Svarmo el skombroj

„Komune ni estas pli fortaj“ - jen la motivo, kiu estas la baza principo de tielnomataj predobuloj (baitballs). Jen svarmformacio, kiun formas fiŝetoj, se ili estas atakataj de marrabistoj. Tio povas esti malsataj delfenoj, ŝarkoj kaj similaj voremaj marbestoj. La skombroj sur la foto kolektiĝis kaj densiĝis en svarmon kaj formas tiel kvazaŭ „superfiŝon“ kun centoj aŭ miloj da okuloj kaj fulmrapidaj reagoj kaj perfekte koordinitaj movoj. La dense kunigita formacio malfaciligas al la atakantoj elserĉi kaj kapti unuopajn fiŝojn. Se marrabisto atakas, la atakitaj fiŝoj foje disfuĝante eĉ formas dum momento truon kaj rapide post la atako rekuniĝas. Predobuloj povas havi la amplekson de dudek metroj.

Tiaj svarmformacioj de fiŝoj montras kaj pruvas, ke ne la plej forta plej fortas, sed tiuj, kiuj sukcese kune agadas. Forta individuo ne estas forta tiom, kiom svarme kunagantaj malfortuloj en asocio.

La informojn de la popularscienca gazeto PM kompilis Hans-Georg Kaiser

https://popularscienco.blogspot.de/