Teofilo Cart
LA FOSILOJ


(Malnova franca fabelo)


Antaŭ multaj centjaroj iu franca reĝo venigis tri laboristojn kaj diris al ili: - Gravan premion mi donos al tiu, kiu fosos plej longan sulkon. La du unuaj laboristoj komencis disputadi pri la meritoj de siaj fosiloj: - Bona fosilo devas esti longa - diris unu. - Ĝi devas esti larĝa - diris la alia. Dum ili disputadis, la tria per pli-malpli bona fosilo fosis sian sulkon kaj gajnis la premion. Esperantistoj, karaj kunlaborantoj, ni ne perdu nian tempon, babilante kaj diskutante. Nia fosilo estas bona, ni fosu nian sulkon! Vivu nia Zamenhofa Esperanto!

(Lingvo Internacia, 1907, n.9, p.385-386).





Hans-Georg Kaiser
Teofilo Cart – la fidela kavaliro de Esperanto


Teofilo Cart. Li savis Esperanton en tre decida momento, en la IDO-krizo. De li estas la fama diro: "Ni fosu nian sulkon". Mi tre ŝatas tiun tre fidelan kavalieron kun la konduto de aŭdaca leono, kiu ne volis translasi Esperanton al manpleno da tro memfidaj lingvistoj, li fidis pri la forto de la E-popolo – kaj li pravis.... kaj tial li pravas ankaŭ pri tio, ke la unua kriterio de lingvo ne estas ĝia akademia perfekteco, sed ĝia ŝatateco en certa lingva komunumo. Esperanto en sia nuna formo eble vere ankoraŭ ne estas tute perfekta (kiel cetere ĉio en la mondo), sed ĝi estas ege ŝatata de la esperantistoj, tio pli gravas ol la "gruntado" de iuj eburoturaj profesoroj, kiuj pensas, ke la mondo ĝuste ilin bezonas, por ke el Esperanto fine fariĝu perfekta lingvo. Mi certas, ke lingvon kreas kaj elformas ne unuopuloj, sed tuta popolo, eĉ Esperanto ne estis kreita de Zamenhof, sed laŭ lia propra eldiro nur iniciita.


IDO-krizo kaj poeto Schulhof

Teofilo Cart en Vikipedio

Vortoj de profesoro Cart



https://cezarkulturo.blogspot.de/