http://traven-esperanto.blogspot.de/2013/06/kiu-kauzas-la-plej-grandan-kaoson-en-la.html


"La plej grandan kaoson en la mondo kaŭzas tiuj, kiuj fervore ekagas por la defendo aŭ militara helpo, sen konscii pri tio, ĉu je tio temas pri justa aŭ maljusta afero."


El: Printempo kaj aŭtuno de LU BU-WE (240 a.Kr.)

Jam antaŭ Kristo estis evidente jam kvereloj pri tio, kiu kaŭzas kaoson kaj kiu ne, en nia tempo la anarkiistoj ofte estas kulpigataj pri tio, oni asertas ke ili celas kaoson, kio tute ne pravas. Ĉar la kaoson ĉiam nur tiuj kulpas, kiuj tiom brutale subigas popolon, ĝis tiu lastfine amase indundas la stratojn por protesti kontraŭ la diktaturo kaj postulas ties falon, la kaoso, kiu dum tio ekestas, same ne estas la kulpo de popolo, sed la kulpo de tiuj, kiuj regas tiel senhonte por si mem, ke la popolo devas vivi mizere aĉe, sen iu perspektivo. Ke tio iam kondukas al sovaĝa kolero, nekontrolebla eksplodo de popolamasoj sur la stratoj, kompreniĝas per si mem. Aktualaj ekzemploj estas Tunizio kaj Egipto, nun jam eĉ Jemen. Montriĝas denove, ke ĉiu popolo havas la saman celon: vivi kiel homoj kaj ne kiel batataj hundoj. Ke ĝuste tie, kie la du plej grandaj simboloj de la absoluta potenco kaj hierakio staras, la piramidoj, la homoj ekribelas, esperigas min pri tio, ke ni tamen ankoraŭ vidos iam la lumon je la fino de la tenebra tunelo, kiu ni nun devas trairi ĉie en la mondo. (cez)




B.Traven
Diktaturoj ĉiam finiĝas en kaoso


"Kaj ĉar ribelantaj proletoj ĉiam emas al tio, detrui tion, kio proksimas ilin, se ili supozas, ke ili ne plu povus elteni la penegajn suferojn, tial dikaturo estas tiom danĝera por la ĝenerala bonfarto de popolo. La diktaturo donas al tiuj, kiuj sentas sin subigitaj neniun okazon trankvile debati kaj intertrakti kiel forigeblas aŭ plibonigeblas sistemo, kiu ŝajnas maljusta al parto de la popolo, sen tio, ke ekestas ĉe eksplodo de ribelo tiom da damaĝo, ke ankaŭ tio estas detruata, kio nemalhaveblas por senĝena plua ekzisto de civilizacio. Diktaturoj finiĝas ĉiam en kaoso. Kaj la kaoso estas des pli granda, ju pli longe daŭris diktaturo. Sed ĉiu diktatoro pensas, ke lia diktaturo estos escepto. Kaj ĉu diktaturo al la homaro volas altrudi novan sistemon, ĉu diktaturo refreŝigas malnovan kaj putriĝantan sistemon, nove orumitan, ĉu ĝi komandas ĝin en nova kadro al la homoj, tio ne faras diferencon. La sekvoj estas ĉiam la samaj, ĉar la homoj ĉiam restas samaj al si, ĉar neniam sukcesas, ke eĉ nur tri kvaronoj de la homoj de la sama popolo agnoskas certan opinion aŭ ideon aŭ akceptas certan programon. Ĉar ĉiu homo rilate al tio, kio povas fari lin feliĉa kaj kontenta, kaj laŭ kiuj leĝoj li kaj liaj najbaroj estu regataj, havas sian propran opinion. Tial li estas ja homo; ĉar nur bestoj kontentas aŭ almenaŭ ŝajne kontentas, se ili havas sian laŭregulan manĝon kaj la liberon ĉeokaze naski idon."

El romano de la sesvoluma mahagonciklo "Marŝo en la regnon de l' mahagono", el 6/3