Joakimo Seyppel
Leterkolomboj en postkorto


Estas vespero en malfrua aŭtuno, sur la ĉielo videblas fumo de kamentuboj. Suno subiris post lukazernoj, la trajno apud la varostacidomo veturas preter pli kaj pli da reloj kaj trakforkoj, preter tro plenŝtopitaj urbotrafikaj trajnoj kaj preter etĝardenoj plenaj de fruktokorboj. Kaj la vojaĝantoj ĝojas. Ili estas nun denove hejme. Kaj la membroj de la „Futbalklubo“ vokas „Hip-hip-hurao!“

La trajno haltas apud relo ne tre malprokisme de postkorto, mallonge antaŭ la stacidomo. La ferioj finiĝis, kaj la vojaĝantoj rigardas nun en postkorton kiel en la „hejmlandon“ de urbano. Tie staris, konata al ĉiuj ekde la infaneco, la tapiŝbatila reko kun la averto: „Batado de tapiŝoj malpermesita!“ Kato je la rando de la korto kaptas kiel ĉiam musojn ĉe rubokesto kaj „diodamnita hundaĉo" bojas tiel, ke la pordista damo minacas ĝin per vokado de la „hundokaptisto“, do tiel, kiel en la bona malnova tempo.

En la iom plia alta teretaĝo olda viro rigardas el la fenestro, li apogas la subbrakojn, kiuj doloras ankoraŭ pro la keglado en la klubo „Ĉiuj naŭ“. Li mansalutas la trajnon longe kaj moke kaj ŝajne demandas: “Kiel, ĉe l' diablo, estis la kota vetero ĉe vi?“ Super li, en la unua etaĝo kantas infanoj laŭte kaj ĝoje: „Ha, infanoj, kia tempa kur' kaj ĉio rondcirklas nur!“ Tio estas kanto, kiun ludis la viro kun la gurdo Bacigalupo, kun simieto je la ĉeno, kiu kolektis la groŝojn, kiujn la dommastrinoj ĵetis el la fenestroj. Kaj tiam oni vidas en la postkorto ankaŭ oldulinon, kiu metas sian „karulon“, papagon, nomata „Lorinjo“ sur la balkonon en la sunvarmon. En la kvara etaĝo, oni imagas, loĝas diligentaj metiistoj, ankaŭ lavistinoj kun dubema famo. Kaj fine rigardo al la subtegmento, sur kiu la pordista ino bredas leterkolombojn.

Semajnon poste nun pelis la verkiston de la rakonto ties scivolo en la „Agrostraton“ kun la postkorto, kiun li vidis dum preterveturado kun la trajno. Li staris antaŭ la domo, paŝis en la apudan bierejon, mendis bovlujon de la marko „Berliner Weisse mit Schuss“, do berlinan tritikan bieron kun sirupa ŝprucaĵo. Kaj li ĉirkaŭrigardis, ĉar li voli juĝis la homojn en la postkorto dum horo. La pordistino, kiu bredis leterkolombojn kun bonega loka sento kaj granda flugofrapideco, ridis pri li, kiam li asertis, ke leterkolomboj estas uzataj ankaŭ de „sekretaj servoj.“ La viro en la iom pli alta teretaĝo klarigis, ke li vidis filmon kun „Pat & Patachon“, kiun nur unu persono trovis „komika“. La ino en la tria etaĝo decidis prezenti sian papagon kune kun la „simieto“ de la gurdisto en la cirko kiel „Akrobat Schön“ (Akrobato Belo). Sed la mebloportisoj estis la plej honestaj, ĉar ili portis la meblojn antaŭe en la domon kaj malantaŭe eksteren. Kaj kiu en la nuna tempo ankoraŭ volus vivi en postkorto, kun aŭ sen leterkolomboj, ĉu?


tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
laŭ "Brieftauben im Hinterhof "

PS: Akrobato Schön estis agento de la sekreta servo en GDR.

Joachim Seyppel
Brieftauben im Hinterhof


Ein Abend im Spätherbst, am Himmel Rauch von Schornsteinen, die Sonne hinter Mietskasernen untergegangen, der Zug fährt neben dem Güterbahnhof an mehr und mehr Gleisen und Weichen vorbei, an überfüllten Stadtbahnzügen und an Schrebergärten voll Obstkörben. Und die Reisenden, sie freuen sich, sie sind nun wieder zu Haus. Und die Mitglieder vom »Kickers Club« rufen »Hip-hip-hurra«.

Der Zug hält auf einem Gleis unweit eines Hinterhofs kurz vor dem Bahnhof. Die Ferien sind zu Ende, und die Reisenden blicken nun in einen Hinterhof wie in des Städters »Heimat«. Dort stand die allen seit ihrer Kindheit bekannte Teppichklopfstange mit dem Hinweis »Teppich klopfen verboten«. Eine Katze am Rand des Hofes fängt wie immer Mäuse beim Müllkasten, und ein »gottverdammter Köter« bellt, dass die Portiersfrau mit dem »Hundefänger« droht, wie anno dazumal.

Im Hochparterre schaut ein alter Mann aus dem Fenster, hat die Unterarme aufgestützt, die vom Kegeln mit dem Club »alle Neune« schmerzen, er winkt dem Zug lange und spöttisch zu und scheint zu fragen: »Wie, zum Teufel, war denn das dreckige Wetter bei euch?« Über ihm dann, im ersten Stock, singen Kinder laut und fröhlich: »Kinder, Kinder, wie die Zeit vergeht, und alles sich im Kreise dreht!« Das ist ein Lied, das der Mann mit dem Leierkasten von Bacigalupo spielte, mit einem Äffchen an der Kette, das die Groschen einsammelte, die die Hausfrauen aus den Fenstern schmissen. Und dann sieht man im Hinterhof noch ‘ne olle Frau, die ihren »Liebling«, einen Papagei, genannt »Lorchen«, auf dem Balkon in die Sonne stellt. Im vierten Stock, stellt man sich vor, wohnen fleißige Handwerker, auch Wäscherinnen von zweifelhaftem Ruf. Und endlich nun der Dachboden, auf dem die Portiersfrau Brieftauben züchtet.

Eine Woche später nun trieb ihn seine Neugier in die Ackerstraße mit dem Hinterhof, den er beim Vorbeifahren des Zuges gesehen hatte. Er stand vor der Haustür, betrat die Kneipe nebenan, bestellte sich eine »Weiße mit Schuss« und sah sich um, denn er wollte binnen einer Stunde die Leute im Hinterhof beurteilen können. Die Portiersfrau, die Brieftauben züchtete, von ausgeprägtem Ortssinn und hoher Fluggeschwindigkeit, lachte ihn aus, als er behauptete, Brieftauben würden auch vom »Geheimdienst« verwendet. Der Mann im Hochparterre erklärte, einen Film mit »Pat und Patachon« gesehen zu haben, den nur ein einziger »komisch« gefunden hatte. Die Frau im dritten Stock hatte beschlossen, ihren Papagei zusammen mit dem »Äffchen« des Leierkastenmannes im Circus als »Akrobat Schön« auftreten zu lassen. Aber die Möbelträger, sie waren die Allerehrlichsten, denn sie trugen die Möbel vorn ins Haus und hinten wieder raus. Und wer eigentlich würde heutzutage noch in einem Hinterhof wohnen wollen mit oder ohne Brieftauben?

Iom pri Joakimo Seyppel


Joakimo Seyppel fariĝis naŭdektrijara. Li loĝis en Hamburgo, en loĝejo en la kvina etaĝo. Laŭ la devizo, ke verkado estas vivo, li produktas plu tekstojn, en kiuj li trafosas siajn memorojn. Lia memoroj estas aŭtentikaj, sovaĝaj kaj buntaj. Sed neniu eldonejo havas plu intereson pri liaj tekstoj. Tiel li ligas sian esperon ĝuste al la gazeto „Nova Germanio“, kiu en GDR certe ne estis lia plej preferata gazeto, sed tiam ankoraŭ staris sur la alia flanko de la barikado. Oni devas scii, ke Joakimo Seyppel en GDR en la lastaj jaroj estis tre malŝatata de multaj kulturfunkciuloj, ĉar li verkis pli kaj pli kritike, kaj neniam kiel piedlekanto de la komunista partio SED. Li estis fajnsenta kritikanto de la falsigita socialismo kaj spite al tio publikis en GDR pli ol tridek librojn. Ĉar li tamen ne estis korupta kaj ne lernis hurli kun la lupoj, oni minacis elĵeti lin el la verkista unuiĝo en GDR, kiun li fine mem libervole forlasis, kio siatempe zorgis pri granda skandalo. Hardite kiel rezistanto al ĉia speco de etsprituloj kaj longe ŝajne tute ne mortebla, spite al artrito, kiu suferigis lin pli kaj pli, li tajpis ankoraŭ en sia lasta vivjaro sur skribmaŝino, kiel oni vidas je la manuskripoj, kiujn li sendis al la redaktejo de la gazeto Nova Germanio. Jen vera ironio de la historio, ĉar ĝuste tiu gazeto estis iam la plej aplomba „laŭtparolilo“ de la reganta partio en GDR. (HGK)

https://cezartradukoj.blogspot.com/