Kio ne estas dialogiko kaj kio ghi estas:
Dialogiko ne estas dialektiko, kun kio ghi estas ofte sammetita.
Dialektiko volas persvadi la alian pri la propra vero.
Dialogiko serchas komunan solvon.
La diferenco inter dialogiko kaj dialektiko estas, kiel inter vivo kaj morto. Ankau morto apartenas al vivo, sed tamen ne estas la samo.
Dialogiko estas nova pensado, en la rilato al klasike idealisma pensado.
La novo komencighas jam en la antiko, evoluighas ghis nun, kaj ankau dauras.
La klasicismo prilaboras sistemoj, ordoj, konvinkoj, ktp. klasik-logike kaj dialektike asertas la propran konvinkon, kun chiun de al ghi pretaj rimedoj.
La nova, dialogika pensado, serchas en reciproka komprenigho, de la klasike individualigitaj kontrauajhoj, komunajn eblecojn por sinteza solvo.
Klasicismo estas idealisma pensmaniero. Dialogiko estas realeca pensmaniero.
La klasicismo superpashis sian idealismom unue en la arto. En la arto ekaperis la limoj de la klasika idealismo kaj tie povis sekve montrighi la realeco.
Konkretaj problemoj estighis videblaj, post la malkashitaj idealoj kaj povis komencighi la dialogikaj elirvojoj al solvoj.
Dialogiko estas inter-eca fenomeno.
Konkretaj ekshajnoj de inter-eco:
La klasike individualisman naciecon, superpashis la realisma inter-naci-eco.
Ghia reala neceseco montrighis unue en la inter-nacia politiko. (ekz. en la EU)
Esperanto estas dialogike inter-nacia lingvo. Ghi estas la konkreta esprimo de inter-naci-eco kaj rimedo de iter-nacia demokratio.
Esperantistoj estas realaj inter-naci-istoj. (H. Tonkin)
Inter-naci-eco estas kun la evoluo kaj demokratio malvaste ligita.
Sen inter-eco kaj demokratio ne ekzistas socia evoluo.
Sen inter-nacia evoluo restas la socio en konstanta nacieco.
Post superpasho la klasikon en la arto, sekvis ankau en la filozofia pensado la ekshajno de limoj de la klasika idealismo, kaj povis montrighi la dialogiko.
La nova pensado superpashis la klasike idealisman pensmanieron, t.e. la klasikan logikon kaj la klasikan dialektikon, per inter-ece dialogika pensado.
Esperanto apartenas ghenerale ankau al la subigo de la klasiko, en la parto de la subigo la klasikan lingvistikon.
Esperanto estas konkreta rezulto, sekve de la nova dialogike inter-eca, post klasika pensmaniero, en la lingvistiko.
Ke, idealismo kaj kalasicismo, parte ankau apartenas al la homa ekzistenco, ekkonis la nova psikologia scienco. La homo bezonas ankau siajn idealojn.
Sed la rilato estighis unue en la nova pensado konscia. La idealoj povis solvighi de la klasike idealisma identigho.
Evidentighis, ke la reala homa vivo bazighas la ekzistencon, sed ne la ideala.
Tiel estighis la plena tasko de la novaj sciencoj, malkovri la realecon.
Reala vivo estas tempa rilato.
La chiam restanta substanco, estas nur ideala helpo por science tempa ekkono.
La senco de la tempo estas la evoluo.
Antropomorfa socia evoluo okazas konkrete, soci-inter-ece.
Tasko de la politiko estas trovi la chiam nuntempe, t.e. hodiau plejbonan manieron de la evoluo. Hierau jam estas historio. Morgau estas necerta futuro.
Demokratio estas la akcepto, chiam nur la nuntempon, sed samtempe per interkonsentoj lasi certan tempon por realigi la antauplanitan.
Post la fino de la konsentita tempo, sekvas la pruvo de la promesitaj rezultoj. kaj malfermas denove la eblecon por evoluproponoj en la venonta tempoperiodo.
Cerbumis
Eugeno Macko
Sign-in to write a comment.