... eble iom facil-anime kaj province naive. Por diri la veron, mi eĉ ne sciis, ke oni de 1968 kultivas vinon en Berlino [1], intertempe estas 300 plantoj sur la suda flanko de la monteto Kreuzberg (kun 66 metroj unu el la plej altaj naturaj leviĝaĵoj de la urbo). Tio sufiĉas por ĉ. 700 boteloj jare kaj prezentas belan progreson kompare al 1971, kiam estis precize sep.

La monteto donis la nomon al „vigla“ distrikto sude de Centro. Ĝi apartenas al la vilhelma ringo de densege loĝataj lu-kasernoj kaj situas en la iama usona okupacia sektoro, do en iama okcidenta Berlino. Pro la specifa jur-reĝimo de la Kvar Venkintaj Povoj tie ĉi ne ekzistis soldat-servo, kio altiris multajn junajn virojn el okcidenta Germanio. Kune kun ĉiuspecaj „artistoj“, „verkistoj“ kaj enmigrintoj el multaj landoj, ili dividis „alternativan“ vivo-stilon en la kaduka, sed favor-preza kvartalo, iom anarkia en la ombro de la Muro kaj tre fora de la „okcidenta centro“ ĉirkaŭ Kurfürstendamm. Post la falo de la Muro tiu kvartalo subite denove estis tre proksima al la malnova kaj nun ree nova orienta centro. Strato post strato ŝikiĝis. La iamaj evitintoj de milit-servo intertempe laboras kiel juristoj, arkitektoj aŭ posedantoj de art-galerioj. La „sceno“ formigris al orienta Friedrichshain.

Nu, iom da fola spirito restis kaj ĝi bele elmontras dum la elekto de la vino-reĝino. Ĉar kompreneble „oni“ iom berlin-stile adaptis la regulojn. Kandidatiĝi povas ne nur beletaj junaj virinoj, sed ĉiuj homoj, samrange virinoj kaj viroj, egalas aĝo, haŭt-koloro kaj la cetero. Dum la unuaj tri berlinaj vino-reĝinoj ĉiuj estis viroj, ĉi-jare unuan fojon ni havas inan reĝinon. Tute juna ĝi ne plu estas, sed kvardektri-jara. Iom severa ŝi aspektis mia-imprese, kio tamen eble bone harmonias kun la nordlanda vino de Kreuzberg.

Ĉar ĝin vi ne povas aĉeti, ekzistas principe du eblecoj por gustumi ĝin. Aŭ vi simple translokiĝas al la distrikto Kreuzberg kaj tie festas vian centan naskiĝtagon. Tiam vi aŭtomate ricevas botelon de la distriktestro. Aŭ vi donacas dek eŭrojn kaj tiam ricevas glaseton en apotek-simila dozo. Nu jes, aŭ vi eble simple konas iun, kiu aktivas en tiu vin-reĝina spektaklo kaj hazarde ... nu, vi jam povas imagi ...

Poste ni ankoraŭ gaje festis per kelkaj boteletoj de agrabla palatina vino el mia varma sud-okcidenta hejm-lando. Resume: Agrabla malfru-somera tago ...

Jen foto de la unua vin-reĝino de Kreuzberg en 2009 kaj jen la oficiala retejo de "Germana Vin-Reĝino". Strange kaj iom diskriminacie la berlina reĝino mankas (!?).

------

[1] Fakte, kaj tute serioze, oni jam kultivis vinon inter la 15-a kaj 18-a jarcento ĉe Kreuzberg. Ĉirkaŭ la jaro 1450 ekzistis laŭdire eĉ ĉirkaŭ cent (!) vin-kultivistoj tie ĉi. Poste la vetero fariĝis tro malfavora, la langoj tro delikataj. Pro tio la berlina vin-tradicio estas pli malnova ol tiuj de Usono, Aŭstralio aŭ Sudafriko.