Lige kun la Trilanda konferenco, okazonta 27.-30.9.2012 en la landlima urbo Břeclav, ni sukcesis, ke sur la oficiala retpaĝaro de la urbo aperis Vorto de la urbestro krom la ĉeĥa, angla kaj germana ankaŭ en Esperanto



Do Esperanto-flago aperas videble tuj sur la enkonduka paĝo. Vidu:

http://breclav.eu/eo/breclav-eo

Tamen origine la urbestro opiniis, ke la teksto tie aperos nur lige kun la aranĝo (celante bonvenigi la partoprenantojn) kaj poste ili supozeble deprenos ĝin. Nia celo estas konvinki, ke Esperanto-komunumo kaj vojaĝantoj vere ekzistas kaj ke por eksterlanda diskonigo de la urbo valoras, se Esperanto-teksto tie restos. Sed tion ni ne povas atingi sen via helpo! Kiel vi povas nin subteni?



Bv. skribi en via propra lingvo (ev. en angla/germana, kiujn li supozeble komprenas) kaj en Esperanto mallongan laŭd/dankletereton, kiu aprezas aperigon de Esperanto-tekston kaj mencias favore ankaŭ la urbon.

KONTAKTO al la urbestro:

starosta(heli­ko)breclav.eu,

kaj kopie al josef.hlavnov­sky(heliko)bre­clav.eu (estro de informatiko de la sekretariejo, kiu aranĝis la enretigon) (kaj event. en sekreta kopio al cea(heliko)esperanto.cz, por ke ni havzu ideon pri la reagoj). Vi ja scias, ke avantaĝo de esperantistoj estas, ke ili ja ne multas, sed vivas en multaj landoj. Do el ju pli da landoj venos al li reeĥoj, des pli li povos esti per faktoj konvinkita pri realeco de Esperanto-komunumo kaj pri utileco de Esperanto. Eĉ vi, kiuj loĝas en foraj landoj, el kiuj vi eble ne planas viziti Ĉeĥion,povas multe impresi la urbestron, ĉar supozeble li ankoraŭ ne havas personajn kontaktojn tie.

Pri la urbo Břeclav vi povas ankau iom ekscii

en Vikipedio kaj en nia fotogalerio. Per kelkaj linioj, kiujn vi skribos kaj sendos, vi certe subtenos bonan ideon! Koran antaŭdankon por via helpo!

Amike Pavla Dvořáková, programestro de la Trilanda konferenco
kaj tradukinto de la retpaĝa teksto