Post 1990 la loĝejo-administracio renovigis ilin, refarbis kaj algluis balkonojn. La malaltaj "kuniklo-staloj" fariĝis ŝatataj apartamentetoj por la multaj sole vivantoj en la urbo, proksimaj al la centro, en verda zono kaj malmulte kostaj. Post dudek jaroj nur malmultaj de la iamaj loĝantoj restis, kelkaj pensiuloj. La domaro fariĝis juna. Nia domo staras rande de la flug-bomba detru-zono. Estas tipa "lu-kaserno" el la 1890-aj jaroj kun altaj plafonoj stukitaj. Pro tio ni povas rigardi de supre super la kuniklo-staloj vid-al-vide.

Ĝard' vivas sola. Ĉar lian ĝustan nomon ni ne konas, ni nomas lin "la ĝardenisto" aŭ simple Ĝard. Lia balkoneto ĉiu-jare estas la plej verda kaj bela de nia strato, aspektas kvazaŭ hirunda nesto el folioj, arbetoj, kreskaĵoj, fiksita al la longa samforma fasado hele blua de la bloko.

Dum la malvarmaj monatoj mi nur malofte vidas lin. Nur en sendormaj noktoj aŭ se mi devas iri al la flughaveno tre frue matene, mi - fumante sur nia balkono - foje vidas lin, se li venas hejme je la kvara aŭ kvina matene. Li alkutimiĝis urini ĉe la arbo en la angulo de la ĝardeno antaŭ eniri la domon. Malgraŭ moderniĝo, en la kuniklaj staloj kun maldikaj muroj oni daŭre aŭdas ĉiun sonon el najbara apartamento kaj certe la akvo-rinson de la necesejo je la kvara matene.

Ĝard' estas ledo-viro. Sur la strato mi neniam vidis lin alie ol vestita per nigraj botoj, longa nigra leda pantalono, larĝa zono, nigra, senmanika t-ĉemizo super kiu li portas nigran ledan jakon, se malvarmas. Li estas forta viro de ĉirkaŭ 35 jaroj kun tatuitaj brakoj, dorso kaj brusto. Lia kranio estas razita irokes-stile kun nigra har-broso en la mezo. Nigra barbo kaj orel-ringo. Iom timiga li aspektas kiel tiuj sm-uloj el la danc-klubo Berghain antaŭ ol la turistoj malkovris ĝin kiel "allogaĵo".

Sur la balkono dum ĝardenado li kutime estas nuda, eĉ ne portas ban-kalsoneton. De la strato malsupre oni ne povas vidi tion, de nia pli alta pozicio en la "lu-palaco" el la imperiestra epoko ja. En nia unua somero post translokiĝo el provinca eturbo la ĉefino ankoraŭ vokis min "venu, estas nekredeble, tion vi devas rigardi". "Hm, ŝajne ni fine loĝas en Berlino, ĉu?", mi ridis. Intertempe ŝi alkutimiĝis. "Ĝard' ekplantas", mi informas tra la malfermita balkon-pordo. Ŝi stariĝas apud mi, metas la brakon ĉirkaŭ mian kokson, profunde enspiras la printempan aeron kaj rigardetas en la direkton de la tatuaĵoj. "Finfine varmo. Mi antaŭĝojas someron", ŝi sopiras. "Sed venu nun, la manĝo estas preskaŭ preta."