http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-ebrie-rimpoemo.html


Cezar

......Ebrie


Marŝis iam ladskatoloj
tra la park' laŭ brandfioloj.
Ĉiu trinkis el si mem;
jen ekestis la problem'.

Baldaŭ ili vice falis.
Tio bruis, tondris, knalis.
"Nu, ne drinku en la park'",
vokis geo eĉ el bark'.


Kelkaj falis en la lagon
por komenci novan vagon.
Sed jen banis sin ĵus hund'.
Savis ilin nur la grund'.