Nia etulo infan-precize jam informis nin, ke la patro de la nova kameradino "kantas". Kaj jen li. Simpatia kalvulo, forta, eble kvardekjara viro kun tipe berlina akĉento. - La kutimaj lernejaj temoj: La nova instruistino de la angla (la antaŭa gravediĝis kaj "estas en patrino-protekto", do ne instruos dum la nuna lerneja jaro), la junia ekskurso al ne tro fora porinfana ripozejo apud lago. La somera festo de la lernejo kaj kion la gepatroj povas kontribui. Post du horoj la dorso-torturado sur tro malgrandaj infanaj seĝoj pasis. Miaopinie unu el la plej gravaj argumentoj elektiĝi kiel reprezentanto de la gepatroj, ĉar tiel vi aŭtomate rajtas sidi sur unu el la du normal-grandaj seĝoj por plenkreskuloj apud la ĉefinstruistino.

"Bele, ke ni fine ekkonis vin. Mi esperas, ke via filino sentos sin agrable en nia lernejo." - "Dankon, ĉiuj estas tre afablaj tie ĉi kaj ni havis varman bonvenon." - "Ah, pri tio mi ĝojas. Do eble ĝis la somera festo."

Dum mi adiaŭas kaj kunpakas miajn paperojn alvenas alia patro. "Ĉu vi rekonis la novan?" - "Ne, kial? Simpatia viro, ĉu?" - "Ĉu vi ne konas Knorkator?" - "Kio?" - "Knorkator, la muzik-grupo. Ĉiu en Berlino konas ilin!" - "Ĉu?", mi entuziasmis, kiel mi ĉiam entuziasmas, se iu el la berlinaj indiĝenoj memorigas min pri mia ĉiama statuso de provinca kokido, al kiu mankas eĉ bazaj konoj.

Nu bone, kial la homaro inventis youtube kaj Vikipedio, se ne por helpi al nov-berlinanoj. Kaj fakte mi rapide trovis lin: Jen li en libertempa vestaĵo kaj jen en profesia vestaĵo.

"Hm, hm", mi pensis. Interese. Espereble li povos kontribui al la lerneja festo ...