Bernardo's most read articles
-
"Kanajloj!... Gluuloj!... Senŝuuloj!..."
- 2 434 visitsTrogloditoj!... Ĉuk-ĉuk-ŝaftoj!... Sovaĝuloj!... Aztekoj!... Ranoj!... Tapiŝvendistoj!... Ikonoklastoj!... Sentaŭguloj!... Ektoplasmoj!... Rivermaristoj!... Volapukistoj!... Galeopitekoj!... Leptinotarsoj!... Fuĝuloj!... Makakoj!... Parazitoj!... Vafloferoj!..." - ĉu vi rekonis la afablulon? 'stas kapitano Hadoko el la bildstria rakonto (komikso) "Tinĉjo kaj Miluo". Martin Weichert prezentas belan kaj ŝatindan superrigardon pri la ĝenro en Esperanto - nepre ne nur por infanoj ...
-
Fluganta kofro forbruligita
- 2 429 visitsNi jam diskutis , ĉu la zamenhofaj tradukoj de la fabeloj de Andersen estas fidinde zamenhofaj aŭ eble ŝanĝitaj de eldonisto, ĉar plej multaj aperis nur post la morto de Z. En unu sola okazo ni povas esti tute certaj, ĉar la tajposkripto de Z. konserviĝis ...
-
La "Fundamento" en la oficiala retejo de la Akademio
- 2 422 visits... estas nefidinda. Ĉiam uzu la libro-forman eldonon.
-
Pass ma uff, Keule!
- 2 417 visitsPost kiam vi decidis pri adekvata tranokt-ebleco dum Komuna Esperanto-Kongreso pentekoste 2012 en Berlino, estas tempo lerni kelkajn bazajn vortojn kaj frazojn en la berlina dialekto por gaje postvivi la berlinanojn. Venu kun mi en la subetaĝo de la germana lingvo ...
-
Butlero, la pleton, bonvolu!
- 2 393 visitsPleto estas plia stranga vorto en la Fundamento de Esperanto. Nek tre klaras ĝia deveno, nek la esperantigo, nek la preciza (iama) signifo - ja socio kaj lingvoj ŝanĝiĝis dum la lasta jarcento.
-
La sultano kaj lia veziro
- 2 382 visitsVezir ' estas Fundamenta radiko el la Universala Vortaro (UV 1893), sultan ' ja aperas en la vortaro Rusa-Internacia (RE 1889), sed ne estis transprenita al UV. Kial la osmana oficisto ja estas Fundamenta, lia ĉefo ne?
-
Agrable stulta: fola livero - "livera folio"
- 2 380 visits" livera folio - liveras la plej freŝajn novaĵojn", la nova servo asertas en sia retejo kaj per Twitter. Kaj fakte la novaĵoj estas eksplodigaj kiel bombo: " Katalin Kovats anstataŭos Halle Berry kiel nova Bond-knabino ", ekzemple kaj " Novaj esperantaj monaŭtomatoj kun la voĉo de Humphrey Tonkin " plue.
-
Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj
- 2 371 visitsUnu el la plej famaj romanoj de Jules Verne kaj de l' mondliteraturo entute, plurfoje filmita, en 2008 fine aperis en Esperanto-traduko, verkita de Jean-Luc Tortel (1930). Jen plia laŭdinda entrepreno de la eldonejo Sezonoj el Kaliningrado, ĝuinda legaĵo, kiu meritas iom pli proksiman rigardon.
-
Pfenigo por Mario kaj Jozefo
- 2 359 visitsPersonaj nomoj en la Fundamento aperas nek alfabete en UV 1893, nek en la lecion-finaj vort-listoj de FE 1898, sed nur en kelkaj ekzemplo-frazoj kaj kaŝite en UV, la Gramatikoj ( Ŝillero ) kaj la Antaŭparolo. Jen ĉiuj nomoj en la Fundamento ...
-
Frua kaj malfrua ombro
- 2 348 visitsDe la fabelo "La Ombro" de Andersen ekzistas du tradukoj, atribuitaj al Zamenhof. Tre frua de 1888 kaj tre malfrua de ĉ. 1916, do mallonge antaŭ lia morto. Rigardu kun mi, kiel Esperanto evoluis dum la unuaj preskaŭ 30 jaroj ...
-
Kiel difini deven-lingvon de esperanta vorto?
- 2 347 visitsIom diskutinte pri la proporcioj, laŭ kiuj diversaj fontolingvoj etimologie kontribuis al la esperanta vortaro, Desespero atentigis pri ĉi-tema studo el la jaro 1934. Jen ĝi, daŭre leginda ...
-
Vortlistoj de Wells bone progresas
- 2 346 visitsKiel konate John Wells nuntempe revizias siajn vortlistojn Esperanto-anglan kaj angla-Esperanton de 1969 (vd. la foton ), kutime iom erarige nomitajn "Konciza Vortaro". Pri la progreso kaj defioj de la laboro li informas per blogo , kiu enhavas multjan ĝenerale interesajn leksigrafiajn demandojn kaj diskuton kutime subnivelan.
-
Butlero, literon D, bonvolu!
- 2 322 visitsLa vortaro Esperanto-angla de M.C. Butler de 1967 nun estas disponebla kiel komputile traserĉebla pdf. Kiel oni povus modernigi ĝin? Mi faris provon per peceto el litero D ...
-
Feliĉan unuan adventon al vi
- 2 317 visitsMorgaŭ jam estas unua advento. Kristnasko alproksimiĝas per sepmejlaj botoj. Jen bona momento pensi pri deca ĉi-jara kristnask-arbo. Eble maljuna Pettersson kaj lia fama kato Findus inspiros vin?
-
Zako kaj zamindaro
- 2 308 visitsMaidi dankinde atentigis pri retejo , kie oni povas senkoste elŝuti Esperanto-vortarojn en formo de pdf, nome Esperanto al kataluna , pola, portugala kaj precipe la dudirektan korean de Li Hajpin (1917-1997). Ili estas aparte ampleksaj, interesaj kaj nepre havindaj ...
-
Lupoj hurlas, strigoj ululas, ŝafoj beas
- 2 307 visitsBizara diskut-grupo estas " Tradukado ". Ĝi volas esti "forumo por profesiaj kaj neprofesiaj tradukistoj, kiuj uzas Esperanton kiel fontolingvon au cellingvon". Bona ideo, sed kion pri la realo? ...
-
duope = selbander - la germana en la Fundamenta Gramatiko
- 2 298 visitsZamenhof surprize multe malkaŝas pri sia kono de la germana en la Germana Gramatiko: Li ne skribis la germanan de sia epoko, sed tiam jam arkaan version.
-
Prepozicioj kaj rilat-vortetoj
- 2 289 visitsPorka kotleto kaj ĉasista kotleto havas saman formalan vort-strukturon, tamen diversajn, neesprimitan internan rilatojn. Jen kotleto el pork(a viand)o, jen kotleto laŭ ĉasista maniero (nome kun fungoj). Pri la rilatoj decidas prepozicioj - malfacila temo ankaŭ en Esperanto ...
-
... per unu talero pli aŭ malpli ...
- 2 289 visitsEn 1894 aperis la unua kajero de la Granda Vortaro Germana-Esperanta ( GVGE ) de Zamenhof en Odeso. Ĝi restis torso de A ĝis Ablativ kaj tamen multe malkaŝas pri Zamenhof kiel vortaristo ...
-
Ventŝirmilfostgarnaĵo
- 2 280 visitsMalneto de " Teknika Aŭtomobil-Vortaro" (TAV) atendas prilaboron kaj publikigon ...
Jump to top
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter