Leporo kaj erinaco vetkuras (Ziel = celo)

Hans-Georg Kaiser
Absoluta kaj relativa veroj

Al mi jam sufiĉas relativaj veroj. Ke Tero pli similas al kuglo ol al disko estas tia relativa vero. La absolutan veron pri ĉio konas nur la granda nekonata estaĵo, se tiu efektive ekzistas, kion mi ne povas imagi.

Ni, la homoj, povas nur proksimiĝi al la absoluta vero pri ĉio, helpe de relativaj veroj. Ju pli ni scias kaj spertas des pli ni proksimiĝas al la absoluta vero.

Alternativaj veroj aŭ malveroj estas speciala kazo de la sciado. Se oni demandas min, ĉu mi estas viro aŭ ino, mi povas diri eĉ absolute certe, ke mi estas viro. En tiu senco ekzistas amasoj da absolutaj veroj. Sed mi nomas tion banalaj absolutaj veroj. Se oni demandas min, ĉu mi estas Ivano, la Terura aŭ Napoleono, mi devas diri, ke mi estas Hans-Georg Kaiser el la urbeto Altenburgo en Germanio, loĝanta tie en certa skatbuba strato. Nu, tio estas tre banala vero, ĉu ne?

Do, konklude ni ne scias la absolutan veron pri ĉio, sed nur relativajn verojn, kaj tion pli bone aŭ pli malbone. Ideala estus, se ni pli kaj pli proksimiĝus al la absoluta vero pri ĉio; tion faras la homaro dekomence ĝis nun. Sed ni kunpensu, ke ankaŭ la absoluta vero estas ne fiksa punkto en universa spiralnebulo, sed vero, kiu moviĝas tiel kiel ni. Tio, kio en certa momento estas absolute vera jam morgaŭ eble ne plu estos vero, sed tute malvera. Do, eĉ la absoluta vero ne estas ĉiam la sama. Ni estas kvazaŭ en vetkuro kun la absoluta vero, kiam ni trovas relativan veron, la absoluta vero jam denove aŭ iom aŭ eĉ radikale ŝanĝiĝis kaj moviĝas plu al novaj relativaj punktoj. La absoluta vero estas kvazaŭ la erinaco, kaj ni estas la leporoj, kiuj pensas, ke ni povas superruzi la absolutan veron, ĉar ni estas pli rapidaj ol ĝi. Sed ne, ĝi ĉiam denove fuĝas de ni kiel timida kapreolo, kiom ajn ni eble proksimiĝas al ĝi. Evidente la absoluta vero volas esti por si mem, ĝi ne toleras, ke ni eniras en ĝian regnon. En tiu senco ĝi estas netuŝebla. Ni do konsciu, ke ni neniam scios ĉion, sed pli kaj pli ni scios certe.

popularscienco.blogspot.de