http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/05/cezar-cu-tempo-ekzistas-prozpoemo.html



Cezar
Ĉu tempo ekzistas?


Ni mortas,
sed la materio de ni ne mortas,
ĝi nur ŝanĝiĝas.

Tempo do ne vere ekzistas,
tiel kiel ne ekzistas trianguloj,
kvaranguloj aŭ nombroj
en la reala mondo.
Estas nur absolutaj ideoj!

Sed ni bezonas la ideon tempo
kiel ŝildojn en arbaro,
kiel matematikajn formulojn
sen reala bazo,
por pli bone povi orientiĝi
en la nuno.

Sed kio estas nia spirito?
Jen komplika enigma afero,
estas funkcio de nia cerbo,
sed certe ne nur...

Mi persone pensas,
ke nia spirito estas parto de ia universala spirito,
de iuspeca universala penskapabla materio,
kiu ne estas DIO!

Spirito estas en ĉiu atomo,
ankaŭ en ŝtonoj,
tiel kiel genoj en korpo
aŭ kiel elementoj
en la perioda sistemo
de Mendelejev.

Certe ankaŭ nia spirito estas evoluprodukto,
sendube ni pensas surbaze de antaŭaj pensoj,
sed strange estas, ke ni povas pensi
kvazaŭ ni estus ekstere de ni mem,
ni rigardas nin mem, kvazaŭ de ekstere,
kvazaŭ ni estus ne ni mem.

Eĉ en akcidentoj
ni kapablas al tio,
jam korpe detruita
ni ankoraŭ flugas pense,
spirite povas forlasi nian korpon.
Tial ni ankaŭ povas senti nin junaj,
dum nia korpo disfalas jam.

La fizikistoj bezonas kvin dimensiojn
aŭ eĉ pli da ili por doni
bizarajn klarigojn pri la mondo,
sed eble ĉio estas multe pli simpla,
eble tempo vere ne estas materia,
sed ĉio estas nur nuna...

Ankaŭ la historio en tiu senco ne ekzistus,
sed estus parto de nia nuno;
tiu penso jam delonge estas en mi.

Mi ekzemple simple ne akceptas,
ke miaj poemoj estas pasinta historio,
ili estas por mi parto de mia nuno.
Kaj tiel mi traktas ilin,
kun pli da zorgemo,
mi ne forĵetas ilin post verkado,
sed vivas kun ili.
Foje mi eĉ "parolas" kun ili
kaj akceptas okulume ŝanĝdezirojn.

Ili neniam pretas, ĉar mi ne pretas.
Se mi pretus, mi estus morta,
do disbatita atomaro.