Nasredino
Se estus mi sidinta sur ĝi

Iutage Hoĝao perdis sian azenon. Li ĝoje survojiĝis por serĉi ĝin. Kiam la homoj vidis lin, ili ne povis klarigi al si, kial Hoĝao tiom feliĉas kaj ili volis scii la kaŭzon.

Hoĝao klarigis: „Mi ĝojas, ĉar mi ne sidis sur la azeno. Aliokaze ankaŭ mi mem estus perdita.

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kun Frank Vohla el germana traduko de la libro:
„Ducent du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“,
eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento,
Istanbulo, Turkio


https://cezartradukoj.blogspot.com/