho eksplodas kaj povas kauzi grandan domaghon.

Tiel funkcias la revolucioj. Post kiam devas per multe da peno esti surkonstruata tio, kio estis antaue detruita, por povi fari la venontan shtupon en la reala evolumovado.

Pro tio estas necesa atingi konscion pri la tempo, por povi adekvate sintenighi en la estanta reale vivanta tempo. La historio estas pasinta tempo. Ke ghi ne estu perdita tempo, ni devas ghin konscie percepti kaj lerni de tio. Char la estanteco povas esti plenigita nur kun konscia sperto el la pasinteco.

6. - Ke iu temp-este-novo povas ekesti, devas radikighi en la historio kaj ankau de tie kreski. La nuna Europa Unio estas iu tute nova politika konstruo, kiu en la historio ankorau ne havis similan politikan ekzemplon.

Unuflanke estas politika eksperimento, char ghis nun neniam ekzistis shtatoj kunigitaj pri demokrataj pricipoj. Aliflanke, diversaj popoloj kaj shtatoj estis jam ofte en la historio perforte kaj autoritate kunfanditaj. Tielmaniere la popoloj de la nuna Europa Unio havis jam longe ankau antaue kunecajn historiajn spertojn, nur tiam sub antau-burgh-demokrate sociaj cirkonstancoj.

Char la Europa Unio volas esti kunmetita de suverenaj naciaj shtatoj, la kuneco havas ankau siajn radikojn, minimume en la naciaj tradicioj, kiuj devus kunkreski al unu komuna tuteco.

Sed, ni ne forgesu, ke ankau la naciaj radikoj de chiu popolo povis nur tiam doni siajn kulturajn fruktojn, se ili estis vershitaj kun influoj el diversaj aliaj kulturoj. T.e. jam la radikoj dependas en la historio unu-de-alio. Jam la radikoj portas en si mem la dialogikan unu-de-ali-dependecon.

Realpolitiko devas chiam lerni el la historio. Esti apogita de ghi, sed ankau devas povi superpashi ghin. Politiko estas chiam estanta, ghia tasko estas, estantece atingi por la plimulto pli bonan estontecon. Tion ghi povas nur, se ghi venas el la konscia estinteco. Pro tio estas por la politiko tiel grava, la real-historia-konscio, ke ghi ne estighu avanturo en la tempo.

Novaj politikaj projektoj devas esti de oldaj spertoj apogitaj, sed ne voli la oldajn restarigi. Char tiam la tempo estas nur eluzata kaj novaj spertoj ne ricevas sian ghustan lokon. Tiel estos la historia evoluo malhelpata kaj havos sekvon de posttempeco.

Politiko komencighas chiam tie, kie la scienca akurateco finighas, t.e. ne plu eblas. Sed la vivo, precipe en la socia sfero bezonas iun certecon, minimume por iu tempo. Chi tie estighas la politiko necesa kaj ensaltas helpi. En la antaua historio plejofte per devigo kaj perforto, kiu en nia tempo sin subigis kaj nun transformighis en demokratio.

Per demokratio estos decidoj faritaj, kiuj ne estas per scienca akurateco defineblaj, sed tamen estas necesaj atingi ordigitan vivon en la socio.

7. - Che la centjariga turnigho al la 20a j.c. montrighis la ekstrema nekapableco por internacia kuneco, en la multpopola shtato de la Habsburgmonarhio. Estas ankau ie komprenebla, char mankis chiu sperto, de demokratece internacia kunlaboro, sur kiu eblus iu pluevoluo esti konstruata.

Restis nur la oldaj imperial-politikaj metodoj, al kiu povis sintenighi la tiamaj politikistoj, en la tre turbulentaj, shanghemaj tempoj. Tio estis siatempe en tiu kazo, la alproksimigho al la pli fortighinta Germanio.

Sed kun kiu, en la politika strukturo, la multpopola shtato de Austro-Hungario, ne havis pli multe da komunajhon, ol nur parte, la uzatan germanan lingvon. Per kiu sin, la pli ol 10 diversaj nacilingvanaj popoloj, post la iam komuna latino, komprenighis.

Unua avantagho de tiu alternativo estis ke, post grandaj tragikaj spertoj montrighis la fino de la, ghis tiam en la historio klasike uzata kundevigo de diversaj popoloj. Sekve, mendighis por realnecesa uzo, la mondhistorie jam alilande sufiche evoluinta demokratio, kiu, iam eksportante el Europo, revenis denove, montrante la superecon pri la klasicismaj rilatoj en la olda Europo.

Sed, Europo ech por tiuj kruelaj postmilitaj spertoj, ne povis tute liberighi de la klasicisma pensmaniero kaj dauris sia tragedio ankorau plue, en la dialektika socia eksperimento, de revoluciaj ideologioj. Socialismoj enmetighis kun eksterpovaj fortoj kun la espero al ideala komunismo. Kiu en la Mezeuropo, kun la jarcentoj evoluintaj strukturoj, havis komunan nur la dialektikaj kontrauajhoj.

La volo subigi la oldan reghsistemojn estis komuna sed la reala necesebleco kiel tiu povus okazi, tute mankis. Restis nur la detrua furiozo kaj la ideologia espero por plibonigho. Ekz. estis 5 jaraj planoj faritaj kaj la loghantaro perfortigita en kunstruita, nenatura socisistemo labori por iu ideologie metita celo. Estis tute ignorita ke, la evoluo bezonas sian historian tempon por tramaturighi.

Sed tamaen, chio kio okazis en la historio devas esti tiel akceptata kiel ghi okazis. Sensenca estas meti nun la demandon, kiel estus se ne estus tiel kiel estis. Chio kio okazis, devas de ni esti komprenata kaj akceptata, kiel estus farata de-ni-ne-dependa- povo. Alikaze, chio kio okazis devas, por nia sperto kaj scio utili. Lerni de tio ke, en la estanteco kaj estonteco, ni faru, au ne faru, tiel kiel ni volas, au ne volas, verki nian chieston en la mondo.

8.- La filozofia pensado jam antauvidis, t.e. jam antaupensis, la finon de la klasika idealismo ech pli frue, ol tiu montrighis per realaj historiaj faktoj meze de la 20a jarcento. Fakte ni ne povas la historiajn okazadojn de tiu tempo alie kompreni, ol la disvolvighon el niaj europaj radikoj ekestintaj sinten kaj pens-manieroj.

La Europa kulturo havas grek-judajn radikojn, al kiuj alvenis chiam la barbaraj popoloj. El tiu kunmetiteco evoluighis la ghis nuna Europa kulturo. Ghia nuntempa graveco montrighas fakte mondvaste nur, char chi tie maturighis la limoj de la perforto, kaj estighis necesa la nova dialogika kunrilato kun nova dialogika pensado. T.e. , sensenca estus ie alie voli kompreni la historion, ol tiel kiel ghi reale okazis. Ni devas el tiuj realaj okazadoj tiri niajn kosekvencojn.

La subigo de la klasicismo komencis en la arto. Plenigita estis la reala ekshajno de ghia limo en la politika historio. La klasika dialektiko de la persvadarto atingis sian tragikan finon kaj kulminon en la, de la europdevena pensmaniero, kiu ekshajnis ekkonebla en la Hegela filozofio.

Hegel kunfandis dialektike en kontrauajhoj, la idealisme europan historion kaj ordigis hierarhie en lia konstruita sistemo. Tiu metodo fascinis kaj ekmovis kelkajn perfortajn revoluciojn, ghis la ekshajno de la tragikaj limoj en la realeco.

Fakte ne nur de lia filozofio mem, sed la kulmino de la europklasike idealisman pensmanieron estis atingita, kiun li eksplikis per la dialektika pensmaniero kaj fingvidis. Post Hegel venas necese, la nova dialogika pensado. En la vico de la evoluo el la europaj pensradikoj.

Au alie dirite, post la idealisma kredo en la hegela dialektiko kiu estighis la pinto de ununura revolucia devo de la europa pensmaniero, ekshajnis en la sekvantaj realaj okazadoj de la historio, ghia tragika fino. Ghi atingis per dialektika disvolvigho, denove sian komencon kaj la grekan tragedion.

9.- Sekvas iu nuntempa historia fincerbumado post tiuj prezentoj.

Ekzistas neshangheblaj historiaj faktoj, kiuj estas nepre respektindaj. Sed, chiu tempo devas la antauan historion interpreti kaj kompreni el la propra situacio.

La nuntempaj novaj sciencoj kiel la sociologio, psikologio, socipsikologio, politologio, nova filozofio kaj la ligiteco kun la atingajhojn de la natursciencoj, kiel genesploro, arheologio, medicino, ktp., donas por la kompreno de la historio, ekz. la naciisman idealismon de la 18. kaj 19a j.c., hodiau tute aliklerigitan komprenon, ol eble antau 100 au 50 jaroj.

El kelkaj nuntempaj distancoj estas tute alie komprenebla la historia neceseco de la t.n socialisme-komunismaj tempoj, ol ili estis antau 50 jaroj komprenataj.

Unue ni devas kompreni, ke la tempo okazas. Tiu kiu estis hierau, neniam revenas denove. Same estas en la historio. Kiu foriris, neniam eblas en tiu ligiteco denove remeti. Kio eblas, estas lerni de la pasinteco kaj pripensi kiel nuntempe oni povas kelkajn erarojn eviti kaj kiojn ni povas hodiau pli bone fari.

Nun, ni ne povas alie diri ol, ke chio kio okazis, devis okazi. Sensenca estas diri, kiel estus, se ne estis tiel, kiel estas. Ni povas ech diri, ke Dio volis tion, kiel estis, ke estu tiel kiel estas. T.e., chu, ke chiu kruelajho en la historio devis esti tiel kiel ghie estis? Kion eblus alion diri?

Tio kio eblas nuntempe, estas ke ni provu kompreni la movadon de historio kaj tion kial tiel movighis, sed ne alie. Char tiun alion ni neniam povus kompreni, char ekzistus senombraj alternativoj, kiujn chiujn ni simple ne kapablus, ech per nuntempaj komputeroj kapti.

Se ni konkrete prenas la, ankorau chiam aktualan demandon de nia novtempa europa historio; chu la kruele socia eksperimento de socialismo kun la ideala kredo al komunismo estis evitebla, au ghi tamen estis necesa? La simpla respondo estas: Tio okazis kaj estis necesa.

La konkreta respondo jam necesas pli da klopodon. Tiam devas esti demandita ankau:

Kiuj estis la antauaj historiaj kondichoj kiuj ekmovighis tiujn okazadojn? Tiam jam alie aspektas la situacio. Chu en la Habsburgmonarhio kaj en la carisma rusio, oni nenion povis lerni el la Franca Revolucio? Shajne jes, nenion. Alimaniere, la reghpotenculoj povis jhustatempe enkonduki la konstitucion en la monarhioj kaj doni shancon por demokratio.

Sed tio ne okazis. Ili ech pli forte subprenis la popolojn kaj defendis la nobelulajn privilegiojn, ghis tiu stato devis eksplodi, unue en la rusa revolucio kaj poste en la austro-hungar-monarhia milit-provoko. Ambau okazadoj forpelis la oldajn mezepoke nobelajn sistemojn. Kaj montris, ke la homoj ne estas disigeblaj pli iliaj devenoj, sed devas esti akceptataj pri iliaj nuntempaj kapabloj kaj inteligenteco.

Objektiva hitoriografio tute ne ekzistas. Tiu estis nur dialektike idealisma dezirimago en la subjekt-objekt rilata simplifigo de okazadoj, kiu en la nuna historikompreno ne plu povas havi lokon. Kiel vere io okazis en la pasinteco, neniam plu estas rekonstrue ekkonebla.

La historio povas nur hermeneutike, en dia-logikaj komparoj alveni al diversflanke akcepteblaj rezultoj. Historio ne estas, kiel la natursciencoj, ekzakte pruvebla dimenzio, sed ghi havas chiam sian direktecon, kiu shanghighas diverstempe.

Nuntempe diktas la necesecon la paca kunvivado sur la tero, char la detrupotencialo minacas la tuton neniighi. Pro tio estas la dialogika kompren-politiko necesa. Kaj pro tio la historio neniam povas esti libera de la politiko. Sed la politiko mem devas esti libera. Mallibera politiko falsas la historion al farso.

10.- La fina demando de tiuj prelegaj ekzamenadoj estus:

Kion konsekvencon ni devus tiri el la historiaj spertoj de la Habsburga Monarhio, ke la eraroj kiuj estis en tiu laboro elmetitaj, ne okazu refoje en la Europa Unio ?

Superrigarda prezento de la eraroj, kiuj estis decidaj al la disrompigho de la Habsburgmonarhio:

10.-1. Ignoro la efikon de la Franca Revolucio al sociaj rilatoj.

10.-2. Miskono la plivastighon de la nazionalismo.

10.-3. Ne ekkono la gravecon de de la internacionalismo.

10.-4. Nekapablo ekkoni la limon de idealismo kaj de ideologioj.

10.-5. Nekapablo ghuste taksi la movadojn al sociaj eksperimentoj.

1o.-6. Nekapablo percepti la anoncon de la fino de klasicismo.

10.-7. Nepercepto la anoncitan finon de la dialektika persvadarto.

10.-8. Nepercepto la ekshajnon de dialogika pensado.

10.-9. - Ne rimarko la esencan influon de lingvoj al la socia ordo.

10.-10.- Ignoro de pacmovadoj kiel la proponon de esperanto.


10.-1. Ignoro la efikon de la Franca Revolucio al sociaj rilatoj

La Franca Revolucio estis la dialektik-revoluc-reago al nobelul-dekadenta subpren-socisistemo. La grek-romian sklavecon finis la promeso de kristanismo, sed men ne povis forigi la ekspluatadon. La novevoluinta burgharo eluzis la saman dialektikan principon. Kun la amaso de subprenita popolo, disrompis la ghis tiaman oldan socisistemon. La eraro de la Habsburgmonarhio estis la ignora neakcepto de tiun novan socievoluon.

10.-2. Miskono la plivastighon de la nazionalismo.

Kun la burgha revolucio samtempis la evoluo de la na ciismo, kion en la popoloj la burgharo eluzis, por atingi la potencon. Kontraue, la multpopolan shtaton de la Austro-Hungario nur malfortigis la nacionalismoj kaj ankau la volo forigi la klas-privilegiojn. En la malfelicha fluo de la tempo, Ili mem volis eluzi la nacionalismon, sed nur por savi la monarhion. Per intrigoj kaj sekretaj servoj estis la popoloj unu kontrau alia provokitaj.

10.-3. Ne ekkono la gravecon de de la internacionalismo.

La monarhio ne kuraghis riski en tiu nazihisteria tempo resti sur la parto de Internaci-eco, kiu fakte estus pli adekvata al sia esto kiel multpopola shtato, kunmetite de diversaj nacioj. Memkompreneble tiu ne povus kunekzisti en la novsocia tempo kun la nobelulaj privilegioj. Tiu socia evoluo, estis sukcese eksportita al US-ono, kie forigante la nobelulajn privilegiojn kaj per elekto de unu komuna nacia lingvo, evoluighis demokrate al mondpotenca shtato.

10.-4. Nekapablo ekkoni la limon de idealismo kaj de ideologioj.

La grekdevena europa idealismo, alvenis en tiu tempo, per la filozofia pensado al sia limo. En kelkaj sciencaj branchoj estis ech ankau superpashita. Kompreneblas ke, en la politiko nur malrapide ekkonighas la novaj shanghoj. Sed ech tragika estas, se ghuste en tiu tempo, kelkaj ideoj kun neniam reaigebla shanco, rigidighas al ideologio, kiuj devus esti dialektike trabatalitaj.

10.-5. Nekapablo ghuste taksi la movadojn al sociaj eksperimentoj.

Ideologioj estighis politikaj batalceloj, kiuj perforte volis shanghi la ghis tiam jarcentoj, ofte ech jarmilojn evoluintajn ordojn kaj sistemojn, sen iu antaupenso de realigeblaj eblecoj. En kelkaj shtatoj ech sukcesis la popolo, kun la gvido de profesiaj revolucionistoj, tute detrui la antauan ordon. Sed tio kio poste sekvis neniam estis antauvidita, elprovita au spertita. Tiel devis resti la tuta enterpreno nur iu granda socia eksperimento kun multe da homaj viktimoj.

10.-6. Nekapablo percepti la anoncon de la fino de klasicismo.

Tiuj ideologiaj bataloj (nazismo, socialismo, komunismo) okazis en la tempo kiam la klasicismo jam atingis sian kulminon kaj komencis okazi ghia superpasho. La klasikaj valoroj estis tragike pluasertitaj, kiel, heroeco, brava kuragheco, nacia solidareco,ktp, ktp. , sed la klerigitaj civitanoj jam ne plu kredis al tiuj valoroj. Ju pli bedaurinda estis, ke la simpla popolo, estis tamen ankorau ofte sukcese indoktrinita por produkti la propran tragedion.

10.-7. Nepercepto la anoncitan finon de la dialektika persvadarto.

Ankau samtempe okazis minimume ankorau en la filozofia pensado, kun la superpasho de klasicismo ankau la subigo de la dialektiko. La reala efektivigho devis ankorau atendi kelkajn jardekojn. Ankorau devis malantauhavi du kruelan militon, ghis ankau fakte kaj reale estis spertita la malsukceso de dialektika persvadarto, minimume che sampotenculoj.

10.-8. Nepercepto la ekshajnon de dialogika pensado.

Samtempe kun la kolapso de Habsburgmonarhio ekshajnis la dialogika nova pensado. Antauvidinte la tragedion ankau en la pensado kaj provis doni proponojn por nova pensmaniero. Martin Buber tiutempe naskighis en Vieno kaj plenkreskighis kun spertoj en la tiama parto de Austro-Hungario, en Ukrainio.Franz Rosenzweig, skribis siajn decidajn pensojn de fundamento al dialogika pensado por „Stelo de la liberigho“ dum la Makedonia fronto en la unua mondmilito. Chiuj tiuj spiritaj provoj kaj proponoj restis nur en malgrandaj universitataj cirkloj priparolataj, sed ghenerale restis neatenditaj.

10.-9. Ne rimarko la esencan influon de lingvoj al la socia ordo.

La esenca influo de lingvoj al la ekestinta kontraunacia situacio en la Habsburgimperio estis tute miskomprenata kaj interpretita. Jes, unuflanke donis la disvolvighintaj novaj klasikaj naciaj lingvoj nacian identitecon al popoloj, sed aliflanke apartigis ilian longa antauan kunece ekestitan evoluon, dialektike. Chiu alilingvon parolata homo ekshajnis fremda. Provokante fortan konkuradon super chiu ghis tiama kuneco, ghis al milita perforto.

10.-10. Ignoro de pacmovadoj, kiel la proponon de esperanto.

La tragedio estis antauvidita diversparte. Tiel jam en la filozofia pensado kiel la realeca politiko. Ekestis diversaj pacmovadoj, sed chiuj restis nur sensignifaj en la histerio de la dialektika venko (idiot) -idealismo. Konkretan proponon por la paca komprenigho de popoloj unu kun alia donis ankau la esperantistoj. Sed ilia alvoko restis, au tute neatentita, au ech perforte prisilentita.



Fine estas interesa rimarki, ke chiuj de tiuj punktoj estas nuntempe jam konataj kaj parte ankau konsciaj, sed mankas ankorau la ghenerala konscio, kiu necesus por la demokratia konzervo kaj pluevoluo de la Europa Unio. Ke, la eraroj kiuj disrompis la Habsburgmonarhion estighus instruekzemploj, kiel nun la europeca internacia politiko, ne devus fari.

Mi dankas por Via atento

Eugeno Macko, d-ro. fil., dipl. ing., vic. prez. de EDE-Fed.



Postrimarkoj:

La unuajn pashojn de tiuj prelegoj mi skribis en la klasikaj naciaj lingvoj kiel la germana kaj hungara, char en tiuj lingvoj mi trovis la fontojn por historiaj okazadoj. Sed tiun 5an parton mi skribis en esperanto, char en tiu lingvo estas plejbone esprimeblaj gravaj enhavoj de la pensado, sen multe da idiomoj kaj idiotismoj, kiuj sharghas precipe la klasikan historion kaj lingvojn.

Fakte tiu lingvo superpashis la klasikon tiel, ke ghi estis kunmetite de la elementoj de la klasikaj lingvoj. Tiel ghi estas por nuntempa kunfandiga pensado pli adekvata, char estas plejbone liberigita de oldaj idiomoj, kiuj malfaciligis la internacian komprenon. Pro tio estas por la nuna malferma kaj libera menso, plej adekvata komprenebleco,tiu, la arte-farita lingvo esperanto.

La klsikaj lingvoj restas konvenaj, por serchi la historiajn radikojn , ech en la arkaikaj europaj lingvoj, kiel la greka kaj poste la latina, por pridemandi la radikojn de la historiaj okazadoj. Sed la nuntempo bezonas, ech ekzistencnecese la novan dialogikan pensadon, kiu estas plej adekvate esprimebla en la, mem dialogike ekestinta inter-ece arte-farita, inter-nacia lingvo esperanto.