Izolite en finna Laponio, Hanna estas trejnita de sia patro, eks-CIA-agento, al perfekta mortig-maŝino por venĝi la murdon de sia patrino. Kaptita en la neĝo, poste forŝlosita en sekreta CIA-karcero en la maroka dezerto ŝi fuĝas al Berlino, kie ŝi ekscias la sekreton de sia deveno.
Tipa nerv-streĉa spion-filmo, plena de perfortaj scenoj, altega rapido, bataloj, luktoj, ĉio ĉi senkompate antaŭen puŝita de la absolute genia metala muziko de l' Chemical Brothers. Se vi ŝatas la ĝenron, vi ŝatos tion.
Origine min fakte plej interesis la berlinaj filmejoj. Ili ĉiuj situas en la plej aĉaj, senesperaj kaj tristaj anguloj de la ĉiukaze jam maleleganta kaj malpura urbo - do, mi kompreneble konas ilin. Mirinde kiel la metro-elirejo ĉe Funkturm (radio-turo) kun siaj aĉaj oranĝ-kahelaj kolonoj el la 1970-aj fariĝas kvazaŭ mistika arbaro, kie la patro de Hanna pugno- kaj piedo-batalas kontraŭ demonoj. Pinte tamen estas la finaj scenoj en la Spree-parko, iama amuz-parko en orienta Berlino jam delonge bankrota, kun giganta rado, trajno tra fantom-groto kaj duon-ruina domo de la fabeloj de Grimm.
Jen kelkaj specimenoj de la filmo el Youtube:
- Angla-lingva varb-filmo (la parko kun la dinosaŭroj estas Spreepark)
- German-lingva varb-filmo
- Scenoj el la filmo kaj intervjuoj kun la ĉefaj artistoj (angla)
- La intervjuo en la karcero (angla kun hispana teksto)
- La eskapo-sceno (senvorta, nur tekno-muziko kaj betono)
- La pordo-sceno (germana)
- Kion ajn vi faros, ne postsekvu min! (germana)
- Trejnado en Laponio (germana)
- Oficiala retejo (germana)
Jen multaj fotoj pri la iama socialista amuz-parko, kiun la naturo rekonkeras - bizara etoso:
Sign-in to write a comment.