Hans-Georg Kaiser
Vivu Esperanto!

Vivu Esperanto
kvazaŭ nova kanto,
ĉirkaŭbrak' de l' Tero
trans nacia sfero!

For la naciismon,
ĉiun fian ismon!
Estu pac' sur Tero
sen militĥimero.

Vivu Esperanto,
kvazaŭ nova kanto!
Kaj por mondo pace
varbu ĝi senlace.

Pacobatalanto,
vivu Esperanto!
Zamenhofon kore,
agu ni fervore.

PS: Mi verkis ĝin por la foto "Vivu Esperanto!" de Natali el la rusa urbo Kropotkin. Ŝi faris la foton ĉe la tombo de Zamenhof.

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/