http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-vivraporto-pri-masinhomo-i-ii.html

Cezar

Vivraporto pri maŝinhomo (1)

Kiel juna maŝinhomo
li plenforte rapidis.
Sed fine de sia laborvivo
nur per duono de sia forto.
Kiel "malnova maŝino"
li moviĝis malrapide.
Fine eĉ morte lante.
Kaj kiam lia maŝinkoro
pro tio haltis por ĉiam,
tio stopis lian vivon.

Li ne sciis kiel okupiĝi
pri si mem.


Cezar
Vivraporto pri maŝinhomo (2)


Kiel juna maŝinhomo
li plenforte rapidis.

Pli ruziĝinte li hastis
jam nur sufiĉe haste.

Kaj fine de sia laborvivo
nur per duono de sia forto.

Kiel "olda maŝino"
li moviĝis tre malrapide
kaj fakte knarante.

Fine eĉ morte lante.

Kiam oni demuntis lin laborloke,
lia maŝinkoro pro teruriĝo
haltis por ĉiam, tio stopis lian ekziston.

Privatan vivon li neniam havis.
Li ne sciis kiel okupiĝi
pri si mem.

Sed li postlasis
kvar milionojn kaj
tricent tridek sep
elektrajn vitrokorojn
por montrofenestraj
pupoj en ludilmagazeno,
kiujn fine neniu plu volis
havi aŭ eĉ nur rigardi.

Tial ankaŭ ties fabriko
mortis.

Nun tie estas diskoteko,
kiu uzas pro nostalgiaj kaŭzoj
tiujn elektrajn vitrokorojn
kiel lumfonton kaj kiel iluminon.

La kormaŝinulo transvivis
kiel artfiguro en artaĵo de certa Cezar,
kiu laŭdire iam estis
Esperanto-poeto.
Sed tute certe tio ne estas,
eble iu tion nur lerte elpensis,
ĉar oni trovis eĉ ne unu libron de li;
ja eĉ ne etan poemarobroŝuron.
Tre strange, ĉu ne?