Venos la tempo

Venos la tempo
kiam Homo vidas
Dion en ĉio kaj ĉion en Dio
kaj Homo diras
Jes al Dio kaj Ne al religio


Venos la tempo
kiam Homo
ne plu kondutas kiel animalo
kaj inter homoj
ne plu okazas milito kaj batalo
kaj la urbojn ne plu regas
la leĝoj de ĝangalo

Venos la tempo
kiam ĉiu homo sur la tero
estas libera
kaj ĉiu lando estas prospera

Venos la tempo
kiam neniu homo strebas
por esti super-riĉa
ĉar ĉiu homo jam estas plene feliĉa.

Venos la tempo kiam
homo hontas
pro ĉiuj militoj okazintaj

2

kaj ĉiuj militoj kaj teroroj
estas konsiderataj
kiel nur historiaj, hontindaj aferoj.

Venos la tempo
kiam Homo komprenas
ke pro paco kaj ordo
ne necesas despotaj reĝoj
nek severaj, humiligaj leĝoj!

Venos la tempo
kiam ĉiu homo
estas kvazaŭ delikata floro

kaj sekve nenia konflikto okazas
inter du floroj sur la tero!

3


Venos la tempo
kiam Homo rekonas
ke la celo de la vivo estas ĝojo
kaj Ĝojo estas
kaj la celo kaj la vojo!

Venos la tempo
kiam Homo scias
ke la sekreto de feliĉo
estas vivi ĝojoplene
ĉiam en la ĉi-momento
kaj sekve neniam
kun pento kaj bedaŭra sento!

Venos la tempo
kiam Homo mutacie eksaltas
al pli alta nivelo
de konscio
kaj sekve
ĉiu homo sur la tero
estas kvazaŭ anĝelo
el la ĉielo


4


de
Mori
Fotoj de Elbertinum

Moderna fidokonfeso laŭ Dorothee Sölle


Horizontoj - revo aŭ realo - 1.1 parto - ekmarŝo al nova mondo [de] [fr] [en]

Religioj - jes aû ne - [de] [en] [fr]