Araneo matene...

Ĉe la gazeto „Western Union“* alvenis iutage la sekva letero de abonanto: „Mi trovis en via gazeto larĝpremitan araneon, kaj mi nun volonte ekscius de vi, ĉu tio estas bona aŭ malbona signo?“

Sam respondis al la leterskribinto: „La araneo en la gazeto estas nek bona nek malbona signo. La besto estis nur scivola ekscii, kiu komercisto ankoraŭ ne metis anoncon en nia gazeto, kaj kiel la viro aspektas, kiu tial baldaŭ sidos sola en sia butiko kaj tie interne trankvile povos meti transverse grandan ŝrankon antaŭ la enirpordon. Tie li rajtos tiam vivi ĝis la fino de siaj tagoj sen ĝeno kaj pace.“


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser

Gloso
Western Union
= Okcidenta Unuiĝo

tradukis Hans-Georg Kaiser
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"

La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner


https://cezartradukoj.blogspot.com/