La fablon el la germana nordo, registritan de la fratoj Jakobo kaj Vilhelmo Grimm en la fama kolekto de "Infan- kaj Domfabloj" (1819), Hellmut Grebe iom libere denove rakontas - alie ol la proza originalo en tre plaĉaj kaj ĉarmaj versoj.
Ella Klünder, konata kaj tre amita, bedaŭrinde multe tro frue mortita esperantistino, desegnis la akompanajn bildojn. La kajereton en formato A6 antaŭ kvarona jarcento eldonis la Esperanto-grupo Bremeno okaze de la 75-a datreveno de la grupfondiĝo en 1981.
La "kokkathundazena kvaro" apartenas al mia kutima legado ekdormiga, se ali-familiaj infanoj gastas ĉe ni. Eĉ se ili tute ne konas Esperanton, voĉo, ritmo, bildoj kaj kelkaj malmultaj klarigoj en la germana tute sufiĉas, ke ili komprenas, tre atentas kaj fine ekdormas.
Eble vi foje mem ŝatos elprovi.
P.S.: Eĉ por plenkreskuloj, kiuj iom konas la historion de Germana Esperanto-Asocio, la kajereto enhavas iun surprizeton. Rigardu la bildon sur paĝo 13 kaj divenu, kiu inspiris Ella-n, kiam ŝi desegnis unu solan rabiston de la flanko, tiel ke oni povas vidi lian vizaĝon ...
Sed nun - pst, bonan nokton karaj infanoj kaj dormu bone!
Pliaj artikoletoj pri infan- kaj bildlibroj en mia spaco
- skrape-skrap', sen ia honto (pri Maks kaj Morits de Vilhelmo Busch, bildstria libro tradukita el la germana)
- "Kanajloj!... Gluuloj!... Senŝuuloj!... (pri Tinĉjo, belga komikso tradukita el la franca)
- Miraklaj aventuroj de Sinjoro Longkrurulo (1927) (pri bildstria rakonto originale verkita en Esperanto de Uitterdijk)
„Tra’l fenestro ili tretis, / en la ĉambron sin enĵetis:“ [sprich: tschambron und enschetis (weiches „sch“ wie in Journal)]. Und was machen sie da?
"kokkathundazenas kvaro";
das Subjekt ist kvar-o, die Vier, die Vierergruppe, das Prädikat ist kok-kat-hund-azen-as, also Hahn-Katz’-Hund-Esel sowie der Marker für ein Verb im Präsens –as, wörtlich also „die Vier hahnkatzhundeseln“, sind und verhalten sich wie Hahn, Katze, Hund und Esel. Das ist herrlich knapp, der ganze Überraschungsangriff in einem sehr einfachen, gleichwohl sprechenden, bildstarken und ungewöhnlichen Wort zusammengefasst, das noch weiter durch die unübliche Wortstellung (Prädikat – Subjekt, statt Subjekt – Prädikat) betont wird. Es ist auch wunderbar unpräzise und lässt der Fantasie des zuhörenden Kindes allen Raum, was denn nun Hahnkatzhundeseln bedeutet: Miauen, Krähen, Knurren, Bellen, Kratzen, Flattern, Knurren, mit den Hufen schlagen, Beißen, Fauchen, Stampfen usw. usf. – und das alles gleichzeitig in einem engen Raum. Die Wirkung ist die erwünschte:
Ektimiĝas rabistaro (ek- = beginnende Handlung, tim- = fürchten, -iĝ = in den Zustand kommen [ĝ sprich „dsch“], -as = Verb im Präsenz, rab- = rauben, -ist = einer der berufsmäßig, -ar = Menge, Schar, -o = Marker für Substantiv), die Räuberschar beginnt sich zu fürchten, bekommt’s mit der Angst.
„kokkathundazenas kvaro – ektimiĝas rabistaro“ – so dicht, so knapp, so saftig und kraftvoll – schade, dass das im Deutschen nicht geht.
Sign-in to write a comment.