Gorbaĉov fariĝis okdekjara aŭ Nedankemo estas la rekompenco de rusoj
Mikaelo Gorbaĉjov fariĝis okdek jarojn je la dua de marto. Fotoekspozicio en Moskvo honoras lin. Okcidente oni festas lin, sed en lia patrujo li estas ofte rigardata kiel la tombofosisto de Sovetunio.
El Moskvo
de Klaus Helge-Donath
Pacience atendis la homoj en longa vico antaŭ la maneĝo de la iama rajdolernejo de la caraj oficiroj en M0skvo. Dekkvin minusgradojn laŭ Celsio montris la termometro. Okaze de la okdeka naskiĝtago de Mikaelo Gorbaĉjov, la maneĝo el kiu fariĝis plurcela halokonstruaĵo, prezentas fotoekspozicion honore al la lasta Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio. Sed la frostatakataj vizitantoj havis alian celon. Ili atendis je la permeso povi eniri al la paralelaj aranĝoj "Mielo el ĉiuj partoj de Ruslando" kaj "La nova peltmodo". Ĉe Gorbaĉov ne amasiĝas homoj. La reformisto, kiu ŝanĝis la mondon en la okdekaj jaroj de la antaŭa jarcento, ĝuas en la propra lando ne multe da simpatio. La socio estas disigita. Nur eta malplimulto ŝatas la kreinton de perestrojko (alikonstruado) kaj glasnosto (malfermeco). Formulojn, per kiuj li komencis la reformojn de la kvazaŭ morte malsana socialisma sistemo kaj kaŭzis en la mondo "gorbimanion". Kun tiu komunista funkciulo enpaŝis post jardekoj je la unua fojo ruso la internacian scenejon, kiun oni ne devis timi. Per la pledado por "nova pensado" kaj la starigo de "komuna domo de Eŭropo" li komence ankaŭ la okcidentajn elitojn faris suspektemaj. La "frida milito" plu efikis en la kapoj. La misfido estis profunda. La rusoj estis ja pli spertaj kaj pli sukcesaj en la propagandomilito ol en la planekonomio kaj ekzemple ĉe la produktado de poŝlampoj. Intertempe Gorbaĉjov en la okcidento estas unu el malmultaj, se ne eĉ la ununura ruso, kiun oni ankoraŭ aŭskultas bonintence kaj sen kaŝitaj pensoj. Mikaelo Sergejeviĉ estas alte dotita gastparolanto, certe ankaŭ tial, ĉar oni volas danki al li ĝis nun por la paca entombigo de la tielnomata komunismo.
Ruslando ne pardonis al li, ke li demuntis la minacan figuron de la kirasitaj rusoj en la okcidento kaj en la soveta regotereno. Respekton ĝuas hejme antaŭ ĉiuj tiuj, kiuj enkorpigas potencon kaj ankaŭ uzas tiun. Viktimoj, ankaŭ la propraj ludas apenaŭ rolon en tiu mondokoncepto. Kun la ŝanĝado de ĝuste tiu hombildo la Ĝenerala Sekretario komencis sian reformlaboron en la jaro 1985. La milita sistemo putriĝis kaj perdis la konekton al la homoj. Sed Gorbaĉjov iris en la popolon kaj aŭskultis tion, kion tiu diris. La subuloj ne estis kutimigitaj al tio de la "aparatuloj". Politikajn prizonulojn kiel la pacnobelpremiiton Andrej Saĥarov li enliberigis kaj li helpis venkigi civitanajn rajtojn. Liberaj vortoj kaj libera gazetaro, glasnosto balais la landon kaj ĉiutage pli subinundis la kolonon de la regado de la unueca partio. La reformisto, kiu sentis la neceson doni al la socialismo humanan homan vizaĝon, baldaŭ ne plu kapablis stiri la proceson. Detalan planon la filo de etkamparana kozakofamilio ne posedis, nur la intuicion pri la neevitebla kunrompiĝo de la malnova ordo. Kapitalismon laŭ okcidenta modelo li ne celis, kiam li proklamis pli da libero. "Mi estas produkto de la sistemo", li diris malferme pri si mem. "Sed almenaŭ la plej bela floro, kiu kreskis sur la sterkejo de la nomenklaturo", iam kontraŭdiris la soveta prezidanto de la konsilantaro de ministroj, Nikolaj Ryŝkov. Lia pli frua ĉefo, Gorbaĉjov, laŭ tiu havis "la senmezuran emon antaŭ ĉiu decido enketi sennombreble multajn opiniojn."
Gorbaĉjov malfermis la "feran kurtenon" kaj liberigis la okupitajn popolojn. La plej multaj povas kompreni tion, sed Ruslando havas problemojn pri tio. Tion pruvas ankaŭ multnombraj insultoj en la gastlibro de la ekspozicio, kiuj deklaris Gorbaĉjovon al "perfidulo" kaj al "marioneto de la okcidento". Ankaŭ la guberniestro Aleksandr Tkatĉov, gastigonto de la Olimpikaj Vintroludoj en la jaro 2014 antaŭ la jubileo blovis en la saman kornon. Gorbaĉjov laŭ li estas "la plej bona el ĉiuj germanoj", kiu kaŭzis "la plej grandan geopolitikan katastrofon de la estanteco kaj nerekompenceblajn perdojn". Sen korpo kaj armiloj de la imperio ne sukcesas al la elito la emancipado de la homoj. La reformisto Gorbaĉjov antaŭ dudek kvin jaroj jam estis progresinta pli. Laste li distanciĝis de la sistemo laŭ Putin. Neniu miraklo, ĉar la ŝtatpartio "Unueca Ruslando" memorigis lin pri "malbona kopio de la Komunista Partio de Sovetunio", kiel diris la iama Ĝenerala Sekretario, kiu ne volas kredi, "ke ni rusoj estas damnitaj al la diktaturo". Ruslando ree troviĝas tie, kie Gorbaĉjov iam komencis sian reformon.
Sign-in to write a comment.