Kalman KALOCSAY
En ĉi murdepoko
Subtile kanti en ĉi murd-epoko
pri l' propra vivo, kiam ja milmiloj
per bomboj, tankoj, pafoj, pendigiloj
pereas, vere ŝajnus aĉa moko.
La tuta riĉa poezia stoko:
la luno, steloj, floroj, birdotriloj,
la delikataj amaj maltrankviloj
disflugas en la blov' de ĉi siroko.
La morto regas nun, la mort' avida,
amasa mort', vulgara kaj sordida,
sen cipresbranĉoj, sen solen' majesta.
Kaj kiel perdis dignon nun la morto,
la am' aspektas same io besta:
la ambrakumo ŝajnas seksperforto.
Hans-Georg Kaiser
Kaj tamen
(Kelkaj pensoj pri la Kaloĉaj-poemo : En ĉi murdepoko)
Kaj tamen, kaj tion sciis ankaŭ Kaloĉaj: kiom ajn desperaj ni estas ĉeokaze, ni tamen bezonas la poezion, kio ni estus sen ĝi? Por mi mem la poezio ĉiam estis respondo al ĉi murdepoko kaj ankaŭ savankro por ne tute perei en despero kaj sentata soleco. Poemoj estas kiel papilioj, ili avertas nin, ke ni ne detruu la belecon, ke ni ne detruu tion en nia animo, kio kapablas senti ĝin, sen amo kaj belo restus nur plu la malamo, kaj tiu estas solvo por nenio.Vivo sen belo, sen amo estas tute senespera. Pri la futuro mi ne estas certa, sed pri la neceso de bela hominda literaturo mi ĉiam certas. Ni ne vivu por havi, por fanfaroni pri nia riĉo, pri nia influo ktp., sed ni vivu por ĝoji, por ĝui la vivon, jen mia konvinko. Tial la poemoj de Kaloĉaj tiom gravas, eĉ se li elkrias en poemo sian vunditecon pri tio, kiom brutala fariĝis nia disŝirita mondo. Kompreneble li pravas pri tio. Sed ankaŭ tio estas nemalhavebla parto de la hominda poezio, ke ĝi ne ekfloras en ebona turo, for de la ĉiutaga hororo, sed ke ĝi defendas la humanismon kontraŭ la murdobruligistoj. (HGK)
https://cezarkulturo.blogspot.com
Sign-in to write a comment.